Kurda/Leciono 4

El Vikilibroj

Izafo[redakti]

Priskribo[redakti]

Izafo (kurde: izafe, ezafe, îzafe) estas la gluo de substantivaj frazoj. Ties traduko je la araba estas: aldono. Izafo estas sufikso kiu ligas vorton kun sekva vorto en aŭ genitivo aŭ priskriba rilato.

La baza ordo en la konstruo estas: ĉefa substantivo, izafa sufikso, kaj la modifanto. La modifanto povas esti: alia substantivo, pronomo, adjektivo, aŭ eĉ tuta substantiva frazo.

Ekzemple:

Modifanto Kurda Esperanto
Substantivo Xanîyê jin. La domo de la virino.
Pronomo Xanîyê wê. Ŝia domo.
Adjektivo Xanîyê kevn. Malnova domo.
Substantiva Frazo Xanîyê birayê min La domo de mia frato.

*La (y)ê finaĵo estas la maskulena izafo.

Maskulena Izafo[redakti]

Aldonu la sufikson -ê al la substantivo kaj poste aldonu la modifanton. Grava atentigo: La maskulena izafo havas la saman formon kiel la feminena ergativa finaĵo!

Plie, en la kurda por indiki posedon oni uzas la jenan konstruon: posedita substantivo + izafa sufikso + kaj la ergativa pronomo.

Ekzemple:

Kurda Esperanto
Mîrê me Nia reĝo.
Mamosteyê wê Ŝia instruisto.
Bajarê min Mia urbo.

Feminena Izafo[redakti]

La feminena izafa sufikso estas: -a.

Ekzemple:

Kurda Esperanto
Dila jinmîr La koro de la reĝino.
Zembîla wî Lia korbo.
Nivîna wan Ilia lito.

Plurala Izafo[redakti]

La plurala izafa sufikso estas: -ên. Nenia malsameco ekzistas inter maskulena kaj feminena pluraleco.

Kurda Esperanto
Destên min Miaj manoj
Kêkên wan Iliaj ovoj.
Perdeqên te Viaj tasoj.

Izafo kun Adjektivoj[redakti]

La adjektivo ĉiam aperas post la substantivo kiu estas ligita kun la taŭga izafa sufikso.

Kurda Esperanto
Keçika biçûk La malgranda filino.
Roja miqedes La sankta tago.
Çevê vekirî La malferma okulo.

Pri Substantivaj Modifantoj[redakti]

Kiam substantivo modifas alian substantivon, la ĉefa substantivo prenas la izafon kaj la modifanto prenas la ergativan kazon.

Estas tre grave ke vi memoru ke en la kurda lingvo ambaŭ la feminena ergativa finaĵo kaj la maskulena izafa finaĵo estas la sama –ê.

Ekzemple: Mamosteyê keçikê = La instruisto de la knabino. La ĉefa substantivo en la frazo estas mamoste(instruisto), tial ĝi prenas la izafan -ê, ĉar tiu ĉi instruisto estas vira. Keçik prenas la –ê sufikson, kiu estas la feminena ergativa finaĵo.

Kurda Esperanto
Hevalê dayikê La amiko de la patrino.
Hevala dayikê. La amikino de la patrino.
Dayika hevalê birayê min. La patrino de la amiko de mia frato.

Sekundara Izafo[redakti]

Priskribo[redakti]

Kiam io jam estas modifiita per alia aĵo (kiel sufikso, aŭ antaŭa vorto), oni devas uzi la sekundaran izafon.

Normala Izafo Sekundara Izafo
Femineno -a e
Maskuleno î
Pluralo -ên

Ekzemplo estas la nedifinita singulara artikolo, kiu estas la sufikso -ek.

Normala Izafo Sekunda Izafo Esperantaj Tradukoj
Bajarê wan Bajarekî wan Urbo de ili, unu el iliaj urboj
Zembîla min Zembîleke min Mia korbo/Unu el miaj korboj
Dilê te Dilekî te Via koro/Unu el viaj koroj. (eble ĝi estas ne-homa)

Substantivaj Frazoj kun kaj Posedanto kaj Adjektivo[redakti]

La ĉefa (kapa) substantivo unue aperas ne la frazo, poste aperos la posedanto kun sekundara izafo kaj finfine aperos la adjektivo.

Ekzemploj:

Kurda Esperanto
Femineno Goga mine spî Mia blanka pilko.
Maskuleno Mîrzayê teyî nû Via nova princo.
Pluralo Birayên wîyî ciwan Liaj junaj fratoj.

Alie[redakti]

Alia maniero por montri tiun rilaton estas per la skribo de la ĉefa izafo en aparta vorto. Yê (maskulene), ya (feminene), kaj yên (plurale). Komparu la suban tabelon kun la supran.

Kurda Esperanto
Femineno Goga min ya spî Mia blanka pilko.
Maskuleno Mîrzayê te yê nû Via nova princo.
Pluralo Birayên wî ŷen ciwan Liaj junaj fratoj.

Jen esprimo: Ya min e! = Tio estas mia!

Ekzemploj[redakti]

Kurda Esperanto
Zimanê min Mia lingvo/lango
Temsîka wê Ŝia telero
Ezmûna wî Lia ekzameno
Helbestên we Viaj poemoj
Pênûska kê? Kies skribilo? (Skribilo de kiu?)
Mînta min ya spî,

Mînta mine spî

Mia blanka ĉemizo
Hevalên te yên kurd,

Hevalên teyî

Viaj kurdaj amikoj.

Ekzerco[redakti]

Memorigo: Mê = Femineno, Nêr = Maskuleno Jen vortoj:

Kurda Esperanto
mirov (mê, nêr) homo
şir (nêr) lakto
mitêl (mê) matraco
qirêjî malpura
germ varma
kin, kurt malalta

Traduku kurden:

  1. La varma lakto.
  2. La dolĉa knabino.
  3. La malpuraj matracoj.
  4. La juna malalta homo.
  5. La malpura malnova korbo.

Jen Solvoj