Kuirlibro:Fornovarmecoj
Aspekto
Varmeco de forno aperas internacie en celsiaj gradoj, usone en farenhejtaj gradoj, en Britio kaj malnovstile en Francio per numeroj. La suba tabelo montras, kiel tiuj skaloj interrespondas. Grasaj ciferoj distingas la kutime akceptatajn valorojn.
tabelo de varmeco por bakfornoj
[redakti]celsie | farenhejte | numere | vorte |
---|---|---|---|
66° | 150° | - | sekige |
70° | 158° | - | sekige |
79° | 175° | - | sekige |
80° | 176° | - | sekige |
90° | 194° | - | sekige |
93° | 200° | 1/4 | tre malforte |
100° | 212° | 1/4 | tre malforte |
107° | 225° | 1/4 | tre malforte |
110° | 230° | 1/4 | tre malforte |
120° | 248° | 1/2 | tre malforte |
121° | 250° | 1/2 | tre malforte |
130° | 266° | 1/2 | tre malforte |
135° | 275° | 1 | malforte |
140° | 284° | 1 | malforte |
149° | 300° | 2 | malforte |
150° | 302° | 2 | malforte |
160° | 320° | 3 | modere / varme |
163° | 325° | 3 | modere / varme |
170° | 338° | 3 | modere / varme |
177° | 350° | 4 | modere / mezforte |
180° | 356° | 4 | modere / mezforte |
190° | 374° | 5 | modere / modere varmege |
191° | 375° | 5 | modere / modere varmege |
200° | 392° | 6 | modere varmege |
204° | 400° | 6 | modere varmege |
218° | 425° | 7 | varmege |
220° | 428° | 7 | varmege |
230° | 446° | 8 | varmege / tre varmege |
232° | 450° | 8 | varmege / tre varmege |
240° | 464° | 9 | tre varmege |
246° | 475° | 9 | tre varmege |
250° | 482° | 9 | tre varmege |
260° | 500° | 10 | treege varmege |
270° | 518° | - | treege varmege |
274° | 525° | - | treege varmege |
avertoj
[redakti]Ne ĉiuj lingvoj distingas vorte inter varma kaj varmega. Varma estas ekzemple la homa korpo. Sed varmega estas ĉio brula, do ekzemple funkcianta kaserolo aŭ forno. Tial en la supraj esprimoj varma signifas nefortan hejton, apenaŭ kapablan por kuiro. Estas rekomendinde uzi celsiajn gradojn en receptoj.
Diversaj fornospecoj el diversaj markoj ne ĉiam ĝuste indikas la varmecojn. Ili povas funkcii eĉ 14 celsiajn gradojn pli aŭ malpli ol indikite.
eksteraj ligiloj
[redakti]- konvertilo por gradoj kaj aliaj unuoj ĉe tekstoj.nl