Kuirlibro: Zarzuela de pescado
Aspekto
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Zarzuela de pescado (hispane), Sarsuela de peix (katalune)
Ingrediencoj:
- 250 g da triglo.
- 250 g da merluĉo.
- 150 g da lofio.
- 16 mituloj.
- 150 g da ruditapoj.
- 8 salikokoj (grandaj).
- 4 asparagoj
- 150 gram verdaj pizoj
- Tomatoj kaj paprikoj
- Blanka vino
Preparado:
- Boligu dum 40 ĝis 45 minutoj la kapojn de triglo, merluĉo kaj lofio en akvo kiel bazo de buljono.
- Aldonu la venuskonkojn, salikokojn, mitulojn kaj iom da blanka vino.
- Aldonu post 10 minutoj saŭcon de paprikoj kaj tomatoj kaj tranĉaĵojn de triglo, merluĉo kaj lofio.
- Kuiru la tutaĵon dum 12 ĝis 15 minutoj.
- Lastmomente aldonu la pizojn kaj asparagojn.