Kuirlibro:Pomkuko kun "Streusel"
Aspekto
Ingrediencoj
Pasto
250 g da faruno 1 ovo 125 g da margarino 65 g da sukero iomete da salo vanila sukero (ĉion knedi kaj meti malvarme)
"Streusel":
500 g da faruno ĉ. 200 g da sukero 100 g da butero aŭ margarino 1 ovo (aŭ iom da lakto) 1 pakaĵeto da vanila sukero
Bakado
Knedu la pastajn ingrediencojn, lasu kuŝi la paston en malvarmeta loko dum almenaŭ 30 minutojn. Faru paston el la "Streusel"-ingrediencoj. Faru subon kaj flankon el la baza pasto, en-/surmetu kuiritajn pomojn (ĉ. 5 - 10 min.; sen la kuirakvo), surmetu la "Streusel"-paston: Metu manplenon en vian manon kaj ronde movu la du manojn kunpremante ilin, por ke sube elfalu buletoj de eble unu ĝis dek milimetroj.
Metu en la fornon dum ĉ. 15 minutoj, ĝis kiam brunetiĝas; meza temperaturo (ĉ. 200°C).
Aspektu proksimume ĉi tiel.