La Kaperkapitano/Antaŭ Toulon
Antaŭ Toulon
[redakti]Estis la Maternus-tago de la jaro 1793. Dum semajnoj oni povus apliki al la benitaj kampoj de la Provenco la biblian vorton: "La ĉielo super vi estu kiel brulanta erco kaj la tero sub vi kiel ardanta fero." Sed hodiaŭ frue la horizonto estis ĉirkaŭita de densiĝantaj nuboj kies randoj dum sekundoj estis lumigitaj de zigzagaj fulmoj, dum la krakegaj batoj de la tondro ektremigis la rokojn de la marbordo kaj ŝajne milobligis sian eĥon ĉe la ŝaŭmantaj ondokrestoj.
La frapanta pluvo tiel torentis malsupren, ke neniuj vestoj povus kontraŭstari pli longe ol unu minuto kaj certe ĉiu vivanta estaĵo jam delonge retiriĝis sub protektantan ŝirmejon. Nur unu estis sub libera ĉielo. Li paŝis laŭ la strato kiu tra vinaj kaj olivaj plantejoj kondukis al la urbeto Beausset. Liaj malpezaj kaj someraj vestoj estis tute trapenetritaj de la pluvo kaj strete kiel haŭto almetiĝis al lia svelta forta figuro; sed tio ŝajne tute ne ĝenis lin. Lia juneca vizaĝo gaje ridetis en la fulmotondran pluvegon kaj liaj elastaj paŝoj tute estis tiuj de promenanto, kiu havas neniun kaŭzon por hasti.
Tiam ekaperis antaŭ li, ĉe la flanko de la strato, malgranda dometo. Ĉe ambaŭ flankoj de ties pordo estis fiksitaj po du trianguloj, unu enigita en la alia, kaj super tio estis skribita per paliĝintaj literoj: "Cabaret du Roussillon".
Malgraŭ la torenta pluvo li senhaste restis staranta antaŭ la dometo, ŝovis la ĉapon malantaŭen, apogis la pugnojn sur la koksojn kaj pririgardis la skribaĵon.
"Cabaret du Roussillon! Ĉu tiu Roussillon estos aŭtentika? La domo ne tiel aspektas. Pli malseka mi ne fariĝos, se mi plu iros, kaj mi tiam precize scios, ke temas pri pura dia akvo. Akvo estas la plej bona dono de la ĉielo, sed en vino oni ne trovu ĝin. Mi do plu velados kaj ne antaŭ Beausset ĵetos la ankron".
Li estis forturnonta por ekiri, kiam malfermiĝis la pordo kaj ekaperis persono, kiun oni tuj rekonis kiel mastron.
"Eh, mon cher, kien vi volas?" eksonis strida grasa vinvoĉo el sub blua nazo. "Ĉu vere estas via intenco droni en tiu torenta pluvo?"
"Ne vere," respondis la migranto. "Mi ne timas la veteron, sed la pluvegon el viaj bareloj."
"Tiam trankvile eniru, ĉar ni havas la saman guston kaj mi ne estas tia viro, kia venenas bravan burĝon per malbona vino."
"Do mi volas kredi vian parolon kaj dum kvin minutoj ŝanĝi la kurson. Hollah, nova viro sur ferdeko!" Tiujn lastajn vortojn li diris jam enirante la ĉambron, kie li laŭeble forskuis la akvon el la vestoj, simile kiel malseka pudelo, kaj tiam sidiĝis sur seĝon, kiun la mastro estis tirinta ĉi tien.
La malgranda ĉambro aspektis eksterordinare militema. Ĝi estis plena de soldatoj de la nacia konvencio kaj krom la lasta enirinto kaj la mastro ĉeestis nur unu alia civila persono; tiu estis misia pastro de la ordeno de la Sankta Spirito, kiu estis fondita en la jaro 1703 de Abbé Desplaces, Vincent le Barbier kaj J. H. Garnier en Parizo. Tiu pastro sidis trankvile en sia angulo kaj ŝajne okupis sin pli pri siaj pensoj ol pri sia ĉirkaŭo. Li devis esti nekutima viro kun grandega kuraĝo, aliakaze li ne kuraĝus esti inter ĉi tiuj sovaĝaj soldatoj.
Tiutempe ĉiuj klerikalaj ordenoj jam estis nuligitaj en Francujo kaj de ĉiuj klerikoj oni postulis fari la burĝan ĵuron. Kiu rifuzis tiun ĵuron, estis traktata kiel ribelanto. Estis tempo de plej sovaĝa anarkio. Kelkaj tagoj post la komenco de nia rakonto, estis la sesan de oktobro 1793, oni forigis la ĝisnunan tempokalkulon; la dekan de novembro la pariza komunumo instalis la Servon de Racio; je la sepa de majo la nacia konvencio dekretis, ke dio ne plu ekzistas kaj je la 24a de la sama monato la konvencio ordonis, ke neniu burĝo plu rajtas kredi je la senmorteco de la animo. En tiaj cirkonstancoj certe estis pruvo de eksterordinara kuraĝo montri sin vestita en ordena vestoj inter la duone ebriaj militistoj de la revolucio, kuraĝo kiu facilege povus iĝi fatala.
Barba Sergent-major estis la unua, kiu alparolis la enirintan fremdulon.
"Holla, burĝo, de kie vi venas?"
"Iom malsupren laŭ la Durance."
"Kaj kien, he?"
"Al Beausset."
"Kion vi volas tie?"
"Viziti amikon. Ĉu vi eble havas ion kontraŭ tio?"
"Hm, eble, eble ne."
"Aaah!" Li eligis tiun sonon nur malrapide kaj mallaŭte, sed estus verŝajne ne eble parolante pli bone klarigi ke temas pri ironio. Li metis unu kruron sur la alian, krucigis la brakojn super la brusto kaj rigardis la Sergent-major-on per okuloj, el kiuj oni povus legi ĉion krom admiro. Tiu juna viro povis aĝi maksimume dudek du aŭ tri jarojn, sed tiu alta frunto, tiuj larĝaj tempioj, tiuj densaj brovoj, la akra agla nazo, tiu energia buŝo, la tendena kolo brunigita de la suno sub la malfermita ĉemizo, la larĝaj ŝultroj, la fleksebla figuro, ĉio tio faris la impreson de matureco, de respektindeco, de eksterordinareco.
"Pri kio vi miras, burĝo?" demandis la suboficiro. "Ĉu vi kredas, ke estas permesite al ĉiu, kiu tion volas, iri en la ĉefkomandejon en Beausset?"
"Tion mi certe ne kredas; sed ĉu eble vi kredas, burĝo Sergent-major, ke estas vi, kiun oni devas peti pri la permeso?"
"Silentu! Ĉiu soldato havas la devon gardi la sekurecon de la armeo! Kiu estas via nomo, burĝo?"
"Surcouf," respondis la demandato kun mokaj trajtoj ĉirkaŭ la buŝo.
"La antaŭnomo?"
"Robert, Robert Surcouf."
"Kio vi estas"
"Maristo."
"Ah, tial vi tute trankvile iras ekstere tra la akvo kiel anaso. Kiu estas via amiko, kiun vi volas viziti?"
"La burĝo grenadisto Andoche Junot."
"Andoche Junot (La sama Junot, kiu poste iĝis duko de Abrantes), kiu estis advokato?"
"Jes, la sama."
"Tiu estas bona kamarado. De kie vi konas lin?"
"Ni renkontiĝis en Bussy le Grand, kie li naskiĝis."
"Tio estas ĝusta! Vi estas legitimata, burĝo Surcouf. Junot estas en mia kompanio; mi kondukos vin al li. Sed antaŭe vi trinku kun ni."
"Kiujn specojn vi havas?"
"Nur unu: Roussillon; sed ĝi estas samtempe forta kaj dolĉa. Provu ĝin!"
La mastro alportis grandan pokalegan glason de tiu fama trinkaĵo kaj ĉiuj manoj etendiĝis por eltrinki ĝin je la kostoj de la fremdulo. Tiu ridante toleris tion; li permesis, ke oni ĉiam denove plenigis kaj eltrinkis la glason kaj kiam la mastro faris zorgoplenan vizaĝon pro la pago, li tiris manplenon da Assignat-oj (asignoj = la mono oficialigita de la franca revolucio) el leda monujo kaj ĵetis el tiuj pli ol necese sur la tablon. Ĉe tiu vido eksonis granda jubilado; la mastro denove devis plenigi kaj nun oni ankaŭ atentis la pastron, al kiu oni ĝis tiam enviis eĉ gluton. La Sergent-major aliris al li, etendis la pokalegon al li kaj postulis:
"Stariĝu, burĝo Confrère, prenu la glason kaj trinku por la bono de la konvencio, kiu elĵetis la papon el la lando."
La pastro vere leviĝis kaj prenis la glason; sed anstataŭ eldiri la postulitan toston li parolis per kvieta sed tamen firma voĉo:
"Dio ne donis al ni ĉi tiun talenton por blasfemi. En la vino estas la vero kaj mi ne volas mensogi. Mi trinkas por la bono de la sankta patro en Romo, kiun protektos la armeoj de la ĉielo!"
Li volis direkti la glason al la buŝo, sed pugnobato de la Sergent-major ĵetegis ĝin el lia mano tiel, ke ĝi rompiĝis sur la planko.
"Kia ideo, burĝo Confrère!" vokis la suboficiro. "Ĉu vi ne scias, ke en nia bela Francujo la maljuna saint-père estas eksigita? Kiom longe daŭros, ĝis oni elĵetos ankaŭ vin kune kun ĉio, kion vi kredigis al ni? Mi ordonas al vi revoki vian toston!"
Tiam enmiksiĝis alia persono, kiu estas Tambour-major:
"Halte-là, kamarado! Kial vi rompiĝis lian glason? Burĝo mastro, alportu novan plenan glason! Tiu apartenas tutcerte al tiuj, kiuj rifuzas la burĝan ĵuron. Ni testos lin kaj ve al li, se li ne sukcesos!"
La mastro alportis la glason kaj la Tambour-major transdonis ĝin al la pastro kaj ordonis al li:
"Nun trinku je mi, burĝo, kaj laŭte voku: "La respubliko vivu; forigu la papon!""
La minacato tute ne montris timon. Lia vizaĝo estis pala sed liaj okuloj brilis, kiam li, leviĝante la glason, vokis:
"La sankta patro vivu; forigu la malamikojn de Francujo kaj de li!"
Eksonis sovaĝa kriado de la kruda bando. Dudeko da manoj etendiĝis por ataki la konfesanton de lia kredo, sed tio ne okazis: La fremdulo premis sin ĉi tien. Neniu povis diri kiel tio okazis, sed li subite staris antaŭ la pastro, kiun li ŝirmis per sia korpo, kaj vokis kun ridetanta vizaĝo:
"Burĝoj, ĉu vi volas fari komplezon al mi?"
"Kiun?"
"Bonvolu unue lukti la akvon el mia jako antaŭ ol ataki ĉi tiun pian viron de dio!"
Ili vere ne tuj komprenis lian intencon; ili konfuziĝis pro la rido de liaj okuloj kaj pro la afableco de lia voĉo; sed en tiuj okuloj kaj en tiu voĉo estas io, kio hezitigis ilin.
"Via jako?" demandis la Sergent-major. "kial ĝi koncernas nin? Iru flanken, burĝo Surcouf; ni volas instrui al ĉi tiu hipokritulo litanion, kiun li ne forgesu!"
"Tiam almenaŭ permesu, ke mi unue trinkos unu gluton kun li!"
Li prenis la glason el la mano de la pastro kaj demandis lin:
"Kiu estas via nomo, pia patro?"
"Mi nomiĝas frato Martin," respondis la demandato.
"Eh bien, frato Martin, permesu, ke mi trinkas kun vi por via bono, por la bono de ĉiuj kuraĝaj viroj, kiuj ne timas diri la veron, por la bono de mia bela Bretagne, kie mi naskiĝis, por la bono de mia patrujo, por la venko de nia kredo kaj por la bono de ĉiu honorinda servanto de la sankta eklezio, kiun dio la mastro gardu!"
Li metis la glason al la lipoj kaj eltrinkis ĝin per unu tiro. Dum kelkaj sekundoj estis tuta silento en la ĉambro, la silento de la surprizo, sed tiam ekis tumulto. Ĉiuj voĉoj kriis kaj ĉiuj manoj pugniĝis; oni kolere premis sin ĉi tien, sed la longa Tambour-major etendis la brakojn kaj retenis la aliajn.
"Haltu, burĝoj kamaradoj!" li vokis. "La soldato devas obei dum ĉiu atako certajn regulojn. Tiu homo, kiu sin nomas burĝo Surcouf ŝajne ne estas maristo sed komisiito de la papo. Ni kuŝigu lin sur la benkon kaj demandu lin per bastono. Burĝo Sergent-major, prenu lin!"
La du fortaj homoj etendis la manojn por kapti Surcouf, sed ili flugis tiel rapide, la unua en ĉi tiun kaj la dua en alian angulon, ke neniu vere komprenis kio okazis. Krio de furiozo eksonis ĉirkaŭe kaj nun neniu povis sin reteni, ĉiu ĵetis sin sur la ambaŭ atakitojn. Sed tiam estis laŭta krakado; Surcouf forrompis piedon de la tablo kaj per tiu li tiel ĉirkaŭbategis ke tuj du, trafitaj ĉe la kapo, falis planken kaj la aliaj kiel eble plej rapide retiriĝis.
"Ĉu vi nun kredas, ke mi estas maristo?" li ridas. "Ŝipisto bone scias kiel uzi petit levier (levostango)! Ĉu vi tiel dankas al mi, ke vi trinkis mian vinon, vi timuloj, kiuj kuraĝas ataki du virojn, ĉar vi estas pli ol trideko? Venu kaj kuŝigu la Robert Surcouf-on sur la benkon, se vi povas!"
"Sur ilin!" kriegis la Sergent-major.
Surcouf denove ĉirkaŭbategis per la tablopiedo; sed la malantaŭaj premis la antaŭajn kaj certe estus okazonta malfeliĉo, se ne ĵus en tiu momento hela akra ordonema voĉo estus vokanta de la pordo:
"Cessez à l'instant! Kio okazas ĉi tie?"
Ekstere antaŭ la fenestro haltis malgranda trupo de rajdantoj kaj ĉe la sojlo de la pordo staris tiu, kiu parolis. Li havis malgrandan maldikan staturon; lia malgrasa akratrajta vizaĝo estis bronzokolora; la larĝan frunton kovris galonita ĉapelo kaj li estis volvita en malstreta pluvmantelo. Je la vido de tiu viro la atakantoj time retiriĝis per kiel eble plej honora militsalutado. Li aĝis ĉirkaŭ dudek kvar jarojn; lia senbarba vizaĝo restis tute senemocia, sed lia potenca okulo brilis ĉirkaŭen kaj tiam fiksis tiun, kiu havas la plej altan rangon:
"Burĝo Tambour-major, raportu!"
La alparolato, kiu jam havis la ŝviton de angoro sur la frunto, rakontis en mallonga maniero de soldato:
"Ĉi tie estas pastraĉo, mon Colonel, kaj komisiito de la papo, kiuj ofendis nin."
"Kaj vi respondis per batoj! Kiu estas la komisiito?"
"Tiu kun la tablopiedo."
"Kiel vi scias ke li estas komisiito?"
"Mi supozas tion."
"Très bien, Burĝo Tambour-major. Vi estas preta; nun do li parolu"
Surcouf iris unu paŝon antaŭen kaj rigardis sentime en la okulojn de la oficiro.
"Mia nomo estas Surcouf, burĝo kolonelo; ĉu mi povas scii la vian?"
"Mi nomiĝas Bonaparte," estis la malvarma kaj fiera respondo.
"Do mi nomiĝas Surcouf, Robert Surcouf, mi estas maristo kaj volis iri al Beausset por viziti mian amikon Andoche Junot, la advokaton kaj burĝon grenadisto. Mi eniris ĉi tien, lasis la burĝojn soldatojn trinki je miaj kostoj ĝis ili postulis de la digna pastro, ke li trinku je la pereo de lia plej alta estro, la sankta patro. Li tion ne faris kaj tial ili volis bati lin. Li estas viro de paco kaj ne povas defendi sin; tial mi derompis tiun tablopiedon kaj defendis lin. Nun ili konsideras min kiel komisiiton de la papo. Sed brava maristo defendas ĉiun, kiu estas senkulpe atakata de plimulto. Estas ankoraŭ multaj tablopiedoj ĉi tie!"
Sur la vizaĝo de la kolonelo aperis eta, tre eta rideto, sed tiu malaperis tuj. Li direktis sin al la soldatoj:
"Burĝo Tambour-major, vi tuj marŝu kun la aliaj al aresto!"
Li apenaŭ finis, kiam ĉiuj burĝoj soldatoj militsalutis kaj ekmarŝis el la pordo. Tiam la kolonelo turnis sin al la du aliaj. Li unue alparolis la pastron:
"Kiu estas vi?"
"Mi estas frato Martin el la ordeno de la misiistoj de la Sankta Spirito," estis la modesta respondo.
"Estas ĉiuj ordenoj nuligitaj. Ĉu vi faris la burĝan ĵuron?"
"Ne, mia ĵuro apartenas nur al la sankta eklezio."
"Tion ni ordigos!" Turnante sin al la maristo li daŭrigis: "Surcouf? Mi jam aŭdis tiun nomon! Aha, ĉu vi aŭdis la nomon 'the Runner'?"
"Jes. Tiu estis la nomo de angla aviso (avizoŝipo), kiun mi devis konduki tra klifoj, sed mi diligente kaj intence irigis ĝin sur benkon."
La kolonelo mezuris la junan viron per mallonge ekbrilanta rigardo. "Aha, ĉu tiu vi estas? Vere? Ĉu vi scias, burĝo Surcouf, ke via vivo pendis nur ĉe unu fadeno?"
"Mi scias; sed ĉu mi konduku la malamikon en la havenon? Kiam la Runner surfundiĝis, mi tuj saltis de la ŝipo kaj feliĉe atingis la bordon, kvankam la kugloj siblis ĉirkaŭ mia kapo. La angloj pafas malbone, malbonege, burĝo kolonelo!"
"Ni dum la venontaj tagoj vidos, ĉu vi pravas. Kial vi zorgas pri pastro, kiu ne volas fari la burĝan ĵuron?"
"Ĉar estas mia devo. Mi estas bona katoliko; mi trinkis kun li por la bono de la sankta patro."
"Ah, quelle inconsidèration! Ĉu vi devis fari tion? Ĉu necesis diri tion al mi, burĝo Surcouf? Mi vidis, ke vi vundis kelkajn soldatojn?"
"Jes, per la tablopiedo ĉi tie."
"Bone. La afero estu esplorota kaj punota. Ankaŭ vi du estas arestitaj. Oni kondukos vin al Beausset; sed estos permesite al vi vidi vian amikon Junot. Adieu!"
La malgranda oficiro forte forturnis sin sur la kalkanumo kaj eliris la ĉambron. Unu minuto poste li galope forrajdis kun siaj akompanantoj; li certe troviĝis en skolta rajdo. Samtempe tri militistoj eniris, kiuj ordonis al la du akompani ilin al Beausset.
"Tion ni faros," diris Surcouf formetante la tablopiedon. "Beausset ja ĉiukaze estis mia celo."
"Sed ne la mia" respondis frato Martin. "Mi volis supren al Sisteron."
"Tien vi povos iri ankaŭ morgaŭ, mia pia frato. Ĝis tiam vi estu mia gasto; sed antaŭe ni trinku kune kun la tri bravaj burĝoj ankoraŭ glason. Mi tre ŝatas tiun Roussillon kaj mi ja ankaŭ devas pagi por mia tablopiedo."
La bravan mariston ŝajne tute ne ĝenis la aresto. Ne estis rimarkeble eĉ la plej malgranda malkresko de lia bona humoro kaj kiam ili poste ekiris, li eltenis la torentan pluvon same pacience kiel antaŭe.
Beausset estas ankoraŭ hodiaŭ (la novelo estas el la jaro 1882) malgranda loko kun ne multe pli ol 3000 loĝantoj. Estas lanteksejo ĉi tie kaj bona oliva oleo kaj akceptebla ruĝa vino estas produktataj en la ĉirkaŭo. Kiam la ambaŭ arestitoj alvenis tie, ili estis kondukitaj al domo, en kiu la ĉefkomandanto, generalo Cartaŭ, kantonmentis. Ili estis enŝlositaj en malvasta malluma ĉambro, kies sola fenestro estis firme fermita per kovrilo.
"Do ĉi tie ni ankriĝas," diris Surcouf. "Bedaŭrinde estas nek hamako nek lanuga lito ĉi tie. Ni devas submetiĝi kun la konscio, ke oni nin baldaŭ liberigos el tiu kajuto.
"Almenaŭ mi ne povas esperi tion," suspiris frato Martin.
"Ĉu ne? Kial?"
"Ĉu vi ne scias, burĝo Surcouf, ke nun en Francujo ekzistas neniu pli granda krimo ol rezisti la volon de la konvencio? Mi faris la pastran voton kaj ne povas ĵuri alian. Mi vidas malbonajn tagojn veni al mi, sed mi restos fidela al mia ĵuro."
Tiam Surcouf ekprenis la manojn de la kunulo kaj per voĉo, kiu sonis tute alie ol antaŭe, li emociite diris:
"Tion redonu Dio al vi, frato Martin! Multaj, multaj forĵuris sed pli multaj propravole foriris en ekzilon aŭ kuraĝe restis en la lando por batali kontraŭ la hidro de nekredo kaj perforto. Mi ne estas tiu senzorga viro kiu mi ŝajne estas. Mi vidas venontan tempon, en kiu oni malkonfesos eĉ la plej sanktan, post kiam oni antaŭe insultis la sanktan, tempon, en kiu necesos fortaj spiritoj kaj potencaj brakoj por liberigi la patrujon el la regado de teruro kaj por konservi al nia popolo la pozicion asignitan de dio inter la nacioj. Okazos grandaj bataloj; fluos torentoj da sango; estos giganta luktado de la unu sola homo kontraŭ ĉiuj aliaj. La tritika grajno, kiu kaŝe kuŝas sub la herbaĉo de la revolucio, ĝermos sed malhelaj nuboj ombros ĝin kaj ŝtormoj provos rompi ĝin. Tiam gravos esti veke kaj vive; tiam gravos ĝustatempe trejni kaj hardi sin por la batalo, por ke ĉiu estas ĉe sia posteno, kiam la mezurado de la fortoj komencos. Mi estas filo de mia patrujo kaj ankaŭ mi havas la devon fidele kaj forte subteni ĝin kontraŭ mizero kaj danĝero. Tial mi ofertis mian servon, sed oni rifuzis ĝin, ĉar mi ne apartenas al tiuj, kiuj volas faligi la Sanktan Seĝon kaj denove najli Kriston al la kruco. Pro sincera parolado mi devis fuĝi el Parizo; mi iris al aliaj lokoj kaj estis ree malakceptita. Nun mi estas en Toulon por fari la lastan provon. Mi parolos kun la generaloj Cartaŭ kaj Doppet; mi ankaŭ parolos kun tiu kolonelo Bonaparte; li havas la vizaĝon de viro kiu prosperos; eble mi ĉi tie ĉe la lasta loko realigos tion, kio aliloke estis rifuzita al mi."
La pastro mire tenis sian rigardon sur la parolanto. Tiu juna viro neatendite iĝis tute alia homo; la gaja senzorga junulo subite staris tie kiel viro, kies okuloj profete rigardis en la malproksimon, kies parolado entuziasme fluis el la buŝo kaj kies tasko estis direktita al granda celo.
"Mia filo," diris frato Martin, "mi aŭdas el via buŝo vortojn de viro, kies vojo devas konduki al alteco. Kion ajn la estonteco alportos al vi, atentu ĉiam la eternan veron, ke la homo ne faras bonon krom per Dio, kaj ke li havas juĝiston por ĉiu penso kaj ĉiu ago, kiun li faras. Via piedo ne paŝos sur normala vojo; lasu vin konduki dum ĉiu paŝo de la lumo, kiun neniu konvencio kaj neniu revolucio povas estingi.
Post tiuj vortoj estis longa silentado. La ambaŭ arestitoj povus paroli pri multe, sed la momento estis tro majesta por detrui ĝin per profana vorto.
Post longa tempo la pordo estis malfermita. Oni vokis Surcouf por konduki lin al la ĉefkomandanto. Daŭris longe ĝis li revenis kaj tiam pastro Martin estis forkondukita. Tiu revenis tre rapide. Li estis demandita, ĉu li pretas fari la burĝan ĵuron. Kiam li decide rifuzis tion, oni sciigas lin, ke oni devas trakti lin kiel perfidulon kaj ke li ne ricevos sian liberecon. Surcouf demandis lin, kion li decidis fari.
"Kion mi faru?" li demandis. "Mi estas viro de la vorto, sed ne viro de la glavo. Mi travivos la samon kiel multaj aliaj; mi estos kondukita al Parizo kaj tie mi malaperos."
"Vi ne malaperus en Parizo, sed jam sur la vojo; sed tio ne okazos, tion mi ĵuras!"
"Kiel vi povas helpi min? Vi ja ankaŭ estas arestita!"
"Sed mi ne ĉiam estos. La generalo volis nur certigi sin, ĉu mi estas komisiito de la papo aŭ ne. Tuj kiam li komprenis, ke mi estas honesta maristo, restis nur la batetoj, kiujn ricevis tiuj bonaj burĝoj soldatoj de mi kaj pri tiu juĝu kolonelo Bonaparte, estis dirite al mi. Mi do estos baldaŭ libera."
"Kiu homo povas tutcerte paroli eĉ nur pri la sekva tago. Mi volis iri al Sisteron por foriri de tie tra Gap aŭ Embrun el Francujo; sed nun mi estas eĉ kaptita!"
"Tra Gap kaj Embrun? Oh malheur! Tian fuĝvojon povas preni nur animo, kiu paŝas pli ofte en la ĉielo ol sur la tero! Tra ambaŭ tiuj fortikaĵoj neniu povas fuĝi kaj cetere svarmas sur la tuta vojo de Toulon al la itala limo la trupoj de la konvencio, kiuj estas malfacile trompeblaj. Mi ankaŭ ne komprenas, kial vi vizitas vindomon, se vi volas eskapi de viaj kaptistoj."
"La mastro de tiu domo estas mia parenco; li longtempe kaŝis min kaj ni ĵus volis adiaŭi, kiam la vetero pelis la soldatojn en la ĉambron."
"Tio ne estus tro grava, sed la pastra vestaĵo malkaŝis vin. Ĝenerale ne eblas eskapi surlande; nur sur la maro la serĉata libero estas trovebla."
"Sed kiel trovi sekuran ŝipon sen amikoj, sen rimedoj kaj sen scioj pri la cirkonstancoj?"
"Per mi, per Robert Surcouf. Ĉu komprenite?"
Li ne povis plu paroli, ĉar la pordo ree estis malfermita kaj eniris grenadisto kiun Surcouf rekonis kiel sian amikon Junot. Tiu estis ankoraŭ ordinara soldato, sed estas konate, ke li nur tri tagoj poste fariĝis Sergent. Dum la bombardado de Toulon de la 15a ĝis la 17a de decembro Napoleon diktis ordonon al li; tiam kanonkuglo trafis la grundon apud ilin kaj ŝprucigis teron sur la folion. "Belege," vokis Junot, "tiel ni ne bezonas skribsablon (sablo por sekigi la malsekan inkon)!" Tiu diraĵo atentigis Bonaparte-on pri li kaj ekde tiam li ne plu perdis lin el la okuloj, tiel ke Junot jam 1804 fariĝis divizia generalo kaj komandanto de Parizo.
Tiu grenadisto, kiu nun certe ne supozis, ke li iam portos dukan kronon, tre ĝojis revidi sian amikon Surcouf. Li eksciis, ke Surcouf aspiris oficon en la mararmeo kaj ke li nun ricevis rifuzon ankaŭ de generalo Cartaŭ. Junot ne povis helpi sian amikon krom faciligi lian areston; li zorgis pri manĝaĵo, trinkaĵo kaj lumo kaj tiam devis lasi la ambaŭ al ilia sorto.
Nur posttagmeze de la sekva tago venis ordonportisto, kiu havis la ordonon konduki la mariston al Bonaparte. Tiu troviĝis ne en Beausset, sed ekster la loko en reduto, de kiu la fortikaĵoj de Toulon estis bombarditaj.
Tiu urbo estis sin submetinta al la unuiĝintaj flotoj de la angloj kaj hispanoj sub la komando de admiralo Hood kaj la konvencio klopodegis rekonkeri tiun gravegan lokon. Bedaŭrinde la generaloj Cartaŭ kaj Doppet montriĝis nekapablaj; la unua antaŭe estis pentristo kaj la alia kuracisto; ilia hejmo estis ateliero kaj lazareto, sed ne antaŭ gigantaj fortikaĵoj de tiel grandioza batalkampo, kaj tial la juna Napoleon Bonaparte estis sendita por subteni la ambaŭ generalojn.
La malgranda korsikano ĵus staras apud la ambaŭ ĉefgeneraloj, kiam Surcouf estis kondukita al li. Li ne atentis la arestiton kaj ŝajne estis profundiĝanta en la konversacion kun siaj ambaŭ ĉefoj.
"Kaj mi tamen ne povas ŝanĝi mian konvinkon," li diris. "Se ni tiel daŭrigos, ni post unu Lustrum (romia ceremonio kiu ripetiĝis ĉiuj kvin jaroj) ankoraŭ staros sensukcese antaŭ Toulon. Kio estas niaj kanonoj kompare al la fajrofaŭkoj de la fortikaĵoj kaj de la floto! Ni devas kiel eble plej rapide alportigi pliajn sieĝokanonojn el Marseille kaj el la aliaj batalkampoj. Ni ne devas bombardi nur la fortikaĵojn de la urbo, sed ni devas antaŭ ĉio ĵeti ardantajn kuglegojn al la malamikaj ŝipoj. Kiam la floto estos detruita kaj forpelita, tiam la urbo ne plu povos teni sin. Donu plenpovon al mi kaj mi promesas, ke post dekkvar tagoj Toulon estos en niaj manoj.
"Ne tro sangvina!" respondis Cartaŭ arogante. "Eĉ se la floto devas cedi, kie estas niaj rimedoj por konkeri tiajn fortikaĵojn kiel Fort Malbosquet, Balagnier kaj Eguilette?"
"Unue oni alportu kanonojn kaj municion, plifortigu la sieĝan armeon ĝis kvardek mil viroj kaj donu al ili la necesan ekipaĵon. Mi ankoraŭ ne povis studi la terenon, sed devas esti trovebla loko, kiu superregas la malamikajn fortikaĵojn kaj de tie ni povos venki la konraŭulon."
Surcouf aŭdis tiujn vortojn; li per du rapidaj paŝoj iris al la tri oficiroj kaj diris: "Pardon, burĝoj! Tiu loko jam estas trovita."
Cartaŭ faris severan rifuzan geston; ankaŭ Doppet fiere forturniĝis. Sed Napoleon rigardis la parolanton dum unu ekbrilo de siaj okuloj kaj diris:
"Vi estas tre kuraĝa, burĝo Surcouf! Kiam oficiroj parolas, ĉiu alia silentu, precipe se li estas kaptito. Kiun lokon vi konsideras?"
"Burĝo kolonelo, vidu tie la lokon inter la ambaŭ havenoj de la urbo. Se vi ĝin ekokupas, vi povas bombardi ĉiun ŝipon de la malamika floto. La urbo devas kapitulaci post du aŭ tri tagoj, se vi de tie ruinigos la fortikaĵojn per dudek kvar funta kanonoj kaj bombokanonoj. La okulo montros al vi, ke de tiu loko Fort Malbosquet estas facilege bombardebla."
Bonaparte almetis la lornon kaj esplore rigardis la koncernan regionon. Kiam li demetis ĝin, neniu trajto de lia firma vizaĝo moviĝis. Li longe rigardis la horizonton; sed tiam li subite turniĝis al la ambaŭ generaloj.
"Tiu viro pravas, tute pravas. Mi oficiale petas la burĝojn generalojn rapide konsideri lian proponon, kiun mi konvikite subtenas."
"La propono de arestito!" vokis Cartaŭ. "Vi devus honti!"
Ankaŭ pro tiu ofenda respondo neniu okulharo en la vizaĝo de Napoleon flagris, sed lia voĉo estis akra kaj energia, kiam li replikis:
"Mi certe hontas, messieurs, sed ne pro la propono, kiun ni ricevis, sed pro tio, ke ni ĝis nun ne trovis tion, kion tiu burĝo rimarkis ĉe la unua ekvido. Mi kutimas akcepti ĉiun taŭgan proponon, ne gravas de kiu ajn ĝi estas, kaj mi petas okupi kaj fortikigi la koncernan punkton kiel eble plej rapide. Se la angloj antaŭus nin, tiam postulus multajn viktimojn por kompensi la preterlason."
"Kolonelo!" ekkoleris Cartaŭ. Li volis diri pli multe, sed Doppet ekprenis lian brakon kaj tiris lin for.
Bonaparte kun malgaja vizaĝo postrigardis ilin. "Oni tamen devos fari, kion mi volas," li murmuris, kaj direktite al Surcouf li daŭrigis: "Via plano estas bona, burĝo; mi dankas vin! De kie vi havas tiun sagacon, matroso?"
"Matroso?" ridis la demandito. "Mi estis studento de la marakademio kaj de la Bureau des Longitudes (franca instituto por astronomio). La maristo same havas sian strategion kaj taktikon, kiel la oficiro de la firma tero. Burĝo kolonelo, mi ĝojas ke mi povas paroli kun vi. Mi estas via arestito; vi eble punos min ĉar mi batis kelkajn senutilajn ulojn sur la kapon; mi akceptos tiun punon; sed kiam la puno estos finita, mi revenos al vi kaj tiam mi direktos peton al vi."
"Faru ĝin nun!"
"Ne hodiaŭ. Unue mia punado estu finita."
Bonaparte iomete sulkigis la frunton. "Vi parolas tre decide! En via aĝo oni normale estas modesta, ĉar la vivo ja ĵus nun komencas."
"Burĝo," ridetis la kritikito, "vi do komencas ĝin kiel kolonelo, ni ja preskaŭ samaĝas."
Napoleon ne atentis tiun obĵeton kaj daŭrigis: "Vi vere puninde agis, ĉar vi atakis soldatojn de la konvencio; sed pro la konsilo, kiun vi donis al ni, ĉio estu pardonite al vi. Ĉu vi nun eble havas iom da tempo por fari vian peton, burĝo Surcouf?"
"Mi dankas vin, burĝo kolonelo! Mia peto estas tre mallonga; ĝi estas: Donu ŝipon al mi!"
La malgranda korsikano surprizite rigardis la mariston. "Kial vi volas ŝipon kaj de kie mi prenu ĝin?"
"Bonvole unue legu ĉi tiujn dokumentojn!"
Li eltiris sian paperujon, elprenis kelkajn grande sigelitajn atestojn kaj donis ilin al Napoleon. Tiu legis unu post la alia kaj poste redonis ilin kun meditema mieno.
"Bonege!" li kapjesis. "Burĝo Surcouf, estas malmultaj viroj en via aĝo, kiuj atingis tiajn atestojn. Vi estas saĝa kaj kuraĝa; estus por la bono de la konvencio direkti sian atenton al vi."
"Pah, la konvencio tute ne volas min!"
"Ĉu vi estis en Parizo?"
"Mi estis tie; mi estis en Le Havre; mi estis en Brest, en Nantes, en La Rochelle, en Bordeaŭ, Marseille kaj Lyon; mi estis en ĉiu mararmea administracio ĝis supren al la ministro kaj mi ĉiam aŭdis la samon, ke mi estas nekapabla."
"Do viaj atestoj estas mensogo."
"Ili estas veraj; sed la viroj, kiujn mi vizitis, veladas en nebulo, sen malfermi la okulojn. Mi faris ĉion por vidigi ilin; mi klarigis mian opinion; mi deprenis la vualon de la estonteco - ili volis resti blindaj."
Nun Bonaparte ridetis, sed kiel giganto kiu aŭdis nanon paroli pri siaj heroaĵoj.
"Kiun opinion vi klarigis al ili?" li demandis.
"Estas la opinio de simpla viro, kiu ne lasas sin trompi per fantomo. La respublika formo de nia registaro kontrastas al la formoj de la ĉirkaŭaj landoj; niaj interesoj malamike estas kontraŭ la iliaj kaj ne eblas fari kompromison per paca maniero. Plue estas interne en la respubliko mil ankoraŭ senbridaj fortoj kaj povoj, kiuj havas gigantan ekspansian forton; unu sola de la fortoj kapablas tuj frakasi la ankoraŭ nefinitan strukturon. La religio estas la koro de la nacio; la respubliko volas elŝiri tiun koron; ĝi iĝos memmortiganto; ĝi mortos; sed la morto ne estos mola sed terura. Mi do pruvis, ke Francujo staras antaŭ grandaj bataloj, antaŭ eksteraj bataloj kaj antaŭ internaj bataloj. Por tio estas bezonata surmara kaj surtera potenco, kiu havas ne nur bonan defendan staton, sed povas ankaŭ ataki, se necesas. Ni havas bravan armeon kaj bonajn generalojn, sed kion ni ne havas, tio estas sufiĉa floto. Sufiĉe multajn maristojn Francujo havas, sed mankas militŝipoj kaj maraj oficiroj kiuj havas la kapablon detrui la militajn tradiciojn de niaj malamikoj ..."
"Kaj ĉu vi estas tia oficiro?" interrompis Napoleon.
"Jes," respondis la demandito kun sincera mieno. "Oni donu ŝipon al mi kaj mi pruvos!"
"Vi parolas tre fiere, burĝo Surcouf, kaj endanĝeriĝas, ke oni opinias vian memkonscion fanfaronado. Kiu kapablas stiri boaton ankoraŭ ne estas denaska geniulo marista!"
Estis io kiel malestimo en la tono de lia vortoj; Surcouf sentis tion kaj lia voĉo sonis pli akre ol antaŭe, kiam li replikis:
"Burĝo kolonelo, vi tiamaniere parolas al mi, ĉar vi vidas, ke mi ne estas sufiĉe aĝa por esti membro de la konsilio de la maljunuloj. Tiu estas malbona viro, kiu opinias sin pli bona ol li estas, sed ankoraŭ multe pli malbona viro estas tiu, kiu ne scias, kion li kapablas fari. Se pentristo aŭ kuracisto povas fariĝi generalo, tiam ankaŭ ne estas neverŝajne, ke maristo povas komandi ŝipon. Ni vivas en tempo, kiu frakasas malnovan por krei novan. La bataloj, kiujn ni alfrontas, postulas junecajn fortojn. Kial mi estu rifuzita?"
"Ĉar vi unue devas meriti tion, kion vi avidas. Kion vi faris por la ŝtato? Vi eble estas bona maristo; vi eble pruvis tion en via privata vivo; sed al la mararmea administracio vi estas nekonata kaj vi ne povas atendi, ke ili donas ŝipon al vi sen antaŭe konatiĝi kun vi."
"Sed ili ne volas konatiĝi kun mi; ili ne volas oficiron, kiu kredas, ke sia ŝipo estas same kondukita de la mano de dio kiel de la ventoj."
"Do vi ŝanĝu vian kredon!"
Surcouf faris paŝon malantaŭen kaj vokis:
"Burĝo Bonaparte, vi ŝercas! Mi estas katoliko kaj mi restas katoliko. Mi estas franco kaj mi restas franco, kvankam mi ricevis ofertojn de Anglujo, kiuj promesas plenumi miajn plej ardajn dezirojn. Mi ĉiam batalos nur por mia patrujo, sed neniam kontraŭ ĝi kaj se oni ne donas ŝipon al mi, mi prenos ŝipon!"
Napoleon faris rifuzan geston. "Tion vi nur revas!" li akre diris.
"Robert Surcouf neniam revas, burĝo kolonelo! Vi estas la lasta, sur kiun mi metas mian esperon. Donu al mi almenaŭ malgrandan veturilon, el kiu mi povas fari brulatencan ŝipon, kaj vi vidos, ke mi eksplodigos la malamikan admiralŝipon!"
"Ĉi tie, en la haveno de Toulon? Ah, nun vi vere konvinkis min, ke vi revas! Burĝo Surcouf, iru; viaj servoj ne estas bezonata!"
"Ĉu tio estas via lasta parolo?"
"Mia lasta!"
"Do mi provis ĉion fareblan kaj povas agi nun laŭplaĉe. Venos tempo, en kiu la gloro de Francujo sur la maro disrompiĝos, en kiu oni vane serĉos viron, kiu povus venkinte hisi nian flagon; sed tiu viro mankos. Tiam, ja tiam oni rememoros la burĝon Surcouf; oni vokos lin, sed li ne akceptos la vokon."
"Ah, via revo fariĝas febro! Vi neniam estos vokata, ĉar vi neniam estos utila. Eĉ se mi estus tiu, kiu devus decidi ĉi tie, tiam mi estus la lasta, kiu dirus vian nomon. Francujo bezonas virojn kaj konsideremajn kapojn, sed ne knabojn kaj fantaziulojn. Hodiaŭ vi parolis, sed jam morgaŭ vi estos forgesita!"
Tiam Surcouf tre proksime aliris al la oficiro kaj metis sian manon peze sur la ŝultron.
"Burĝo Bonaparte, mi ne volas redoni la samon al vi; mi sincere diras al vi, ke mi opinias vin viro, kiu trovos sian vojon; sed sur tiu vojo vi iam renkontos Robert Surcouf kaj tiam vi bedaŭros, ke vi lin tiel rapide forgesis. Ni estas disigitaj por ĉiam; sed antaŭe diru al mi: Kion vi decidos pri patro Martin, mia kunulo?"
"Vi ne rajtas demandi tion; li kontraŭstaris al la dekreto de la konvencio kaj suferos sian punon."
"Li pli obeis dion ol la homojn kaj tial dio savos lin. Vi nur provu detronigi la Eternulon; estos malfacile por vi leki kontraŭ la dorno!"