Kuirlibro:Nasi Goreng

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Nasi Goreng
Kvanto da porcioj 4 personoj
Tempo 45 - 65 minutoj
Energio
Deveno
Indonezio


Ingrediencoj[redakti]

  • 500 g porkaĵo
  • Oleo (plejbone el arakidoj)
  • 600 à 700 g longegrajna rizo
  • 2 grandaj cepoj
  • unu aŭ du ajleroj
  • 100 g magra fumaĵita porklardo
  • 1 granda karoto
  • 2 maldikaj poreoj
  • 1 tranĉaĵo da kuirita ŝinko (ĉ. 5mm dika)
  • 3 ovoj
  • dolĉa sojsaŭco (kecap manis)
  • sambalo
  • salikokpasteĉo (terasi)
  • muelita koriandro (semoj, ne la folioj!)
  • freŝa petroselo
  • freŝa celerifolioj

Preparado[redakti]

Unu tago antaŭe:

  1. Kuiru la rizon.

Je la manĝotago:

  1. Tranĉu la porkaĵon en kubetoj.
  2. Kirlobatu la ovojn kun salo, pipro iom da sambalo kaj faru el ĝi omletojn, rulvolvu ilin kaj lasu malvarmiĝi kaj traĉu en strioj de 8 ĝis 10mm larĝaj)
  3. Tranĉu la ŝinkon, kaj la lardo en ĵetkuboj aŭ strioj.
  4. Tranĉu la poreon en tre maldikaj ringoj, la cepo en pecetoj kaj la karoto en pecetoj aŭ strioj.
  5. Metu ĉiujn antaŭpreparitajn ingrediencoj en bovloj kaj per forko malligu la rizon.
  6. Varmigu oleon en vasta pato aŭ uoko. Diserigu en ĝi peceton da salikokpasto (terasi). Nun fritu la porkaĵon kune kun koriandro, ajlero kaj iom da sambalo. Poste aldonu la karoton kaj iom poste la cepojn kaj fritu la tuton ĝis moliĝo.
  7. Aldonu iom da sojsaŭco kaj dum momento trakirlu ĝin poste aldonu la rizon. Kirlofritu ĉion ĝis la tuto estas sufiĉe varmega.
  8. Laŭguste aldonu pipron kaj salon.
  9. Nun tramiksu la omletstriojn, la ŝinkokubetojn kaj kiel lasta la tranĉitajn poreringojn. Garnu per hakita celerio kaj petroselo.
  10. Surtabligu ĝin varmega kun ekzemple fritita ovo, krupuko, sateo kaj eventuale indonezia legomomanĝaĵo

Rimarko[redakti]

Kompreneble ankaŭ eblas fari vegetaran manĝon el ĝi, tiam anstataŭu la viandaĵon per soja produkto kiel tofuo aŭ fungoj (kaj eventuale ne uzu salikokpasteĉon).