Kuirlibro:Lunokeksoj kun nuksofarĉo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Lunokeksoj kun nuksofarĉo
Energio


Lunokeksoj kun nuksofarĉo

Ingrediencoj[redakti]

  • 110 g da pulvorsukero
  • 1 kulereto da rumo
  • 160 g da faruno
  • 40 g da hakitaj nuksoj
  • 1 ovo
  • 30 g da butero

farĉo:

  • 250 g da butero
  • 300 g da pulvorsukero
  • 3 supk. da faruno
  • 1 ovo
  • 3 supk da kakakopulvoro
  • 100 g da hakitaj nuksoj
  • 100 g da sekvinberoj
  • 150 g da keksopecetoj
  • 50g da ĉokolado

Kuirado[redakti]

Knedu la pastajn ingrediencojn, lasu kuŝi ĝin en frideta loko dum 30 minutoj, platruligu ĝin poste ĝis la dikeco de du 2 aŭ 3 milimetroj, elpiku lunecajn pecetojn, baku la keksojn dum ses minutoj en bakforno ĉe 180 gradoj laŭ Celsio.

Fandu la buteron, enmiksu la pulvorsukeron, la farunon kaj ovon, poste aldonu la kakaopulvoron, la nuksojn, sekvinberojn kaj la kekspecetojn.

Surŝmiru en dikeco de kvar milimetroj la paston sur tabulo kun bakpapero. Malvarmigu ĝin en frideta loko dum 1 horo. Tiam elpiku el la pasto lunojn kaj metu ilin inter po du jam malvarmetajn keksojn.

Laŭplaĉe garnu la lunkeksojn per fandita ĉokolado.

Konsilon[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!

aperis en Sennaciulo

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Lunokeksoj kun nuksofarĉo
Energio