Kuirlibro:Koturnoj kun sojkazeo kaj agarikoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Koturnoj kun sojkazeo kaj agarikoj
Facileco facila
Tempo 60 minutoj
Materialo kaldrono
Energio


Koturnoj kun sojkazeo kaj agarikoj estas hazarde inventita vjetnama-franca recepto. Proponas Ĵ. Vaŝe.

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 preparita koturno por ĉiu homo
  • proksimume 200 g da sojkazeo (toŭfuo) por ĉiu homo
  • proksimume 200 g da agarikoj (ĉampinjonoj) por ĉiu homo
  • olivoleo
  • duona cepo
  • salo
  • nigra aŭ blanka pipro

Kuirado[redakti]

Varmigu la kaldronon sur malforta fajro. Enverŝu tri supkulerojn da oleo. Senŝeligu, haketu la duonan cepon, enŝutu ĝin, lavu kaj surmetu la koturnojn, lasu la tuton blondiĝi kelkfoje miksante la cepojn kaj turnante la koturnojn.

Dume lavu kaj duonigu aŭ kvaronigu la ĉampinjojn. Ne estas necese senŝeligi ilin. Kubigu la sojkazeon. Ĉirkaŭmetu la tuton ĉirkaŭ la koturnojn. Bone salu, laŭvole pipru.

Kuiretu dum 40 aŭ 50 minutoj, de temp' al tempo miksante delikate por ne rompi la fungojn kaj sojkazekubojn.