Kuirlibro:Terpomflanoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Terpomflanoj
Energio


Terpomflanoj
(por 2 personoj)

Ingrediencoj[redakti]

  • 750g da grandaj terpomoj
  • malgranda cepo
  • ovo
  • supkulero da faruno
  • salo
  • butergraso
  • sukero

Kuirado[redakti]

Lavu, senŝeligu kaj poste raspu la terpomojn kaj la cepon. Aldonu la ovon, la farunon kaj iomete da salo kaj miksu ĉion al kaĉo.

Varmegigu la butergrason en pato kaj enmetu dekstre kaj maldekstre po 1 supkulero da kaĉo. Fritu la platajn flanojn ambaŭflanke dum tri minutoj ĝis ekbruniĝo.

Lasu forguti iom la grason sur sorba papero kaj tuj varmege surtabligu la flanojn.

Konsilo[redakti]

Laŭ gusto iom sukerumu kaj surŝmiru pomokaĉon, aŭ aldonu mirtelojn aŭ ruĝajn vakciniojn.

Bonan apetiton!

Dorothea Kaiser

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Terpomflanoj
Energio