Kuirlibro:Konfitaĵo el karotoj
Aspekto
MORABA-YEH-HAVIĜ (Persa konfitaĵo el karotoj ! )
Materialoj:
- 1kg da malgrandaj karotoj
- 1kg da sukero
- ¼ de taspleno da roz-akvo
- 1/6 de taspleno da citronsuko
Elfarado:
Lavu kaj ilin fajne distranĉu. Plu dispecigu la tranĉaĵoj laŭlonge kaj laŭlarĝe. Ŝutu en alteniĝo-imunan poton. Aldonu la sukeron kaj 4 glasojn da varmega akvo. Boligu sur forta fajro, forigante la ŝaŭmon kiam necese. Kuiru sur forta fajro 30 minutojn gis la miksaĵo estos tre malfluida Aldonu la roz-akvon kaj citronsukon, kaj zorge miksu. Plukuiru 2-3 minutojn.
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Konfitaĵo el karotoj
| |
---|---|
Energio |