Kuirlibro:Sabiĥo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Sabiĥo
Kvanto da porcioj 5 personoj
Tempo horon
Energio


Ingrediencoj[redakti]

  1. 5 pitapanoj
  2. 2 melongenoj
  3. 3 durboligitaj ovoj
  4. 1 flava papriko (tranĉita en kubetoj)
  5. 1 kulero da zaataro (spicmiksaĵo el oregano, sesamo kaj sumako (rhus coriaria))
  6. 1 kulero da olivoleo
  7. 1/2 kukumo
  8. 3 tigetoj da plata petroselo
  9. 1 kulero da tahino
  10. humuso laŭ gusto

Preparado[redakti]

  1. Antaŭvarmigu la fornon je 220° Celsiaj.
  2. Tranĉu la melongenojn en tranĉaĵoj kaj surŝutu salon. Metu la melongentranĉaĵojn sur kuirejpapero kaj intertempe pretbaku la pitapanojn.
  3. Tranĉu la paprikon kaj kukumon en kubetoj kaj metu tion flanken.
  4. Sekdabu la melongentranĉaĵojn kaj metu ilin sur la bakplato. Aspergu per olivoleo kaj surŝutu per zaataro la melongenojn.
  5. Rostu la melongentranĉaĵojn dum ĉ. 10 minutoj.
  6. Intertempe fajne tranĉu la pertroselon.
  7. Boligu eventuale la ovojn, se vi tion ne jam faris kaj preparu la humuson (aŭ uzu pretan humuson)
  8. Fortranĉu 1/3 de la pitapanoj kaj pleŝtopu ilin per melongeno, kukumo kaj papriko, humuso, kvarona ovo, tahino kaj petroselo.

Rimarko[redakti]

Vi bezonas fornon, bakplaton kaj bakpaperon

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo