Kuirlibro:Ovoj Perditaj En Mustarda Saŭco

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ovoj Perditaj En Mustarda Saŭco
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Energio


Ovoj Perditaj En Mustarda Saŭco

Ingredienco[redakti]

  • 9 ovoj
  • 2 supkuleroj da vinagro
  • 100 g da faruno
  • 50 g da butero
  • 150 g da mustardo
  • 500 ml da legoma saŭco
  • kulereto da sukero
  • 100 ml da kremo
  • salo
  • nigra pipro

Kuirado[redakti]

Kuiru ok ovojn en 1 l da bolanta akvo dum sep minutoj. Antaŭ ol la akvo bolas, aldonu la vinagron.

Fandu la buteron en poto, aldonu la farunon, miksu ĝin kaj verŝu la legoman saŭcon en la poton. Kirlu la tuton ĝis la farunbuletoj malaperis kaj ĝis la saŭco fariĝas malfluema.

Kirlu la mustardon kaj ovon en la saŭcon. Spicu kun salo, pipro kaj sukero, surverŝu la kremon. Reboligu la saŭcon por mallonga tempo.

Senŝeligu kaj duonigu la ovojn kaj metu ilin en la saŭcon.

Manĝu la ovojn kun salitaj terpomoj.

Bonan apetiton deziras Donjo!

konsiloj[redakti]

Tio estas tre simpla manĝo, kiun ŝatas infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj, precipe je Pasko.