Kuirlibro:Nasi Goreng (vegetara)
Aspekto
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ingrediencoj
[redakti]por 4 personoj vegetara nasi goreng
- 400 g da kuirita rizo
- 1 paketo (200 g) da vegetara anstataŭaĵo por viando (tofuo, tempeo aŭ alia)
- 4 elpremitaj ajleroj
- 1 ruĝa papriko en pecoj
- 3 ethakitaj ŝalotoj
- ½ poreo en maldikaj ringoj
- 2 ŝalotoj en ringoj
- 2 ethakitaj ruĝaj kapsikoj (ne tro akra)
- 2 legom-buljonaj kuboj
- 2 supkuleroj da sojsaŭco
- Zingibro
- Pipro
- Salo
- Arakida- aŭ sunflor-oleo
Preparado
[redakti]- Varmigu iom da oleo en granda volbopato (uoko).
- Fritu la vegetaran viandanstataŭaĵon.
- Aldonu ŝalotojn, zingibron, ajlon kaj kapsikojn.
- Daŭre bone kirlofritu ĉion proksimume dum 1 minuto.
- Aldonu la poreon, paprikon kaj askolonojn.
- Bone kirlofritu denove dum proksimume 30 sekundoj.
- Diserigu la 2 buljonkubojn kaj bone kirlu.
- Metu post 30 sekundoj la malvarman kuiritan rizon en la paton.
- Aldonu iom da pipro kaj salo laŭ gusto.
- Verŝu la sojsaŭcon en la pato.
- Bone miksu ĉion tiel ke plu videblas neniun blankan rizograjnon.
Bongusta kun empingo, (sekigitaj) frititaj cepetoj kaj fritita ovo.