Kuirlibro:Salato el grapfruktoj kaj cepoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Salato el grapfruktoj kaj cepoj
Energio


Salato el grapfruktoj kaj cepoj

Regiona salato el la urbo Vimaro, kie vivis Goeto.

Ingrediencoj[redakti]

  • 4 grapfruktojn
  • 4 grandajn cepojn
  • 2 kiel eble plej firmajn kapojn de verda salato
  • 1 endivio
  • salatsaŭcon

Kuirado[redakti]

Senŝeligu 4 grapfruktojn, distranĉu ilin en pecetojn, forigu ĉe tio la interhaŭtojn.

Distranĉu kvar grandajn cepojn en maldikajn diskojn.

Metu ĉion en fridetan lokon.

Intertempe disŝiru 2 kiel eble plej firmajn kapojn de verda salato kaj 1 endivio tiel, ke ili bone manĝeblas, trempu la disŝiritajn pecojn en salatsaŭcon.

Laste – mallonge antaŭ la servado – aldonu la grapfruktajn pecetojn kaj cepodiskojn.

Konsilo[redakti]

Atentu: miksu la salaton tiel, ke la cepodiskoj ne tro disfalas!

Bonan apetiton, Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Salato el grapfruktoj kaj cepoj
Energio