Kuirlibro:Nasi Goreng (vegetara)

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Nasi Goreng (vegetara)
Kvanto da porcioj 4 personoj
Tempo 30 minutoj
Energio
Deveno
Indonezio


Ingrediencoj[redakti]

por 4 personoj vegetara nasi goreng

  • 400 g da kuirita rizo
  • 1 paketo (200 g) da vegetara anstataŭaĵo por viando (tofuo, tempeo aŭ alia)
  • 4 elpremitaj ajleroj
  • 1 ruĝa papriko en pecoj
  • 3 ethakitaj ŝalotoj
  • ½ poreo en maldikaj ringoj
  • 2 ŝalotoj en ringoj
  • 2 ethakitaj ruĝaj kapsikoj (ne tro akra)
  • 2 legom-buljonaj kuboj
  • 2 supkuleroj da sojsaŭco
  • Zingibro
  • Pipro
  • Salo
  • Arakida- aŭ sunflor-oleo

Preparado[redakti]

  1. Varmigu iom da oleo en granda volbopato (uoko).
  2. Fritu la vegetaran viandanstataŭaĵon.
  3. Aldonu ŝalotojn, zingibron, ajlon kaj kapsikojn.
  4. Daŭre bone kirlofritu ĉion proksimume dum 1 minuto.
  5. Aldonu la poreon, paprikon kaj askolonojn.
  6. Bone kirlofritu denove dum proksimume 30 sekundoj.
  7. Diserigu la 2 buljonkubojn kaj bone kirlu.
  8. Metu post 30 sekundoj la malvarman kuiritan rizon en la paton.
  9. Aldonu iom da pipro kaj salo laŭ gusto.
  10. Verŝu la sojsaŭcon en la pato.
  11. Bone miksu ĉion tiel ke plu videblas neniun blankan rizograjnon.

Bongusta kun empingo, (sekigitaj) frititaj cepetoj kaj fritita ovo.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo