Kuirlibro: Aĥoblanko

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Aĥoblanko
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco Facila
Tempo Malpli ol duonhoro
Energio
Deveno
Andaluzio (Hispanio)


Aĥoblanko

Ingrediencoj[redakti]

  • 100g da krudaj migdaloj
  • 100g da paneroj
  • 2 bulberoj da ajlo
  • 100cl da olivoleo
  • 1l da akvo
  • 1 supkulero da ŝereo
  • iom da vinagro
  • iom da salo

(tekulero = 3 ml supkulero= 15 ml)

Kuirado[redakti]

  1. Senŝeligu la migdalojn per metado en bolanta akvo.
  2. Metu ilin en profunda ujo kun la salo kaj la ajlo kaj pistu ilin.
  3. Aldonu malvarman akvon por preventi ke la migdaloj fariĝas oleecaj.
  4. Aldonu la panerojn kaj daŭrigu la pistadon.
  5. Aldonu la reston de la akvo.
  6. Aldonu oleon, vinagron kaj salon.

Konsilo[redakti]

La supo devas esti malvarma dum la servado. Bonan apetiton!

Nutraj informoj[redakti]

Energio - Averaĝe

Kolesterolo - 0

Vitamino D - Alta

Kategorio: Antaŭmanĝaĵo

Prezo: Malalta

Sezono: Printempo-somero