Kuirlibro:Poffert
Aspekto
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Poffert
| |
---|---|
Kvanto da porcioj | 10 personoj |
Facileco | facila |
Tempo | 120 minutoj |
Materialo | Speciala ladskatolo kun kovrilo, kuirvazo |
Energio |
Poffert estas manĝaĵo el la provinco Groningen Nederlando.
(tekulero = 3 ml supkulero= 15 ml)
Ingrediencoj
[redakti]Por 2 litra ladskatolo (granda modelo)
- 150 g da Rosinoj
- 150 g da Korintaj sekvinberoj (malgrandaj nigraj)
- 400 g da memleviĝanta Bakpulvoro
- 6 supkuleroj da Panraspaĵo
- 2 tekuleroj da Salo
- 2 Ovoj
- 3 dl da Lakto
- 4 supkuleroj da Butero
- 4 supkuleroj da Sukero
- 3 supkuleroj da Citronraspaĵo
Iom da butero por grasigi la internon de la ladskatolo
Preparado
[redakti]- Lavu la rosinojn kaj sekvinberojn.
- Metu la bakpulvoron en bovlon.
- Faru kaveton en la mezo kaj tien metu la enhavon de la ovoj.
- Aldonu la lakton kaj knedu la miksaĵon.
- Aldonu buteron, sekvinberojn, rosinojn, sukeron kaj citronraspaĵo kaj bone miksu la tutaĵon.
- Grasigu la internon de la ladskotolo per iom da butero kaj surŝutu la panraspaĵon.
- Metu la paston en la ladskatolo kaj fermu ĝin per la kovrilo.
- Metu la ladskatolon en granda kuirvazo kun varma akvo. Metu la kuirvazon sur varmigilo kaj ekboligu la akvon (eventuale aldonu akvon) kaj banboligu la poffert-on dum 1½ horo.
- Prenu ĝin el la akvo kaj forigu la kovrilon kaj turnu ĝin sur tabulon, por tranĉi ĝin.
- Surtabligu kun fandita butero kaj (nekristalizita) bruna sukero.
Dum la kuirado la poffert ne ricevas brunan kruston sed tenas iometan palan koloron
Rimarkoj
[redakti]- Foje surtabligu la poffert-on kun siropo.
Bonan apetiton!