Kuirlibro:Germana kazetorto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Germana kazetorto
Ingrediencoj[redakti]
por la murbo[redakti]
- 200 gr da faruno
- 75 gr da sukero
- 1 ovo
- 100 gr da butero
- 1 kulereto da bakpulvoro
- 1 paketeto da vanilita sukero
por la garnaĵo[redakti]
- 3 grandaj (aû 4 malgrandaj) ovoj
- 150 gr da sukero
- 1 paketeto da vanilita sukero
- 750 gr da kazeo (20%)
- 100 ml da lakto
- 40 gr da amelo
laŭvole[redakti]
- aŭ 100 gr sekvinberoj
- aû pomopecoj
- aû citronsuko
Kuirado[redakti]
preparado de la murbo[redakti]
- Miksu ĉiujn ingrediencojn por obteni glatan paston.
- Se la murbo estas tro mola, metu ĝin iom en fridujon.
- Platigu la paston kaj per ĝi tegu grasumitan muldilon, la rando estu almenaŭ 3 cm alta.
preparado de la garnaĵo[redakti]
- Apartigu ovoblankojn kaj ovoflavojn.
- Kirlu ovoblankojn rigidige kun triono de la sukero.
- Miksu ovoflavojn kun la cetera sukero, kazeo, lakto kaj amelo.
- Submiksu delikate la ovoblankojn kaj aldonu laŭvole sekvinberojn, pomopecojn aŭ citronsuko.
- Verŝu sur la murbon.
bakado[redakti]
- Kuiru en forno je 150° dum ĉirkaŭ 50 minutoj.
Konsiloj[redakti]
- Se la torto tro bruniĝas, kovru ĝin per aluminifolio.
- Post la kuirado lasu la torton ankoraŭ 10 minutojn en la elŝaltita bakforno.
- Elmuldigu (renversante sur kradon kaj rerenversante ĝin sur pladon) kaj malvarmigu antaŭ manĝo