Kuirlibro:Fritbuletoj por franduloj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Fritbuletoj por franduloj
Energio


Fritbuletoj por franduloj, recepto proponita al "Komencanto" far Dorothea Kaiser, Germanio, Altenburg.

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 malfreŝa bulko, ne pli ol du tagojn malnova
  • proksimume 1/8 da litro da lakto
  • 500 g da vianda haketaĵo
  • 1 ovo
  • 1 cepo
  • 2 ĝis 3 ajlobulberoj
  • 2 supkuleroj da butero
  • 1 fasketo da petroselo
  • 1 kulereto da mustardo
  • Vorcester-saŭco
  • salo
  • nigra pipro
  • dolĉa papriko
  • ruĝa pipro (el ruĝa kapsiko)
  • oleo aŭ likva butera graso

Kuirado[redakti]

Trempu la bulkon en varmegan lakton. Elpremu bone la lakton el la bulko. Metu en pelvon la elpremitan bulkon, la ovon kaj la viandan haketaĵon.

En pato stufu en butero la haketitajn cepon kaj ajlobulberojn. Aldonu la freŝe haketitan petroselon -- ĝin preparu per lultranĉilo -- kaj stufu ĉion ĝis moliĝo.

Enpelvigu la tuton kun la vianda haketaĵo kaj abunde spicu per mustardo, kelkaj ŝprucoj da vorcestersaŭco, salo, pipro, papriko kaj ruĝa pipro. Per la manoj bone knedu ĉion. Formu fritbuletojn grandajn kiel tablotenisaj pilkoj.

Fritu la buletojn en varmega oleo aŭ en likva butero dum 5 ĝis 8 minutoj. Turnu ofte la buletojn, ĝis ili ambaŭflanke bruniĝas.

Konsiloj[redakti]

Manĝu prefere la buletojn varmaj, sed ankaŭ malvarme la restintaj buletoj plu bone gustos. Kompletigu la manĝon per terpoma salato, terpoma kaĉo aŭ pano.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Fritbuletoj por franduloj
Energio