Kuirlibro:Fritita rizo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Fritita rizo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio
Deveno
Indonezio


Nasi Goreng (fritita rizo laŭ azia recepto)
(por kvar personoj)

Nasi Goreng estas indonezia manĝaĵo kaj tre konata en Eŭropo. Nasi Goreng signifas en Esperanto fritita rizo.

Ingrediencoj[redakti]

  • 500g da brusta fileo de juna koko
  • 250g da bonkvalita rizo
  • 150g da kuiritaj pizoj
  • 150 g da salikokoj
  • 1 ruĝa kapsiko
  • 1 ajlobulbero
  • 1 cepo
  • 4 supkuleroj da oleo
  • soja saŭco
  • 1 kulereto da kurkumo
  • salo
  • nigra pipro

Kuirado[redakti]

Kuiru la rizon kun la kurkumo en facile salita akvo nur tiom, ke la rizo restas ankoraŭ    sufiĉe firma ĉe la mordoprovo.(al dente)

Elverŝu la akvon de la rizo.

Lavu la viandon sub fluanta akvo, fordabu la akvon kaj tranĉu la viandon en striojn.

Lavu la kapsikon, senkernigu kaj distranĉu ĝin en kubutojn.

Senŝeligu kaj distranĉu la cepon en pecetojn.

Senŝeligu kaj elpremu la ajlobulberon.

Varmegigu la oleon en uoko kaj rostu la viandon dum kelkaj minutoj.

Aldonu la cepon kaj la ajlon, kunrostu ambaŭ dum 2 minutoj; aldonu la kapsikon, la pizojn, kunrostu ilin dum 7 minutoj; aldonu la rizon kaj  rostu ĉion ankoraŭ dum 1 minuto.

Aldonu la salikokojn, miksu ĉion kaj spicu per soja saŭco, salo kaj nigra pipro.

Tuj surtabligu la manĝon Nasi Goreng.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!