Kuirlibro:Majonezo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Majonezo
Energio


Majonezo

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 ovoflavo (je ĉambrotemperaturo)
  • iom da blanka freŝmuelita pipro
  • iom da salo
  • ½ tekulereto da orflava mustardo (ekz. Diĵona)
  • 2 – 3 supkuleroj da bonodora senkolora vinagro
  • 1 ½ decilitro da (oliv)oleo
  • iom da citonsuko

Preparado[redakti]

  1. Prenu bovlon kiu estas je ĉambrotemperaturo (tralavitan per varma akvo kaj sekigitan)
  2. Batmiksu en la bovlo la ovoflavon kun iom da pipro kaj salo, mustardo kaj vinagro.
  3. Pogute batmiksu la oleon tra la ovomiksaĵo. Iom post iom pliigu la kvanton da oleo ĝis eta fluo.
  4. Batu ĝis la oleo elĉerpiĝas kaj la majonezo iomete solidiĝas.
  5. Tramiksu la restaĵon de la vinagro.
  6. Aldonu laŭ gusto pipron, salon kaj citronsukon kaj - se necesas - diluu la majonezon per iom da tepida akvo.

Konsilo[redakti]

Krudaj ovoj povas esti danĝeraj por la sano pro la risko de bakterioj kaj virusoj (salmonelo kaj birdogripo).