Kuirlibro:Farĉitaj rumeksfolioj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Farĉitaj rumeksfolioj
Energio


La farĉitaj rumeksfolioj estas plado karakteriza de Okcidenta Azio, Balkano, Suda Kaŭkazo, kaj Centra Azio.

Ingrediencoj[redakti]

  • 3 faskoj de rumekso (dudeko da grandetaj folioj)
  • 500 gramoj da bovida muelita viando
  • 1 cepbulbo
  • 1/4 de mezgranda radiko de apio
  • 40 gramoj da rizo
  • 1 negranda seka bovosto
  • 50 mililitroj da oleo
  • 1 kulereto da salo
  • 1/4 kulereto de pipro
  • 1/2 kulereto de neakra papriko.

Se oni ne havas rumekson, uzu junajn vinberfoliojn aŭ foliojn de tigobrasiko.

Pretigado[redakti]

En kaserolon verŝi rizon kaj 120 mililitrojn da akvo, atendi ke la rizo ekbolu, kuiri 2-3 minutojn, kovri, malfunkciigi la kuirringon, kaj atendi ke la rizo ensorbu la restintan akvon.

La cepon pecetigi, salumi per pinĉpreno da salo, kaj brezi en 50 mililitroj da oleo, ĝis kiam ĝi iĝos mola kaj bruneta. Dum tiu tempo pecetigi apion kiel eble pli ete. Al la cepo aldoni viandon kaj apion. Brezi kune 2-3 minutojn, por ke la viando nur komencu ŝanĝi la koloron, sed ĝi restu kruda. Demeti desur la kuirringo, aldoni kuiritan rizon, kaj iomete da pipro kaj papriko.

Rumeksfoliojn lavi kaj platigi la tenilojn, en la kaserolo priverŝi ilin per varmega akvo, kaj lasi kovritaj kelkajn minutojn por ke la folioj moliĝu.

Sur la dorsflankon de la folioj meti plenan kuleron da farĉaĵo, per la maldekstra kaj dekstra parto de la folioj kovri la farĉaĵon, kaj envolvi la foliojn.

Meti ilin en la kaserolon, unu apud la alia, kune kun pecoj de sekaj ostoj. Enverŝi akvon por ke ili mergiĝu, kuiri ĝis kiam la akvo ekbolos, kaj poste kuiri je malalta temperaturo, kovritajn, proksimume unu horon kaj tridek minutojn, kontrolante ke la akvo ne forvaporiĝu.

Surtabligi varmajn, en telero, aŭ en bovlo, en kiun oni enverŝas acidan lakton, kaj iom da saŭco.