Kuirlibro:Sohan-e-Asali persa kuko

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Sohan-e-Asali persa kuko
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio


Sohan-e-Asali

Ingrediencoj[redakti]

  • 150 g da pulvora sukero
  • 3-4 supkulerplenoj da malfluida mielo
  • 100 g da oleo
  • unu tekulerpleno da safrano
  • 150 g da migdaloj
  • 100 g da pistakoj

Kuirado[redakti]

  • Lavu kaj fajne distranĉu la migdalojn. Fajne distranĉu la pistakojn. Miksu la sukeron, mielon kaj oleon, kaj kuiru sur arda fajro pofoje kirlante, ĝis la sukero fandiĝos kaj iĝos orkolora.
  • Aldonu la migdalojn kaj plu kuiru pofoje kirlante, ĝis ankaŭ la migdaloj iĝos orkoloraj. Ne tro kirlu la miksaĵon. Solvu la safranon en iom da varmega akvo, kaj aldonu al la miksaĵo.

verŝu iom da oleo sur pleton, kaj ŝmiru la tutan surfacon. Verŝu iomete de la miksaĵo sur la pleton; se ĝi solidiĝos rapide, do la miksaĵo pretas; tre mildigu la fajron.

  • Per te-kulero surmetu malgrandajn pecojn el la miksaĵo sur la pleton, tiamaniere ke la pecoj ne intertuŝiĝas. Ĵus verŝinte ĉiun pecon sur la pleton, metu kelkajn fajnajn tranĉaĵojn el pistakoj sur ĝin. Lasu malvarmiĝi.
  • Disigu la sohanon disde la pleto per tranĉilo, kaj konservu en fermita ujo.

Konsiloj[redakti]

  • (tion plenigos tiuj, kiuj provos fari la recepton!)

Avertoj[redakti]

  • (same)