Kuirlibro:Piroj en ruĝa vino

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Piroj en ruĝa vino
Kvanto da porcioj 1 personoj
Facileco tre facila
Tempo 55 minutoj (15 por preparo, 40 por kuiro)
Materialo kaserolo
Energio


Piroj en ruĝa vino

Ingrediencoj[redakti]

por unu homo:

  • 2 mezgrandaj piroj
  • 0,2 litro da ruĝa vino
  • 40 gramoj da pulvora sukero
  • 2 gramoj da vanilaroma sukero
  • 1 tekulero da mielo
  • 10 oranĝraspaĵoj
  • 1 kariofilo
  • 1 semo da nigra pipro
  • 1 pinĉaĵo da muskatpulvoro

multobligu la suprajn kvantojn laŭ nombro de homoj.

Pretigo kaj kuirado[redakti]

preparu siropon en kaserolo per boligo de la vino kun la sukeroj kaj spicoj. ne tranĉu, sed nur senŝeligu la pirojn.

kiam la vino bolas, enmetu la pirojn kaj malfortigu la fajron. kovru la buŝon de la kaserolo kaj lasu milde boleti dum 20 ĝis 30 minutoj. kiam la piroj moliĝis ĝis la interno, elprenu ilin. iom daŭrigu la boletigon por ke la siropo densiĝu laŭ via prefero.

surverŝu la pirojn per la siropo. lasu la tuton malvarmiĝi kaj eventuale enfridujigu, por ke vi povu prezenti la pladon malvarmeta.

Konsiloj[redakti]

  • se vi ne ŝatas alkoholon, ne timu. la boligo de la vino forvaporigas ĝin.