Kuirlibro:Maroka raguo de viando kun fenkoloj kaj karotoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Maroka raguo de viando kun fenkoloj kaj karotoj
Energio


Maroka raguo de viando kun fenkoloj kaj karotoj laŭ ĵan-ĵak
( en Maroko "Taĵino" : rigardu la foton )

Ingrediencoj por 6/8 personoj[redakti]

  • 1,5 kg da viando : ŝafaŝultraĵo aŭ bovidapoplitaĵo
  • 1 kg da fenkoloj ( sen folioj, nur la bulboj )
  • 1 kg da karotoj
  • 15 cl da oleo
  • 15 cl da citronsuko
  • 12 olivoj konfititaj ( eventuale )
  • 1 citrono konfititaj ( eventuale )
  • 1 g da safrano ( aŭ anstataŭe : kurkumo )
  • 1 kafekulero da faruno
  • 1 ajlero dispremita, salo, pipro.

Kuirado[redakti]

  1. - Formetu la unuaj foliaj de la fenkoloj. Tranĉu ilin laŭ longe.
  2. - Tranĉu la karotojn kiel kuboj.
  3. - Lavu kaj elgutigu la legomojn ; poste, metu ilin en vinagritan akvon ; atendu.
  4. - Distranĉu la viandon laŭ pecoj da 150g ĉirkaŭe ; lavu, metu en gismarmito ( aŭ premmarmito ) ; salu, pipru, aldonu la safranon, la ajleron, kaj la oleon : kovru per akvo..
  5. - Post 3/4 horo ( la kovrilon sur la marmiton ! ) movu por miksi la spicojn kaj forprenu la viandon se ĝi estas kuirita.
  6. - Metu la legomojn en la sama gismarmito ; ree kovru per akvo ; kuiru ( lasu la kovrilon ).
  7. - Tuj kiam la legomoj finkuiris, remetu la viandon, aldonu la konfititajn olivojn kaj citronon, fine la citronsukon.
  8. - Ligu la saŭcon per la faruno por densiĝi. ( malrapide kuiri )
  9. - Gustumu, kontrolu la spicaĵon kaj eltiru el fajro.
  10. - Aranĝu la viandopecojn en ronda plado. Kovru ilin per la legomoj. Ornamu per olivoj. Elverŝu supre la saŭcon kaj servu varmega.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton !

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Maroka raguo de viando kun fenkoloj kaj karotoj
Energio