La Kaperkapitano/En Parizo

El Vikilibroj

En Parizo[redakti]

La Franca Revolucio estis fininta sian ciklon. La Consulat (La tempo de 1799-1804, dum kiu Napoleon kiel unua konsulo regis la landon) fariĝis imperio, kaj la grandiĝinta malgranda korsikano nun ĉirkaŭigis sin per pompa kortego de altegaj oficiroj kaj altranguloj. La tuta Eŭropo aŭskultis lian voĉon, nur la fiera Anglujo malestime rifuzis permesi al li notlinion en la partituro de la politika koncerto. Same rapide kiel lia stelo estis leviĝinta, ĝi ankaŭ estis malleviĝonta kaj malaperonta, subite, el la nenio al la nenio - meteoro, kiu neniam revenos.

La havenoj de Francujo jam ekde jaroj estis tiel bone blokata de Anglujo, ke preskaŭ neniu franca ŝipo sukcesis atingi la maron. Tiu blokado kompreneble tute malebligis la francan komercadon. Cetere, Francio perdis preskaŭ ĉiujn siajn koloniojn al Anglujo, kio estis nekompensebla perdo. Francujo estus povinta eviti la batojn, sed Napoleon ne estis maristo kaj jam havis la imponan planon, kiu poste tiel tragike malsukcesis, ataki Anglujon en Hindujo trans la konkeritan Rusujon. Tiu plano necesigis fortan koalicion de popoloj en la koro de eŭropo, al kiu li donis sian tutan atenton, anstataŭ serĉi malpli longan, malpli multekostan kaj malpli necertan vojon.

Liaj klopodoj atingi la bordon de Anglujo ĉiam fiaskis. Mankis taŭga floto kaj viroj, kies nomojn oni povus meti apud la nomoj de la tiamaj anglaj admiraloj. La konstruado de novaj ŝipoj postulis grandegajn sumojn da mono, sed tuj kiam ili atingis la maron, la angloj forprenis ilin. Sed tamen Napoleon havis la ŝancon havigi al si inventaĵon, per kiu li povus timigi Anglujon. Robert Fulton, la fama usona mekanikisto, venis al Parizo por pruvi, ke estas eble movigi ŝipon per la forto de la vaporo. Li mem, kune kun la usona reprezentanto en Parizo, kanceliero Livingston, faris kelkajn provojn, kiujn oni ne atentis. Tial li iris al Anglujo, kie li ankaŭ ne trovis agnoskon. Li tamen ne rezignis sian projekton kaj revenis du jarojn poste al Parizo.

Li ekfunkciigis sian unuan eksperimentan vaporŝipon sur la Sejno, sed neniu subtenis lin. Li rekte turnis sin al la unua konsulo kaj oni permesis aŭdiencon al li. En ĉambro de la Palais des Tuileries (palaco de la francaj regantoj) ili staris vidalvide, la heroo de la vaporo kaj la heroo de batalegoj.

"Oni komprenu," diris Fulton post sufiĉe longa debato pri sia inventaĵo, "ke la forto de la vaporo alportos grandegan utilon al la ŝipoj. La distancoj malaperos, la malfacilaĵoj fariĝos pli simplaj, la danĝeroj kaj akcidentoj iĝos malpli oftaj. La manovraj kapabloj de ŝipo fariĝos dekoble pli bona, se la ŝipo ne plu dependas de vento kaj velaro. Tiu lando, kiu konstruas la unuajn militajn vaporŝipojn, superos ĉiujn aliajn mararmeojn."

La unua konsulo silente aŭskultis, sarkasme ridetante. Nun li prenis la brakon de Fulton kaj tiris lin al la fenestro. Montrante al la amaso de pasantoj, li per tre ironia tono demandis:

"Ĉu vi vidas la novan inventaĵon, kiun la homoj havas inter la lipoj?"

"Mi vidas ĝin," respondis Fulton. "Estas la cigaro, kiun oni nun komencas fumi ankaŭ en Francujo."

"Bone! Ĉiuj tiuj fumantoj estas vapormaŝinoj. Ili estigas vaporon, neniu pli!"

"Mi riskas rimarki, ke oni ne konfuzu fumon kaj vaporon. Ne estas vaporo, kiu estiĝas dum la fumado de cigaro."

La brovoj de la konsulo malbonhumore kuntiriĝis pro tiu obĵeto; li ne kutimis esti korektita de iu simpla mekanikisto; tial lia voĉo sonis pli bruske ol ĝis nun:

"Vaporo aŭ fumo, tio ne gravas! Kiel la fumo de cigaro povus havi la forton movigi ŝipon? C'est drôle, tio estas ridinda!"

Fulton ne ankoraŭfoje kuraĝis korekti tion, sed li respondis per la plej respekta kaj ĝentila maniero:

"Mi tamen ripetas kaj insiste asertas, ke tiu reganto, kiu posedas la unuajn vaporŝipojn, post nelonge fariĝos la mastro de la maroj. Komparite kun tiu rezulto la kostoj de kelkaj eksperimentoj estas sen signifo. Mi memorigas vin pri la malamo de Anglujo kontraŭ Francujo. Se la reganto de Francujo havus floton de vaporŝipoj, tiam li povus dikti la leĝojn al la angloj en Londono."

Napoleon paŝis malantaŭen de la fenestro, kie ambaŭ estis starintaj kaj diris per sia plej malvarma tono:

"Mon ami, ne estas mia kutimo konfidi miajn ŝancojn al la vaporo. Mi opinias min tute informita pri via objekto kaj devas malakcepti ĝin."

Fiera, adiaŭa gesto klarigis al Fulton, ke la aŭdienco finiĝis.

Fulton foriris. Granda espero de li estis detruita. Sed la unua konsulo ne antaŭvidis, ke li iam poste kiel ekzilita imperiestro bedaŭre rememorus tiun momenton.

Sed ankaŭ post iom pli ol unu jaro oni memorigis Napoleon pri tio. Li intertempe fariĝis imperiestro kaj planis albordiĝi en Anglujo. Tiucele li kunvenigis grandan armeon proksime al Bulonjo-ĉe-Maro kaj krome ĉe Utrecht. Pro tio la angloj tiel plifortigis la blokadon de la francaj havenoj, ke neniu franca ŝipo povis eskapi. Krome krozis en la marpartoj ĉirkaŭ Francujo anglaj flotoj, kiuj haltigis kaj traserĉis ĉiujn trafitajn ŝipojn; se ĝi estis franca aŭ se ĝi havis varojn por Francujo, tiam ĝi estis forprenita.

Tiu mizero ege maltrankviligis la ministron pri mararmeaj aferoj. Li preskaŭ ĉiutage havis konferencojn kun la imperiestro, kiuj finiĝis kun ambaŭflanka ekscitiĝo. Dum unu el tiuj turbulentaj debatoj, kiam ili denove parolis pri la severa blokado de ĉiuj havenoj, diris la ministro:

"Estas en tiu mizero des pli granda plezuro ricevi la sciigon, ke tamen ankoraŭ ekzistas viroj, kiuj egalas laŭ kuraĝo kaj lerteco la plej spertajn anglajn maristojn."

La imperiestro rigardis supren. "Kio okazis?" li demandis. "Ĉu Hugues faris ion?"

Admiralo Hugues estis unu el la malmultaj francaj maristoj, kiu de tempo al tempo sukcese operaciis.

"Ne," la ministro respondis. "estas io alia, preskaŭ malgranda marista romano."

"Parolu, kvankam normale romanoj ne interesas min!"

"Fregato el la angla eskadro de la komodoro Dancy albordiĝis ĉe Belle-Île, transe de Le Palais, por timigi la vilaĝetojn de la insulo. Dum la ŝipanaro estis sur la insulo alveladis malgranda brigo, kiu, montrante la anglan flagon, alflankiĝis al la fregato kaj prenis ĝin. Poste ĝi montris la francan flagon kaj forveladis. En la sekvanta mateno la sama fregato, sekvata de la brigo kun malsuprentirita flago kvazaŭ ĝi estus kaperita, bonhumore preterveladis la anglan blokadoeskadron antaŭ Brest. Ĝi tute fiere lasis flirti la anglajn kolorojn ĉe la pintoj de la mastoj kaj ĉar ĉiu konis la kapitanon de la fregato oni pensis, ke ĝi estus sendita de komodoro Dancy pro iu mesaĝo al la komandanto de la eskadro kaj ke ĝi estus kaperinta la francan ŝipon dumvoje. Ĝi salutis kaj ĉiuj ŝipoj de la eskadro respondis. Ĝi renkonte veladis al la komandantoŝipo kaj ŝajnigis halti; sed tiam subite la angla flago malleviĝas kaj la franca flugas supren, samtempe ankaŭ sur la brigo. Ambaŭ ŝipoj pafis ĉiujn kuglojn de laŭlonga flanko en la gigantan korpon de la komandanta ŝipo, linia batalŝipo kiu havas cent dudek kanonojn, kaj rapidege ekuzis ĉiujn velojn por atingi la protekton de la baterioj de Le Goulet (La mallarĝa enveturejo de la rodo de Brest). La angloj kompreneble tujtuje persekutis la du ŝipojn, sed la kugloj de la baterioj devigis ilin retiriĝi."

La okuloj de la imperiestro lumis. "Tio estas apenaŭ kredebla heroaĵo!" li vokis.

"Sire, mi diris la veron!"

"Mi ja mem estis atestanto de simila heroaĵo. Junega maristo prenis anglan ŝipon kaj tute malkaŝe velis tra la floto de admiralo Hood. Tiu viro nomiĝis Robert Surcouf kaj li estas la sama, pri kies faroj ĉiu novaĵo el Hindujo raportas. Via heroo cetere devas bonege scii la marbordon de Bretonujo kaj la havenon de Brest."

"Vi pravas, li estas naskita en la Bretonujo."

"Ankaŭ Robert Surcouf estas bretono. Kiel nomiĝas tiu viro? Estas grave memorteni la nomon, ĉar ties posedanto povus esti utila."

"Via moŝto jam dufoje menciis ĝin."

"Aha! Ĉu estas Surcouf? Ĉu vere Surcouf?"

"Li mem, Sire."

"Tiam mi kredas la forprenon de la fregato. Tio estas majstraĵo, kiun neniu alia povas fari. Oni provu teni tiun viron, oni donu al li unue linian batalŝipon kaj poste eskadron; tio estas mia volo!"

"Mi dankas vian moŝton en la nomo de li. Li ne nur havigis al ni la konkeritan fregaton, sed ankaŭ raportojn, leterojn kaj monon de la Isle de France kaj de la Isle de Bourbon. La guberniestro de Isle de France raportis al mi, ke li ricevis dum la pasintaj tri monatoj dekunu ŝipojn de Surcouf, kiujn tiu kuraĝa patrioto forprenis de la angloj. Francujo dankas al Surcouf ne nur pro la eksterordinara malutilo al la malamiko, sed ankaŭ pro la grandaj sumoj da mono el la vendo de la kaperitaj ŝipoj kaj ties kargoj. Mi permesas al mi la rimarkon, ke laŭ mia konvinko tiu juna bretono povus esti terura por la angloj, se oni donus la ĝustan postenon al li. Kaj krome li estas tiel modesta kaj senpretenda homo, kiel mi ĝis nun ne trovis ĉe viroj kun tiaj meritoj."

"Aĥ, ĉu vi konas lin?" la imperiestro tuj demandis.

"Pardonon, Sire! Mi forgesis diri, ke li hieraŭ petis aŭdiencon al mi, kion mi hodiaŭ konsentis al li."

"Ĉu do li estas en Parizo?"

"Li estas ĉi tie, ĉar li ekprocesas kontraŭ la guberniestro de Isle de France, kiu rifuzas doni al li la monon por kelkaj konkeritaj ŝipoj."

"Pri kiom da mono temas?"

"Ĉirkaŭ unu kaj duona milionoj da frankoj. Li jam gajnis similan proceson kontraŭ la guberniestro. Tiutempe temis pri sepcent mil frankoj."

"Tia kaperkapitano ja enspezas altegajn sumojn!"

"Nur tia entreprenema kaj sagaca kapitano. Sed via moŝto degnu pensi pri la sumoj, kiuj necesas pro teni ŝipon ĉiam martaŭga. Cetere oni bone scias, ke Surcouf ne bezonas la monon por si mem; li estas la patro, la amiko, la trezoristo de niaj hindaj kolonioj, kiuj bedaŭrinde tiom ofte dependas nur de lia protekto kaj de lia donacemo."

"Ĉu li gajnos la proceson?"

"Mi tute ne dubas pri tio!"

"Do mi mem povas ordigi la aferon sen damaĝi la justecon per décision arbitraire (arbitra decido). Ĉu eblas renkonti tiun Surcouf, kvazaŭ tio estus hazardo?"

"Mi devas paroli kun li. Ĉu via moŝto volas ordoni, kiam tio okazu?"

"Morgaŭ je la dekunua. Vi zorgu pri tio, ke li venos ĝustatempe. Kiom estas lia porcio por la fregato?"

"Oni jam estas taksanta la ŝipon."

"Oni lasu tion; mi mem kompensos lin!"


En la antaŭurbo Poissonière troviĝis gastejo. Ĝi ne estis nobla hotelo, sed agrabla restadejo, kaj ties mastro kutimis havi nur decajn gastojn, kion ĉiuj vizitantoj sciis. Estis la bona Oncle Carditon, kiu al ĉiu volanta aŭdi tion, tre detale rakontis, ke li antaŭe posedis tavernon en Toulon, sed tiam, pro la helpo de la fama kapitano Surcouf, plibonigis sian situacion tiel, ke li povis translokiĝi al Parizo kaj aĉeti ĉi tiun ĉarman gastejon.

Ekde hieraŭ vespere Oncle Carditon estis tre bonhumora kaj samtempe nekutime aktiva: Surcouf loĝis ĉi tie kaj ne nur li, sed ankaŭ lia leŭtenanto Bert Ervillard, la boatisto Holmers kaj kelkaj aliaj viroj de la Falko. Tiujn karajn vizitantojn li kompreneble devis servi kiel eble plej bone kaj zorgeme, kaj tial ne estis mirinde, ke ne restis multa tempo por la aliaj gastoj.

La bona Oncle Carditon estis eksterordinare fiera pri Surcouf. Malgraŭ sia laboremo li tamen trovis la tempon por rakonti al siaj regulaj gastoj, ke kapitano Surcouf hieraŭ tuj post sia alveno iris al la ministro kaj ke hodiaŭ antaŭ nelonge tre galonita servanto de la ministro alportis leteron por Surcouf. Li neniam antaŭe havis gaston, kiu frekventas ministron de la imperiestro kaj eĉ multaj noblaj hoteloj neniam havis gastojn parolantajn kun ministro, sen eĉ ankaŭ viziti lin aŭ ricevi leteron de li.

Kiam la kapitano revenis de promeno, tiam Oncle Carditon mem alportis tiun leteron kuŝantan sur vitra telero, ĉar la bona Oncle pensis, ke la leteron de ministro oni traktu alimaniere ol papero el ordinaraj manoj. Surcouf malfermis la leteron kaj trovis la instrukcion, renkonti la ministron pri mararmeaj aferoj precize je duonon post la deka en la venonta antaŭtagmezo. Kiam la kapitano de la Falko en la sekvanta mateno eniris en la hotelĉambron de la ministro, tiam oni tuj kondukis lin al ties laborĉambro. Li sciis, ke tio montru al li, ke oni opinias lin distinginda, sed li akceptis tion indiferente, kvazaŭ li atendis ĝin. La altranga oficisto bonvenigis lin kiel eble plej ĝentile.

"Mi ne venigis vin," li komencis, "por intertrakti pri viaj aferoj, sed por informi min pri kelkaj naŭtikaj aferoj en tiuj regionoj, kie vi prefere ŝipas. Ekzistas nun tiom malmultaj homoj, kiuj povus informi min, tial mi nepre volas profiti de via ĉeesto."

Li nun aperigis plurajn marmapojn, pri kiuj ili iom post iom pli vigle diskutadis. Surcouf povis montri siajn abundajn spertojn per sia modesta, kvieta maniero, kaj la ministro tute ne kaŝis, ke la maristo pli kaj pli plaĉis al li.

Jen subite la pordo malfermiĝis kaj la servisto anoncis la imperiestron, kiu samtempe eniris.

"Ekscelenco," li diris, "mi venis mem por diskuti pri tre grava afero ... ah!" li interrompis sin mem, "ĉu vi estas okupita?"

"Mi ĵus finis kaj krome mi ĉiam estas je la dispono de via moŝto," tekstis la respondo.

La imperiestro trabore rigardis Surcouf por vidi, kiun impreson faris al li la subita apero de la stiranto de Francujo. Se li estus atendinta meti la kapitanon en embarason, tiam li nun estus elreviĝanta, ĉar tiu tute ne reagis, la koloro de liaj sunbrunigitaj vangoj restis sama; li nur flankenpaŝis kun malalta, respektoplena riverenco kaj rigardis la ministron, ĉar li atendis adiaŭon de li.

"Kapitano Surcouf, via moŝto," konigis la ministro.

"Ĉu kapitano?" malvarme demandis Napoleon. Kaj tiam li aldonis akrevoĉe, kvazaŭ li volus fari riproĉon: "Kiu nomumis vin kapitano?"

Tiu tono kaj tiu demando, kiuj konsternus ĉiun alian, tute ne embarasis Surcouf. Li kviete respondis, sed kun pli elokventa rigardo ol la humileco estus postulanta:

"Ne Francujo, Sire, sed la maraj moroj. Francujo ne donis ŝipon al mi, do mi prenis iun kaj ekde tiu momento mi estas nomita kapitano. Tiuj, kiuj honorigas min per tiu vorto, eble ne scias alian konvenan; kaj la tempo jam pasis, kiam sufiĉis nomi ĉiun nur burĝo."

Li do respondis la atakon de la imperiestro per du samtempaj batoj. Ke tiuj trafis, tion montris aperanta sulketo super la nazo de Napoleon.

"Ĉu vi sopiras ke tiu tempo revenos?" demandis tiu kun tia koncizeco, kian li kutimas apliki, kiam li intencas ĝisfunde ekkoni alian homon.

La demando estis insida, sed Surcouf respondis kviete: "Mi plej multe sopiras la feliĉon de mia patrujo; en tiu tempo Francujo ne estis feliĉa; tio ŝanĝiĝu nun!"

"Kion signifas por vi la feliĉo de popolo, precipe la feliĉo de la franca nacio?" Napoleon demandis kun aroganta rideto.

"Nenion alian ol kion signifas por mi la feliĉo de la homaro: interna kaj ekstera bonfarto."

"Kaj kio necesas por atingi tion?"

"Paca regado kaj malfermitaj vojoj por ĉiuj honestaj produktoj de la menso kaj de la manoj."

"Kion fari, se tiu paca regado ne estas ebla?"

"Tiam oni devigu tion per dignaj rimedoj, kiujn oni apliku saĝe kaj forte. Neniu paco sen antaŭa batalo."

"Ĉu vi opinias kaperadon unu el tiuj dignaj rimedoj?" la imperiestro demandis ridetante.

"Ne," estis la sincera demando. "Venos la tempo, kiam oni kondamnos tiun bedaŭrindan aranĝon, kaj ĉiuj maristaj nacioj interkonsentos ĉesigi tion. Mi mem ja estas kaperkapitano, sed tamen mia konscienco ne riproĉas min, ĉar mi ĉiam penis eviti ĉiun severecon kaj aranĝi ĉion en tia maniero, ke estiĝas bono por la bravaj homoj. Mi povas senti min senkulpa, ĉar mi estas la vermo, kiu tordiĝas sub la piedo de la malamiko, la vermo, kiu ne havas la dentaron de leono aŭ la piedegojn de urso."

"Sed tamen tre respektinda vermo," Napoleon ne povis preterlasi rimarkigi. "Oni de tempo al tempo aŭdis pri vi. Kial vi ne aliĝas al la mararmeo?"

"Ĉar la mararmeo ne volis min."

"Eble ili ŝanĝis sian opinion. Informiĝu pri tio!"

"Kiu montris al mi sian pordon (rifuzis akcepti min), tiu ne atendu, ke estas mi, kiu petas eniron de li. Oni tamen lasis min rimarki, ke oni estas kontenta pri miaj etaj sukcesoj; mi ankaŭ ricevis ofertojn de aliaj landoj, sed mi ne havas kialon ŝanĝi mian opinion. Mi batalis por mia patrujo, kvankam ĝi forpuŝis min; mi ĉiam restos fidela al ĝi, eĉ se ĝi ne pli ofertos al mi ol ĝis nun."

"La ŝajna maldankemo de la patrujo jam instigis multajn homojn al altvalora agado; ankaŭ vi ne plendos. Oni diras, ke vi ekprocesas. Ĉu tio estas ĝusta?"

"Oni retenas mian juste akiritan propraĵon, kiun mi bezonas por helpi tiujn, kiuj ne povas esperi helpon de aliaj."

"Mi estas konvinkita, ke vi trovos justecon. Mi vidas mapojn ĉi tie. Ĉu la ministro okupis vin pro viaj spertoj?"

"Mi ĝojas, ke mi povis respondi kelkajn malgrandajn demandojn."

"Kiuj tamen estas tre gravaj por mi," aldonis la ministro. "Kapitano Surcouf estas la viro, kiun oni devas demandi, se temas pri hindaj aferoj."

"Ankaŭ min tre interas tiuj aferoj," diris la imperiestro. "Mi ankoraŭfoje volas renkonti vin, mi sciigos al vi la horon."

Li per la mano signalis, ke la aŭdienco estas finita.


Kelkajn tagojn poste Oncle Carditon ne malmulte miris, kiam veturilo haltis antaŭ lia pordo, el kiu grimpis adjutanto de la imperiestro. Tiu demandis pri kapitano Surcouf, kaj kiam li aŭdis, ke tiu ne ĉeestas, li ordonis al la gastejestro informi Surcouf, ke Lia Moŝto degnas renkonti lin morgaŭ je la tagmezo. La veturilo malaperis, sed Oncle Carditon ankoraŭ longe restis staranta tie kun malfermita buŝo. Kia honoro por lia gastejo! Tion li tuj devas raporti al siaj regulaj gastoj, kvankam li verdire ne havas la tempon por tio.

En la posta tago Surcouf staris kelkajn minutojn antaŭ la indikita tempo en la Tuileries kaj estis kondukita ekzakte je la dekdua horo al la imperiestro. Tiu akceptis lin en la sama ĉambro, kie Robert Fulton havis sian malfeliĉan aŭdiencon. La imperiestro ĵetis penetran rigardon sur la imponan staturon de la filo de la Bretonujo kaj respondis lian malaltan riverencon nur per apenaŭ rimarkebla klino de la kapo.

"Kapitano Surcouf," li komencis, "mi ordigis viajn aferojn. Oni tuj pagos la disputatan sumon al vi, kiam ajn vi volas."

Li eksilentis, kvazaŭ li atendus torenton da dankemo. Sed la maristo nur diris: "Sire, mi dankas al vi! Sed mi opiniis la juĝistojn de Francujo sufiĉe justaj, ke miaj aferoj ne ĝenu Vian Moŝton."

"Mi ne komprenas vin," la imperiestro rapide interrompis. "Mi pli rapide ordigis viajn aferojn ol la juĝistoj, sed la rezulto ja estas la sama. Mi tute same traktis la aferon de la kaperita fregato, kiun vi forprenis de la angloj. Prenu tiun monujon! Ĝi enhavas ekzakte tiun sumon, kiun vi rajtas postuli."

Li prenis la monujon, kuŝantan sur tableto apud li kaj transdonis ĝin al Surcouf. Surcouf prenis ĝin, dankeme riverencante, kaj diris:

"Mi denove dankas al vi, Via Moŝto! Tiamaniere mi evitas pli longan kaj senagan restadon en Parizo kaj povas reiri por plenumi miajn devojn."

"Ĉu vi volas forlasi Francujon?"

"Jes."

"Ĉu nun, kiam ĉiuj havenoj estas blokataj kaj neniu ŝipo povas ekiri?"

"Sire, mi eniris malgraŭ la blokado kaj mi same ankaŭ atingos la maron."

"Eh bien! Ĉu mi povas plenumi deziron al vi?"

"Mi eĉ havas du dezirojn, kiujn mi ŝatus prezenti al Via Moŝto. La unua rilatas al mia brava leŭtenanto Bert Ervillard. Li estas unu el la plej kapablaj maristoj, kiujn mi konas, kvankam li ankoraŭ estas tre juna. Mi neniam iris sur malamikan ŝipon sen konkeri ĝin, kaj li estas la kunulo de miaj venkoj; li estus treege utila por la mararmeo de Francujo."

"Ĉu li volas forlasi vin?"

"Li ne scias, ke mi petas ŝipon por li de Via Moŝto."

"Li ricevu la fregaton, kiun li kun vi kaperis de la angloj! Kiu estas la dua peto?"

"Ĝi koncernas mian boatiston. Li estas germano kaj apartenis al tiuj dekdu mil hesoj (Loĝanto de Hesujo en Germanujo), kiuj devis sangi en Nordameriko por Anglujo. Sed li ne volis batali kontraŭ la Unio kaj fuĝis. Ĉar li, kiel dezertinto, ne povis reiri al sia patrujo, li perdis sian amatan fianĉinon, ne malgrandan posedaĵon kaj ne povis fermi la okulojn de siaj gepatroj. Li fariĝis maristo, ŝipis sur ĉiuj maroj, estis devigita labori por la fifama kapitano Schooter, sed bonŝance eskapis de li. Ni renkontiĝis kaj li helpis al mi kapti la Aglon. Ekde tiam li bonege servis al Francujo, ĉar li ĉiam estis al unua, kiam mi kaperis malamikan ŝipon. Li sopiras revenon al sia patrujo kaj petegas al mi transdoni la peticion al Via Moŝto, por ke ĝi ricevu la plej altan permeson."

"Kapitano, mi ne povas ordoni tion en la patrujo de tiu viro; sed pro vi li rajtu hejmeniri. Mi sciigos la koncernajn lokojn pri mia deziro; sed li mem sendu peticion al sia hejma administracio. Mi estas konvinkita, ke oni ne rifuzos la peticion. Ĉu vi estas kontenta nun?"

"Mi elkore dankas pro la favoro de Via Moŝto!"

"Kaj ĉu vi ne havas deziron por vi mem?"

"Sire, donu al mia patrujo la pacon, kiun ĝi bezonas; permesu al ĝi tion, kion ĝi bezonas por esti feliĉe, tiam miaj plej grandaj deziroj estas plenumitaj!"

"Vi postulas nenion por vi, sed por via patrujo eble pli ol mi kapablas doni. Oni ne estu tro pasia. Ĉiu homo kontribuu laŭ siaj fortoj al la bono de la patrujo. Vi ŝajne jam sufiĉe kontribuis, sed ekzistas sfero, en kiu vi povus fari eĉ pli. Ĉu tiu estu fermita pro vi?"

"Via Moŝto, tiu demando feliĉigas min, sed tamen mi devas respondi per amara jeso."

"Kial?"

"Mi estas maristo kaj militisto, sed mi neniam povus esti militservisto. Mi kondamnas la militestron, kiu militas nur por militi; la milito estas malgaja neceseco; oni nur militu, se gravega kialo necesigas tion, kaj oni militu nur tiele, ke oni ankaŭ atingas la celon. Se ne estus tiel, tiam mi, kiel oficiro, postulus mian eksiĝon."

"Aha, mi vidas, ke mi ne eraris! Vi denove volas doni konsilon al mi, kiel tiutempe antaŭ Toulon!"

"Mi ne estas la konsilisto de la imperiestro. Al la burĝo Bonaparte mi povis senhezite paroli, sed hodiaŭ mi nur konsideru la kialojn, kiuj retenas min aliĝi al la mararmeo kaj devigas min resti kaperkapitano."

"Surcouf, vi povas paroli, jes, vi devas paroli! Mi akceptos vian sincerecon sen koleriĝi. Ĉu vi scias, ke mi intencas albordiĝi en Anglujo?"

"Mi scias, ke vi koncentras viajn trupojn ĉe Boulogne; sed mi ankaŭ scias, ke tiuj trupoj ne atingos Anglujon."

"Aĥ! Kia kuraĝa aserto!"

"Mi havas konvinkajn kialojn. Kie estas la maristoj de Francujo, kiuj kapablas malfermi al ni la vojon al Anglujo per tio, ke ili forpelas la anglojn de niaj blokataj havenoj kaj pafas iliajn flotojn al la marfundo? Kie estas la ŝipoj, kiuj estas necesaj por tio? Jaroj estas bezonataj, jaroj de paco, por kuraci la vundojn de la franca mararmeo. Francujo bezonas pacon kun ĉiuj aliaj nacioj por prepari sin al la granda bato, kiu humiligos Anglujon. Francujo ne havas alian malamikon krom tiu: Anglujo. Sire, kial vi forrifuzis Robert Fulton? Sen esti profeto mi asertas, ke post malmultaj jaroj la vaporo movos la plej grandajn ŝipojn trans la marojn. Tiam vi bedaŭros, ke vi forpuŝis la ŝancon fariĝi la plej potenca suvereno de la mondo!"

"Pa, Fulton! Li estas revulo kaj liaj revoj ŝajne estas kontaĝaj, ĉar ili ja kaptis eĉ vian kapon."

"Via Moŝto invitis min diri mian opinion kaj bonvolu kredi, ke mi nur diras tion, kio estas laŭ mia konvinko la tuta vero. Mi ne estas kortegano, sed mi estas sobra maristo, kaj se mi vere havas fantazion, tiam mi nur uzis ĝin por imagi, ke mi parolas kun la burĝo kolonelo Bonaparte. Mi ne havas proprajn interesojn, mi ja reiros al Hindujo, kie centoj min bezonas. Mia ŝipo estas la malgranda Falko; ankaŭ mi volas resti malgranda; mi iom similas falkon: mi bezonas la eblon de libera movado, mia flugado dependu nur de mia propra volo; mi estus malbona subulo."

La imperiestro trankvile aŭskultis. Neniu trajto de lia vizaĝo montris kion li pensis pri la parolo de Surcouf; sed nun ludis eta rideto ĉirkaŭ liaj lipoj kaj li diris preskaŭ ŝercante:

"Surcouf, via hejmo estas la kruda Bretonujo kaj vi estas vera filo de ĝi: drasta, malkaŝa, kuraĝa, pia kaj same iomete malĝentila aŭ eĉ senrespekta. Sed la burĝo kolonelo Bonaparte iam trovis plaĉon en vi kaj nun deziras babili duonan horeton kun vi. Sekvu min!"

Li iris antaŭe kaj la kapitano sekvis lin al alia ĉambro.


Plena horo pasis ekde tiam kaj ĉiuminute Oncle Carditon iris al la pordo por havi la ŝancon tuj akcepti la sinjoron kapitano Surcouf. Kaj ju pli longe tio daŭris des pli ĝoja fariĝis la vizaĝo de la mastro, ĉar kia honoro por lia gastejo, ke lia gasto povas okupi la altvaloran tempon de la imperiestro!

Finfine Surcouf revenis. Lia mieno estis tre grava, sed li tamen afable kapsalutis al Oncle Carditon kaj iris rekte supren al sia loĝejo. Ervillard kaj Holmers ankaŭ estis atendantaj lin kaj tuj venis por demandi lin pri la aŭdienco.

"Ĉu vi estis tiom longe ĉe la imperiestro?" la leŭtenanto demandis.

"Kompreneble, sinjoro kapitano!"

"Kiu? Kio? Kiun kapitanon vi celis?"

"La fregatokapitanon Bert Ervillard, kiun mi nun elkore gratulas!"

Ervillard komprenis tion nur post Surcouf detale raportis pri lia nominado. Sed la efiko estis alia ol Surcouf atendis.

"Ĉu ankaŭ vi aliĝas al la mararmeno?" la leŭtenanto volis scii.

"Ne, mi reiros al Hindujo."

"Do mi akompanos vin, mi restos ĉe vi; mi ne volas la fregaton!"

"Ni tion poste malkonfuzos! Cetere, la imperiestro mem pagis al ni la sumon por la fregato. Ni rigardu, kiom li donis!"

Napoleon tre malavare honorariis kaj kiam Surcouf informis, ke ankaŭ la proceso jam estas favore decidita, tiam duobliĝis la ĝojo, en kiu ankaŭ Holmers partoprenis.

Surcouf donis al li la manon. "Boatisto," li diris, "ankaŭ via afero bonstatas. Vi rajtas hejmeniri, ĉar la imperiestro subtenos vian peton."

La germano ploris pro ĝojo kaj ankaŭ la aliaj estis kortuŝitaj. Surcouf konfesis:

"Hodiaŭ mi devis travivi batalon inter ambicio kaj miaj principoj. La imperiestro ne iros al Anglujo, laŭ mia opinio lia armado celas Aŭstrujon aŭ Rusujon. Li volis, ke mi estru eskadron en la Mediteraneo, sed mi malakceptis ĉar mi agnoskas nur Anglujon kiel la unusolan malamikon de Francujo kaj mi ne batalos kontraŭ iu ajn alia lando."

"Ĉu do li kolere adiaŭis vin?" nun demandis Ervillard.

"Ne, sed tute favorkore. Li estas granda pensulo, giganta geniulo, sed li pereos, ĉar li prenas la malĝustan vojon por atingi sian celon."

En la posta tago Oncle Carditon denove estis tirita el sia ĉiutaga vivo, ĉar venis kelkaj kortegaj kaleŝoj, el kiuj grimpis sinjoroj riĉe vestitaj en uniformoj. Ili lasis sin montri kie loĝas Surcouf kaj duonan horon poste la Oncle rakontis al ĉiuj siaj gastoj, ke la kapitano ricevis de la imperiestro la Krucon de la Honora Legio (franca ordeno) kaj spadon brilantan pro altvaloraj juveloj. Kia honoro denove por la gastejo! Ekzistas grandaj kaj plej grandaj hoteloj, en kiuj neniam gasto ricevis la oran kvinpintan stelon kaj honoran spadon.

Unu semajnon poste Surcouf veturis al Brest. Li sukcese trompis la anglojn kaj atingis kun sia Falko la liberan maron.

Bert Ervillard akompanis lin nur ĝis Brest. Li cedis al la malegoista insistado de Surcouf kaj decidis transpreni la komandon super la fregato.

La boatisto Holmers restis dum kelka tempo ĉe Oncle Carditon ĝis li ricevis la permeson reveni al sia hejmo. Surcouf estis zorginta, ke tiu viro havu la rimedojn por ne plu suferi mizerojn.

La Fino