Kuirlibro:Prunkuko

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Prunkuko
Energio


Prunkuko

Ingrediencoj[redakti]

  • panfermenta pasto
  • 2 kg da prunoj
  • butero
  • sukero
  • cinamo

Kuirado[redakti]

Knedu la paston kaj lasu kuŝi ĝin en varma loko dum 15 minutoj. Senkernigu la prunojn kaj duonigu ilin.

Platrulu la paston kaj aranĝu ĝin poste sur grasumita bakpleto. Surmetu la prunojn kun la haŭtflanko malsupren. Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 40 minutoj ĉe 200 gradoj de Celsius. Laste ŝmiru buteron sur la varman bakitaĵon kaj tuj surŝutetu sukeron kaj cinamon.

Konsilon[redakti]

Bonan apetiton deziras, via Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Prunkuko
Energio