Kuirlibro:Spagetoj kun kantareloj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Spagetoj kun kantareloj
Energio


Spagetoj kun kantareloj
(rapide farita por tri personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 50g da butero
  • 400g da spagetoj
  • 1 ajlobulbero
  • 1 cepo
  • 500g da kantareloj
  • salo
  • nigra pipro el la muelilo
  • petroselo
  • 4 litro da akvo

Kuirado[redakti]

Senŝeligu kaj distranĉu la cepon en kubetojn.

Fandu buteron en pato kaj stufu la cepon, ĝis ĝi aspektas vitreca.

Purigu la kantarelojn kaj distranĉu ilin en grandan pecojn.

Metu la fungojn en la paton kaj iom rostu ilin.

Spicu per salo, pipro kaj la dispremita ajlo.

Nun aldonu 2 supkul da akvo kaj finstufu ĉion kun kovrilo sur malgranda flamo.

Ŝutu la spagetojn en grandan poton kun 4 l da salita bolanta akvo kaj kuiru ilin nur tiom, ke ili ankoraŭ sufiĉe firmas ĉe la mordoprovo. ("al dente").

Metu la kuiritajn spagetojn en grandan kribrilon, por ke trafluu la akvo.

Miksu la spagetojn kun la kantareloj kaj la petroselo.

Konsilo[redakti]

Al tiu manĝo mi rekomendas sekan blankan vinon.

Bonan apetiton deziras Donjo!

aperis en Sennaciulo

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Spagetoj kun kantareloj
Energio