Kuirlibro:Fazeolaj hamburgeroj

El Vikilibroj

Fazeolaj hamburgeroj

Inter usonaj veganoj tre popularas ĉi tiuj senbestaĵaj formoj de fama usonkulturaĵo. Krom ne dolori bestojn, ili ankaŭ estas sanigaj kaj tre bongustaj.

Ingrediencoj[redakti]

Por kvar fazeolaj hamburgeroj:

  • 850 gramoj da kuiritaj nigraj fazeoloj
  • 1 "ovo" da vegana ov-anstatauaĵo
    • Se vi ne havas aŭ ne volas uzi komercan ov-anstataŭaĵon, kombinu 14 gramojn da ordinaraj linosemoj aŭ 30,5 gramojn da ĉiaosemoj kun 44,5 mililitroj da akvo.
  • 90 gramoj da paneroj
  • 30 mililitroj da sojsaŭco
  • Kvar panbuloj, duonigitaj
  • (Opcie) Keĉapo, mustardo, unu cepo, unu tomato

Instruoj[redakti]

Kombinu fazeolojn, panerojn, ov-anstataŭaĵon kaj sojsaŭcon per kuireja maŝino, manoj, aŭ manaj miksiloj. Formu kvar ebenajn rondaĵojn el la miksaĵo.

Por friti, aldonu etan kvanton da oleo al pato, mezvarmigu la paton kaj aldonu la eben-rondaĵojn. Fritu la eben-rondaĵojn 5 minutojn aŭ ĝis la malsuproj estas frizaj, poste turnu ilin kaj fritu pluajn 5 minutojn aŭ ĝis la malsuproj estas frizaj. Por kradrosti, varmigu rostkradon kaj kuiru sammaniere.

Metu la kuiritajn eben-rondaĵojn inter la duonigitaj panbuloj kaj ĝuu laŭplaĉe kun keĉapo, mustardo kaj rabotaĵoj el cepo kaj tomato, aŭ kion ajn vi kutime ŝatas sur hamburgeroj.