Kuirlibro:Sarma

El Vikilibroj

SARMA Sarma estas kutima vintra manĝaĵo en la tuta Balkanio. Kutime oni preparas ĝin de folioj de saŭrkraŭto. Sed en aliaj sezonoj, oni povas prepari ĝin ankaŭ de folioj de freŝa brasiko, rapo, rumekso, spinaco aŭ vito. Kutime oni ne kuiras sarma por malpli ol 4 personoj, ĉar pli bona sarma estas kuirita en la granda poto, kaj kutime oni manĝas ĝin du aŭ tri tagoj. Sarma estas ankaŭ deviga manĝaĵo ĉe nupta festeno en Balkanio. La speco de sarma dependas de la sezono.

Ingrediencoj(por 4 personoj: 12 grandaj folioj de saŭrkraŭto(aŭ iom pli de folioj de aliaj legomoj)
500 g de muelita viando (estas bone se estas miksita porkaĵo kaj bovaĵo)
1 granda cepo
50 g de rizo
1 kulero de ruĝa muelita seka papriko
50 g de oleo
salo, nigra pipro laŭ via persona gusto
ĉirkaŭ 100 g de seka porkaĵo.

1. Tranĉu la cepon kaj varmegigu la oleon en pato kaj fritu la cepon (ĉirkaŭ 5 minutoj).
2. Aldonu viandon al la fritita cepo kaj metu rizon, paprikon, salon kaj pipron (ĉirkaŭ 10 minutoj).
3. Envolvu farĉaĵon en foliojn.
4. En la poton metu kelkajn foliojn de saŭrkraŭto kaj poste supermeti 12 sarmon en la poton. Inter ili metu sekan porkaĵon, kovru kun kelkaj folioj, alverŝu la akvon kaj surmetu la potkorvilo.
5. Kuiru dum 1 horo kaj duono (se vi uzas aliajn foliojn kaj ne saŭrkraŭton, vi kuiros nur duonon da horo).

Vi povas manĝi sarma kiel sola manĝaĵo aŭ parto de kutima manĝaĵo. Se vi ne formanĝas la tutan kvanton, ne gravas, morgaŭ ĝi estos pli bona.