Kuirlibro:Fritita kvinoo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Fritita kvinoo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 25 min
Energio
Deveno
fritita kvinoo


Ingrediencoj[redakti]

  • 250 g da kvinoo
  • 200 g verdaj fazeoloj
  • 1 poreo
  • 3 bulberoj da ajlo
  • 1 ruĝa papriko
  • 1 flava papriko
  • 1 ruĝa kapsiko
  • arakida oleo
  • 1 tekulereto da kuminopulvoro
  • 1 tekulereto da galangopulvoro
  • 100 g da akaĵuoj
  • fasketo da freŝa koriandro
  • 4 ovoj
  • 75 g da frititaj cepoj

Preparado[redakti]

  1. preparu la kvinoon laŭ la priskribo sur la pakaĵo
  2. boligu poton da akvo kun iom da salo
  3. forigu la ekstremaĵoj de la fazeoloj duonigu kaj kuiru ilin dum 4 minutoj kaj deverŝu la akvon
  4. duonigu la poreon laŭlonge lavu kaj tranĉu ĝin en duonringoj
  5. senŝeligu kaj ethaku la ajlon
  6. duonigu la paprikojn forigu la semojn kaj tranĉu ilin en bloketoj
  7. duonigu la ruĝan kapsikon forigu la semojn kaj tranĉu ĝin en duonringetoj
  8. varmigu guteton da oleo en larĝa kaserolo kaj fritu la ajlon, ruĝan kapsikon, galangon kaj kuminon dum ĉ. du minutoj
  9. aldonu poreon kaj paprikon kaj fritu dum ĉ. 4 minutoj
  10. aldonu la kvinoon, fazeolojn kaj akaĵuojn kaj fritu dum ĉ. 6 minutoj
  11. pluku la koriandron
  12. boligu la ovojn dum 4 minutoj, deverŝu la akvon, superverŝu fridan akvon kaj senŝeligu kaj duonigu ilin

Rimarkoj[redakti]

Dividu la kvinoon kaj la ovojn en 4 telerojn kaj superŝutu la koriandron kaj frititajn cepojn