Kuirlibro:Rostaĵo laŭ Turingujo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Rostaĵo laŭ Turingujo
Energio


Rostaĵo laŭ Turingujo
(por kvar personoj)

Tipa specialaĵo el Turingio en Germanio.

Ingrediencoj[redakti]

  • 800g da nukoviando de porko
  • 30g da porkograso
  • 1/2l da hela biero
  • 400g da cepoj
  • 400g da acidaj kukumoj
  • salo
  • nigra pipro
  • majorano
  • karvio
  • mustardo

Kuirado[redakti]

Tranĉu la nukoviandon en dikajn stekojn kaj iom frapu ilin.

Faru marinaĵon el biero, mustardo kaj el la spicoj.

Metu la stekojn en la marinaĵon kaj lasu ilin stari dum kvin horoj.

Fordabu iom la marinaĵon per mola sorbema papero.

Varmegigu la grason en pato kaj rostu la stekojn (plej bone sur rostkrado) ĝis ili estas brunaj sur ambaŭ flankoj, fine iom rostu la cepojn.

Metu la rostitajn cepojn sur la stekojn kaj garnu ilin per acidaj kukumoj.

Konsilo[redakti]

Al tio gustas freŝa pano aŭ terpoma salato.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Rostaĵo laŭ Turingujo
Energio