Saltu al enhavo

La rusa lingvo en vivo/Nevortaraj vortoj

El Vikilibroj
Тюме́нь — охуе́нный го́род [Tjumeno estas mojosega urbo]
За всю хуйню́ [Por la tuta aĉaĵaro!]
Не́ хуй е́здить! [Ne veturindas!]
Хуй [Kaco]
Прощай, пиздобо́л [Adiaŭ, mensogulo]
Ру́сский вое́нный кора́бль, иди́ на́хуй [Rusa militŝipo, iru kacen]
А́рмия — говно́ [Armeo estas merdo]
Ру́сский, брось буха́ть [Ruso, ĉesigu drinki]
Се́ня лох и пи́дор [Sanja estas fuŝulo kaj gejo/aĉulo]
Хуй [Kaco]
Как я заеба́лся быть оди́н [Kiom mi tediĝis esti sola]
Жо́па [Pugo]
На фига́ мне сто́лько? [Por kio al mi tiom?]

En ĉiu lingvo ekzistas vortoj, ne troveblaj en ordinaraj vortaroj kaj la rusa ne estas escepto. Eĉ pli — en la rusa ekzistas strikta divido de la vortoj je komune akcepteblaj, limigite akcepteblaj kaj tute ne akcepteblaj.

Uzado de la vortoj el la dua kategorio akcepteblas en neformalaj konversacioj aŭ tekstoj kun celo substreki fortecon de la emocioj de la parolanto/skribanto, sed ne eblas en ĉeesto de infanoj, virinoj ktp. Vortoj el la lasta kategorio estas ekstreme ofendaj kaj ilia uzado ŝokas aŭskultantojn/legantojn kaj montras malkapablon de parolanto/skribanto regi siajn emociojn, kutime pro malalta eduka kaj kultura niveloj. Pro tio ekzemple kiam en 2019 kartvela ĵurnalisto sakris kontraŭ la rusia prezidanto en televidelsendo, tio ŝokis ĉiujn rusparolantojn kaj estigis protestajn manifestaciojn en Kartvelio mem. Vasta uzado de plej krudaj rusaj sakraĵoj en politika propagando en Ukrainio ŝokas edukitajn ukrainojn.

Lastatempe la vortuzaj limigoj iom mildiĝis kaj foje eĉ en amaskomunikiloj aperas la vortoj, iam tute neakcepteblaj. Tamen prefere ne sekvu tiun ekzemplon, do konu tiujn ĉi vortojn, sed ne uzu ilin, almenaŭ se ne temas pri ekstrema situacio.

Cetere saktaĵoj ne estas la solaj vortoj, apenaŭ troveblaj en ordinaraj vortaroj. Same malfacile estus trovi plurajn aliajn vortojn, ofte renkonteblajn en ĉiutaga parolo.

Oni povas klasifi nevortarajn vortojn je kelkaj grupoj:

— sakraĵoj;

— krudaĵoj;

— popolaĵoj.

Sakraĵoj

[redakti]

En la rusa tiu vortogrupo nomiĝas мат (ne konfuzu kun esperanto-vorto mato), kio rilatas samtempe al sakraĵo kaj sakrado. Rilataj vortoj: матерный, матершинный (sakra), материться (sakri), материть (sakri iun aŭ ion), матерок (sakrovorto), матершинник (sakrulo). Ekzistas ankaŭ esprimoj kaj vortkombinoj kiel крыть матом (sakri), трёхэтажный мат (laŭvorte: trietaĝa sakrado, do ekstreme kruda), отборный мат (ekstrema sakrado).

Ĉiuj ĉi vortoj estas komplete malpermesataj en publiko — ĉu en parola aŭ skriba formoj. Foje ili uzeblas en artaĵoj en artaj celoj, sed ankaŭ tio ŝokas kaj indignigas plejparton de la publiko, escepte de etaj grupoj, kutime rilataj al subkultroj. Do konu tujn ĉi vortojn, sed ne uzu ilin, ĉar vi povos ofendi iun ekstreme kaj montri vin malklera krudulo.

Jen listo de plej oftaj sakraĵoj kun derivaĵoj.

хуй (kaco)

Ĝi povas signifi ne nur la viran generilon, sed ankaŭ iun ajn ulon. Ekzemple: Мне оди́н хуй сказа́л (Al mi unu ulo diris). Ĝi formas plurajn derivaĵojn:

— хуя́рить, хуя́чить (fari ion, iri, veturi; sen negativa nuanco)

Ekzemple: Он хуя́рит це́лый день — кни́гу пи́шет (Li laboras la tutan tagon — libron verkas) aŭ Все хуя́рят по шоссе́ (Ĉiuj veturas laŭ ŝoseo).

— хуёвый (malbona)

Ekzemple: Э́то хуёвый телефо́н (Tio estas malbona telefono) aŭ Он — хуёвый расска́зчик (Li estas malbona rakontisto).

— хуёво (malbone)

Ekzemple: Мне тепе́рь совсе́м хуёво (Al mi nun estas tute malbone) aŭ Как дела́? Да хуёво (Kiel staras la aferoj? Ja malbone).

— хуйня́ (aĉaĵo, foje simple aĵo aŭ malgravaĵo)

Ekzemple: Меня́ уво́лили — вот така́я хуйня́ приключи́лась (Oni maldungis min — jen tia aĉaĵo okazis) aŭ Что э́то за хуйня́? (Kio estas tiu aĵo? aŭ Kio okazas?) aŭ На́сморк? Э́то хуйня́! (Ĉu nazmuko? Tio estas malgravaĵo!)

— хня (aĉaĵo, foje simple aĵo aŭ malgravaĵo)

Tio estas milda formo de хуйня́, same uzebla.

— охуе́нный (grandega, mojosega, kapturna)

Ekzemple: Тюме́нь — охуе́нный го́род! (Tjumeno estas mojosega urbo!) aŭ Я купи́л охуе́нный телефо́н! (Mi aĉetis mojosegan telefonon!) aŭ В Москве́ небоскрёбы охуе́нной высоты́! (En Moskvo estas nubskrapuloj de kapturna alteco!)

— охуе́ть (esti ŝokita, freneziĝi, arogi)

Ekzemple: Ви́дел но́вый мотоци́кл? Ты охуе́ешь! (Ĉu vi vidis novan motorciklon? Vi estos ŝokita!) aŭ Нача́льник тре́бует рабо́тать в воскресе́нье. Он совсе́м охуе́л! (Estro postulas labori dimanĉe. Li tute freneziĝis!) aŭ Почему́ все иду́т без о́череди? Охуе́ли что́ ли? (Kial ĉiuj iras peter atendovico? Ĉu ili tute arogis?)

— хуйло́ (kaculo)

Malofta ofenda vorto. En 2014 ĝin aktive uzis ukrainaj oponantoj de Rusio, kreintaj frapfrazon Пу́тин — хуйло́ (|Putin estas kaculo), kiun ili kantis, kriis, skribis ktp, ŝokante ruslingvanojn, ĉar tiu ĉi vorto estas ne uzebla publike kaj estas konsiderata signo de ekstreme malalta kultura nivelo de la parolanto.

— хуесо́с (kacosuĉulo)

Ĝi estas uzata en la senco “aĉulo”. Ekzemple: Что э́тому хуесо́су на́до? (Kion bezonas tiu aĉulo?)

— хуй (тебе́/вам/им)!

Tiu frazo havas signifon: spit! neniukaze! Ekzemple: Хуй вам, фаши́сты, а не Сталингра́д! (Kacon al vi, faŝistoj, sed ne Stalingradon!) aŭ Хуй вам, а не пре́мия! (Kacon al vi, sed ne premion!) aŭ Ду́маешь, я соглашусь? Хуй! (Ĉu vi pensas ke mi konsentos? Kacon!)

— хуй соси́! (kacon suĉu!)

Ĝi estas uzata en la senco: ne, forfikiĝu, vi ne ricevos. Ekzemple: Хо́чешь мою́ до́лжность? Хуй соси́! (Ĉu vi deziras mian postenon? Kacon suĉu!)

— ни хуя́ себе́!

Laŭvorte: ne kacon al si! Ĝi esprimas ekstreman ŝokon, miron. Ekzemple: Продли́ли каранти́н? Ни хуя́ себе́! (Ĉu oni longigis kvarantenon? Vaŭ!)

— хуй с ним!

Laŭvorte: kaco kun li. Ĝi signifas ke necesas forgesi ion, rezigni, ne plu zorgi pri tio. Ekzemple: Президе́нт проигра́л вы́боры? Ну и хуй с ним! (Ĉu prezidanto malgajnis la baloton? Al diablo lin!) aŭ Я потеря́л рабо́ту. Ну и хуй с ней! (Mi perdis laboron. Al diablo ĝin!)

— до хуя́ (multege)

Ekzemple: В Сама́ре до хуя́ маши́н (En Samaro estas multege da aŭtoj) aŭ Работы́ после́днее вре́мя до хуя́ (Laboro lastatempe abundegas).

— за каки́м хуем, како́го ху́я (por kio? kiucele? kion?)

Ekzemple: Ты за каки́м ху́ем туда́ попёрся? (Vi por kio iris tien?) Како́го ху́я ты здесь де́лаешь? (Kion vi faras ĉi tie?) aŭ Како́го ху́я я до́лжен реша́ть ва́ши пробле́мы? (Kial mi devas solvi viajn problemojn?)

— к хуя́м (al kaco)

Ekzemple: Сно́ва вы́боры? Да ну их к хуя́м! (Ĉu denove balotoj? Al kaco ilin!) aŭ Хо́чется посла́ть всё к хуя́м (Mi volas sendi ĉion kacen).

— на́ хуй, на хуя́ (por kio? kiucele?)

Ekzemple: На хуя́ мне учи́ться? (Por kio mi lernu?) aŭ Ты на хуя́ сюда́ пришёл? (Vi por kio ĉi tien venis?) aŭ Рабо́тать? А на хуя́? (Ĉu labori? Sed kiucele?)

— не́ хуй (malaprobo de ies ago)

Ekzemple: Заболе́л? Не́ хуй бы́ло без ма́ски ходи́ть! (Ĉu vi malsaniĝis? Ne decis sen masko iradi!) aŭ Не́ хуй дура́ка валя́ть — иди́ рабо́тать (Ne stultumu — iru labori).

— ни хуя́ (rifuzo aŭ kontesto de io aŭ esprimo de ŝoko, miro)

Ekzemple: Ни хуя́ ты не полу́чишь! (Nenion vi ricevos!) aŭ Ни хуя́ себе́! (Vaŭ!) aŭ Наде́ешься, что вино́вных нака́жут? Ни хуя́ им не бу́дет (Ĉu vi esperas ke oni punos la kulpulojn? Nenio okazos al ili) aŭ Хва́тит сиде́ть и ни хуя́ не де́лать! (Sufiĉas sidi kaj nenion fari!)

— по́ хуй, по́ хую, по хую́ (esprimo de indiferenteco)

Ekzemple: Рефере́ндум? А мне по́ хуй (Ĉu referendumo? Por mi estas indiferente) aŭ Ду́маешь, тебе́ помо́гут? Всем по́ хуй (Ĉu vi esperas ke oni helpos al vi? Ĉiuj indiferentas).

— с хуя́ ли, с хуя́ ль (por kio?)

Esprimas maldeziron ion fari, ĉiam forme de demando. Ekzemple: С хуя́ ли я пойду́ рабо́тать в выходны́е? (Por kio mi iros labori semajnfine?) aŭ С хуя́ ль я вам де́ньги отда́м? (Pro kio mi fordonos al vi monon?)

— оди́н хуй (estas egale)

Ekzemple: Голосова́ть и́ли нет — оди́н хуй (Ĉu viĉdoni aŭ ne — estas egale).

— хуй положи́ть/забить (kacon surmeti/enbati)

Figursenca esprimo kun signifo: fajfi pri io, malzorgi, forgesi. Да твой нача́льник на тебя́ хуй положи́л! (Ja via estro sur vin kacon metis) aŭ Надое́ло мне рабо́тать — реши́л хуй заби́ть на всё (Tediĝis mi je laboro — decidi sendi al kaco ĉion) aŭ Хуй забе́й ты на э́то! (Sendu al kaco vi tion!)

— отхуя́рить (bategi iun aŭ ion fari aktive)

Ekzemple: На́шего сосе́да вчера хулига́ны отхуя́рили во дворе́ (Nian najbaron hieraŭ huliganoj bategis en la korto) aŭ Сын це́лый день хуя́рит по кла́вишам — ско́ро пиани́но слома́ет (Filo tutan tagon batas klavojn — baldaŭ li pianon rompos) aŭ Наш спортсме́н ка́ждое у́тро хуя́рит по стадио́ну — трениру́ется (Nia najbaro ĉiumatene kuras lau stadiono — ekzercas).

— сравни́ть хуй с па́льцем (kompari nekompareblaĵojn)

Laŭvorte: kompari kacon kaj fingron. Ekzemple: Ла́да и Во́льво — сравни́л хуй с па́льцем! (Lada kaj Volvo — vi komparis kacon kaj fingron).

— хуя́ми ме́риться (kompari longecon de la kacoj)

Ĝi signifas: konkuri freneze, senrespondece, adoleske, forgesinte pri la celo. Два президе́нта опя́ть на́чали хуя́ми ме́риться (Du prezidantoj denove komencis la kacojn kompari) aŭ Хоро́ш хуя́ми ме́риться, дава́йте по де́лу говори́ть! (Sufiĉas la kacojn komparmezuri, ni parolu pri la afero!)

— и ры́бку съе́сть, и на́ хуй сесть (kaj fiŝon manĝi, kaj sur kacon sidiĝi)

Ĝi signifas ke iu strebas samtempe atingi du celojn, malfacile kombineblajn, do sonas kondamninde. Ekzemple: Хитёр он! Хо́чет де́ньги получи́ть, и но ничего́ не подпи́сывать — и ры́бку съесть, и на́ хуй сесть (Ruza li estas! Li volas monon ricevi, sed nenion subskribi — kaj fiŝon manĝi, kaj sur kacon sidiĝi).

— пизда́ (vagino)

Ankaŭ tre vaste uzata vorto kun pluraj derivaĵoj. Krom sia rekta anatomia senco ĝi havas ankaŭ figurajn sencojn — virino, aĉa situacio. Ekzemple: Куда́ идёшь, пизда́ ста́рая! (Kien vi iras, maljuna aĉulino!) aŭ Де́ньги пропа́ли? Вот пизда́ кака́я! (Ĉu mono malaperis? Jen aĉaĵo kia!)

— в пизду́ (al vagino)

Signifas kolere sendi ion for, forgesi. Ekzemple: Нача́льник звони́л? Да пошёл он в пизду́! (Ĉu estro telefonis? Iru li al vagino!) aŭ Рабо́та? Да ну её в пизду́! (Ĉu laboro? Iru ĝi al vagino!)

— пи́здить, спи́здить (ŝteli)

Ekzemple: Кто у меня́ де́ньги пи́здит из ка́ссы? (Kiu ĉe mi monon ŝtelas el la kaso?) aŭ Ты то́лько пи́здить уме́ешь! (Vi nur ŝteli scias!) aŭ Кто спи́здил мою́ котле́ту? (Kiu ŝtelis mian kotleton?) Пи́здить estas uzata ankau en la senco “bati”. Ekzemple: Боксёр его́ пять ра́ундов пи́здил — а он всё стои́т (Boksisto lin kvin raundojn batis — tamen li plu staris).

— пизде́ть (babilaĉi, mensogi)

Ĝi havas ĝeneralan sencon, sed kun ioma kondamna nuanco, foje en la senco “mensogi”. Ekzemple: Пизде́ть — не мешки́ воро́чать (Babilaĉi estas ne sakojn ŝovadi [do babili facilas]; proverbo) aŭ Хва́тит пизде́ть! (Sufiĉas babilaĉi!) aŭ Не пизди́, я всё зна́ю! (Ne mensogu, mi ĉion scias!)

— пиздану́ть (diri)

Ĝi estas uzata sole en pasinta aŭ estonta formoj. Ekzemple: Мне вчера́ оди́н хуй пиздану́л, что но́вый магази́н откро́ется (Al mi hieraŭ unu ulo diris, ke nova vendejo malfermiĝos) aŭ Ему́ доверя́ть нельзя́, он за́втра пизданёт кому́-нибу́дь — и пропа́л ваш секре́т (Al li oni ne povas fidi, li morgaŭ diros al iu — kaj jam ne plu estas via sekreto).

— пиздю́к/пиздю́чка (aĉulo/aĉulino)

Ekzemple: Ах ты пиздю́к! (Ah vi aĉulo!) aŭ Ты, пиздю́чка, мне вчера́ пиздану́ла, что де́ньги принесёшь, а я ни хуя́ не ви́жу! (Vi, aĉulino, al mi hieraŭ diris, ke vi monon alportos, sed mi nenion vidas!)

— пиздобо́л (sentaŭgulo)

Tiel oni nomas homon kiu ŝatas пиздобо́лить (babilaĉi, fuŝi, stultumi). Ekzemple: Что за хуйню́ несёт э́тот пиздобо́л? (Kiun stultaĵon parolas tiu sentaŭgulo?) aŭ Скажи́ э́тому пиздобо́лу, что́бы конча́л пизде́ть пока́ его́ не отпи́здили (Diru al tiu sentaŭgulo, ke li ĉesu babilaĉi aŭ oni batos lin).

— пизде́ц (ekstreme malbona situacio, fino)

Ekzemple: Э́тот пиздобо́л спи́здил мои́ де́ньги? Ну, тепе́рь пизде́ц ему́ (Ĉu tiu sentaŭgulo ŝtelis mian monon? Nu, nun definitive venos lia fino) aŭ Но́вый айфо́н сто́ит сто ты́сяч. Это про́сто пизде́ц! (La nova iPhone kostas cent mil. Tio estas terure!)

— отпи́здить, отпиздя́рить (bategi)

Ĝi estas uzata sole en pasinta kaj estonta tempoj. Ekzemple: На́до э́того ху́я отпи́здить, что́бы не пизде́л (Necesas tiun ulon bategi por ke li ne plu mensogu) aŭ Отпиздя́рили его́ хороше́нько (Oni bategis lin forte).

— дать пизды́ (bategi)

Ekzemple: Мы вчера́ да́ли пизды́ заре́ченским! (Ni hieraŭ bategis transriverulojn!)

— получи́ть пизды́ (esti batita; ankaŭ figursence)

Ekzemple: Он вчера́ получи́л пизды́ от нача́льства (Li hieraŭ estis skoldita de estraro) aŭ Ты что́, давно́ пизды́ не получа́л? (Ĉu vi delonge ne estis batita?)

— пизда́ грёбаная/ёбаная (diable)

Ĝi estas uzata por esprimi ekstreman malkontenton pri iu aŭ io, nomi iun aĉan virinon Ekzemple: Пизда́ грёбаная, что тепе́рь де́лать? (Diable, kion oni faru nun?) aŭ Иди́ к чёрту, пизда́ ёбаная! (Iru al diablo, aĉulino!)

— пизда́тый (bonega)

Ekzemple: Порш — пизда́тая та́чка! (Porsche estas bonega aŭto!).

— блядь (ĉiesulino)

Origine ĝi signifas “ĉiesulino” aŭ “aĉulino” ĝenerale, sed estas ankaŭ uzata kiel esprimo de ŝoko, miro aŭ malkontento. Foje ĝi estas uzata kiel ligovorto kaj aperas en parolo ofte, sen ajna signifo, simple pro alkutimiĝo.

Ekzemple: Где э́та блядь шля́ется? (Kie tiu aĉulino vagadas?) aŭ Лю́дка — настоя́щая блядь, ни одного́ мужика́ не пропу́стит (Ljudka estas vera ĉiesulino — eĉ ne unu viron preteriros) aŭ Блядь! Что де́лать? (Diable! Kion fari?) aŭ Да я, блядь, сра́зу э́тому пиздюку́ сказа́л — хуйню́ не пори́, блядь, дурако́в нашёл! (Kaj mi ja tuj al tiu aĉulo diris — ne parolu stultaĵojn al mi, ja, kvazaŭ li trovis stultulojn ĉi tie!)

— бля

Mallonga formo de блядь, uzata kiel ĝia sinonimo aŭ partiklo. Ekzemple: Бля бу́ду, не брал я буты́лку! (Aĉulo mi estu, mi ne preni la botelon!) aŭ Ну я бля тогда́ и разозли́лся (Nu mi ja tiam ekkoleris).

— блядова́ть (amori senorde)

Ĝi estas uzata same por viroj kaj virinoj kiel kondamna priskribo de senorda seksumado. Ekzemple: Опя́ть Лю́дка ушла́ в обща́гу блядова́ть (Denove Ludka foriris al amasloĝejo amoraĉi) aŭ Де́вки прие́хали — пойдём с парня́ми блядова́ть (Junulinoj alveturis — ni iru kun buboj amoraĉi).

— вы́блядок (infano, foje infano-aĉulo)

Tio estas malestima vorto, uzata por ies infano — kutime temas pri antipatio al lia patrino, transigata al ŝiaj gefiloj. Cetere foje tio aludas al personaj trajtoj de rilata infano aŭ adoleskulo, ekzemple se li estas huligano, ŝtelisto, mensogulo ktp.

Ekzemple: Опя́ть э́та пизда́ своего вы́блядка привела́! (Denove tiu aĉulino sian infanaĉon alkondukis!) aŭ Лю́дка блядова́ла всю жизнь, а тепе́рь роди́тели должны́ её вы́блядков корми́ть (Ludka amoraĉis la tutan vivon kaj nun la gepatroj devas ŝiajn infanaĉojn nutri).

— бляду́н, побляду́н (ĉiesulo, amorulo)

Tio estas malofte kaj duonŝerce uzata vira analogo de la vorto блядь, sed aplikata sole al amoremaj viroj, ne nepre kun kondamna nuanco. Ekzemple: Ми́шка, как из а́рмии верну́лся, всё по де́вкам ша́стает. Тако́й бляду́н! (Miŝka post reveni el armeo senĉese amoradas kun junulinoj. Tia amorulo!)

— бля́дский (ĉiesul(in)a)

Tiu ĉi vorto estas uzata kiel adjektivo por amorema virino aŭ aĉa viro. Foje oni uzas ĝin en la senco “damna”. Ekzemple: На́ хуй э́ту бля́дскую рабо́ту! (Al diablo tiun damnan laboron!) aŭ Ве́ра опя́ть но́вого мужика́ в дом привела́. Така́я у неё бля́дская нату́ра (Vera denove novan viron hejmen alkondukis. Tian ŝi havas ĉiesulinan naturon) aŭ Его́ бля́дская маши́на ве́чно гуди́т под окно́м (Lia damna aŭto ĉiam bruas sub fenestro).

— бляди́ща, бляди́на (ĉiesulino, aĉulino)

Tiuj ĉi formoj estas uzataj, kiam ŝajnas ke la nura блядь jam estas nesufiĉa por esprimi aĉecon de respektiva ulo. Ĝi ne uzeblas kiel ligovorto. Ekzemple: Смотри́, э́та бляди́ща опя́ть все де́ньги потра́тила! (Rigardu, tiu aĉulino denove tutan monon elspezis!) aŭ И куда́ э́та бляди́на сего́дня де́лась? (Kaj kien tiu ĉi aĉulino hodiaŭ malaperis?)

— еба́ть (fiki)

Ĝi estas uzata por nomi seksumadon, sed ankaŭ por esprimi indignon, ŝokon, miron aŭ en signifo “al diablo”. Ekzemple: Вчера́ Лю́дку еба́л — охуе́нная бляди́ща! (Hieraŭ mi Ludkan fikis — ŝi estas mirinda ĉiesulino!) aŭ Еба́л я ва́шу бурову́ю — верни́те кни́жку трудову́ю! (Fajfis mi pri via borinstalaĵo — redonu mian laborlibreton!)

— еба́ться (fikiĝi)

Ĝi signifas amoradon (fiki unu la alian) kaj figursence plenumadon de iu malfacila, peniga, nedezirinda tasko. Ekzemple: Ве́рка, пошли́ тра́хаться! (Verka, ni iru amori!) aŭ Вчера́ весь день с но́вой маши́ной тра́хался (Hieraŭ mi tutan tagon umis pri la nova aŭto).

— заеба́ть (tedigi)

Ĝi estas preskaŭ neniam uzata rilate amoradon, ĉefe funkcias figursence kiel kolera esprimo de malkontento pri iu aŭ io ekstrema teda. Ekzemple: Нача́льник заеба́л уже́ в выходны́е на рабо́ту вызыва́ть! (Estro jam tedigis onin semajnfine al laboro voki!) aŭ Как меня́ всё заеба́ло! (Kiel mi tediĝis je ĉio ĉi!)

— заеба́ться (tediĝi, laciĝi)

Ĝi havas similan sencon, diferenciĝas nur pri direkto de la ago kaj povas esti uzata ankaŭ en la senco “laciĝi, tediĝi”. Ekzemple: Заеба́лся я уже́ со ста́рой маши́ной (Tediĝis mi pri jam je la malnova aŭto) aŭ Тут мо́жно заеба́ться до́ смерти, но всё бе́з толку (Ĉi tie oni povas penegi ĝis morte, sed tamen senrezulte) aŭ Заеба́лись мы рабо́тать, пора́ отдыха́ть (Tediĝis ni pro laboro, jam tempas ripozi).

— вы́ебать (fiki)

Ĝi estas uzata rektasence (fiki), sed plej ofte figursence (severe puni iun). Ekzemple: Я вчера́ Ню́рку вы́ебал (Mi hieraŭ Njurkan fikis) aŭ Не сде́лаешь, что я сказа́л — вы́ебу ли́чно! (Se vi ne faros kion mi diris — mi vin fikos persone!) aŭ Приезжа́ла коми́ссия, вы́ебала дире́ктора во все́ ды́ры (Venis komisiono, fikis la direktoron en ĉiujn truojn).

— выёбываться (fanfaroni, kaprici)

La vorto havas neniun rilaton al amorado kaj estas uzata sole figursence. Ekzemple: Al bordelo venas junulo kaj komencas ĉikani pri io kaj io — malbelaj mebloj, tro forta lumo, malnova dezajno kts. Bordelestrino fine demandas lin: Молодо́й челове́к, вы сюда́ пришли́ еба́ться и́ли выёбываться? (Junulo, ĉu vi venis ĉi tien por fiki aŭ kaprici?) aŭ Хва́тит выёбываться, отвеча́й норма́льно! (Sufiĉas fanfaroni, respondu normale!)

— довыёбываться (esti punita aŭ malsukcesinta pro fanfaronado, kapricado)

Ekzemple: Телеведу́щий дразни́л живо́тных и в ито́ге скат уби́л его́ — довыёбывался (Televidprezentisto incitis bestojn kaj finfine rajo mortigis lin — li ricevis [sian punon] aŭ Я тебя́ предупреди́л, ты у меня́ довыёбываешься! (Mi avertis vin, vi ricevos de mi punon!)

— вы́ебок (infano, ulo ĝenerale)

Ekzemple: Пришла́ э́та блядь, привела́ свои́х вы́ебков (Venis tiu ĉiesulino, alkondukis siajn infanojn) aŭ Что за вы́ебок там стои́т? (Kiu ulo staras tie?)

— уёбок (fiulo)

Ekzemple: Чтоб я э́того уёбка бо́льше не ви́дел! (Ke mi ne plu vidu tiun ĉi fiulon!) aŭ Вали́ отсю́да, уёбок! (Iru for, fiulo!)

— ёбанный (fikita, aĉa, damna)

Ĝi estas ĉefe figursence. Ekzemple: Где э́то ёбанное такси́? (Kie estas tiu damna taksio?) aŭ Не бу́ду я плати́ть э́тот ёбанный штраф! (Mi ne pagos tiun ĉi damnan monpunon!)

— заёбанный (lacigita, tedita)

Ĝi laŭvorte signifas “trofikita”, sed estas uzata ĉefe figursence por priskribi ekstreman laciĝon aŭ tediĝon. Ekzemple: Ты чего́ с утра́ тако́й заёбанный? (Kial vi jam jam matene aspektas tiom laca?) aŭ Прие́хал проверя́ющий, все бе́гают заёбанные (Venis kontrolisto, ĉiuj kuras teditaj).

— вы́ебанный (fikita)

Ĝi estas uzata rektasence kaj foje figursence, esprimante laciĝon kaj tediĝon pro ies ekstera influo. Ekzemple: Он хо́дит весь день как вы́ебанный (Li iradas tutan tagon kvazaŭ fikita).

— ебану́тый, ёбнутый (stulta)

Laŭvorte ĝi signifas “fikita”, sed estas uzata nur figursence kiel “stulta”. Ekzemple: Ты что, совсе́м ебану́тый? (Ĉu vi estas komplete stulta?) aŭ О чём говори́ть с э́тим пиздюко́м? Он же ёбнутый на всю́ го́лову! (Pri kio paroli kun tiu ĉi aĉulo? Li ja estas stulta tutkape!)

— поеба́ть (fajfi, ekriri)

Ĝi estas uzata por esprimi indifirentecon pri iu afero. Ekzemple: Нача́льник грози́т уво́лить, а мне поеба́ть! (Estro minacas maldungi, kaj mi fajfas!) Foje ĝi estas uzata en la senco “ekiri”. Ekzemple: Ты куда́ поеба́л в таку́ю рань? (Kien vi ekiris tiom frue?) aŭ Взял буты́лку и поеба́л домо́й (Li prenis botelon kaj ekiris hejmen).

— уеба́ть (bati, foriri)

Ĝi estas uzata en la senco “bati forte, definitive”. Ekzemple: Мы вчера́ по́сле ма́тча спарта́ковцев уеба́ли (Ni hieraŭ post matĉo Spartak-zelotojn bategis) aŭ И тут я ему́ уеба́л (Kaj tiam mi lin batis).

Alia senco estas “foriri rapide”. Ekzemple: Дал пизды́ э́тому ху́ю и уеба́л отту́да (Mi batis tiun ulon kaj foriris de tie).

— уеба́ться (forkuri, laciĝi)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “trofikiĝi”, sed estas uzata ĉefe en la senco “rapide forkuri”. Ekzemple: Я как уви́дел менто́в, сра́зу уеба́лся отту́да (Mi post vidi policaĉojn, tuj forkuris de tie) aŭ Уеба́лся я уже́ э́тот экза́мен сдава́ть! (Tediĝis mi jam trapasadi tiun ekzamenon!)

— уёбывать (foriradi)

Ĝi estas uzata en la senco de daŭra foriro, forirado aŭ en la senco “foriri rapide” (en infinitivo). Ekzemple: Пора́ уёбывать! (Tempas foriri!) aŭ Смотри́, Лёха уёбывает от менто́в! (Rigardu, Ljoĥa forkuras de policaĉoj!) aŭ Всё, уёбываем отсю́да! (Jam, ni foriru de ĉi tie!)

— приеба́ть, приеба́ться (alveni, ĉikani)

Laŭvorte ili signifas “alfiki, alfikiĝi”, sed estas uzataj nur figursence kiel “alveni” aŭ “ĉikani”. Ekzemple: На хуя мы сюда приебались? (Por kio ni venis ĉi tien?) aŭ Хуй ли ты ко мне приебался? (Por kiu vi ĉikanas min?)

— съебать, съебаться (foriri)

Ĝi laŭvorte signifas “forfiki, forfikiĝi”, sed estas uzata en la senco “foriri”. Ekzemple: Срабо́тала сигнализа́ция и мы сра́зу съеба́ли отту́да (Ekfunkciis alarmosistemo kaj ni tuj forkuris de tie) aŭ Я реши́л съеба́ться пока́ не по́здно (Mi decidis foriri antaŭ ol estos tro malfrue).

— въеба́ть (bati)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “enfiki”, sed estas uzata nur figursence kiel “bati”. Ekzemple: Я въеба́л э́тому козлу́ что есть мо́чи (Mi batis tiun ĉi kapron tutforte).

— наеба́ть, наебну́ть (trompi)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “surfiki”, sed estas uzata nur figursence kiel “trompi”. Ekzemple: Похо́же, нас наеба́ли (Ŝajnas ke oni trompis nin) aŭ Не наебнёшь — не прода́шь (Ne trompos — ne vendos).

— наебну́ться (fali)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “surfikiĝi”, sed estas uzata nur figursence kiel “fali”. Ekzemple: Я вчера́ наебну́лся с ле́стницы (Mi hieraŭ falis de sur ŝtuparo).

— подъебну́ть (moki)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “subfiki”, sed estas uzata nur figursence kiel “moki”. Ekzemple: Ты серьёзно? Или про́сто подъебну́ть? (Ĉu vi serioze? Aŭ ĉu nur por moki?) aŭ Он не упу́стит слу́чая подъебну́ть кого́-нибу́дь (Li ne preterlasos ŝancon moki iun).

— ёб твою́ мать (damne, diable, vaŭ)

Tiu ĉi vortkombino laŭvorte signifas “fiki vian patrinon”, sed estas uzata nur figursence, esprimante ekstremajn ŝokon, miron, fascinon aŭ koleregon kaj povas esti tradukita kiel “damne, diable, vaŭ”.

— ёбаный в рот (damne, diable, vaŭ)

Tiu ĉi vortkombino laŭvorte signifas “fikita en buŝon”, sed estas uzata nur figursence, esprimante ekstremajn ŝokon, miron, fascinon aŭ koleregon kaj povas esti tradukita kiel “damne, diable, vaŭ”.

— еба́ть мозг / ебать мозги (fiki cerbon / fiki cerbojn)

La vortkombino signifas ke iu (kutime estraro) tedigas vin per senĉesaj ordonoj, plendoj, pretendoj ktp. Ekzemple: Э́тот хуесо́с-нача́льник меня́ до́ смерти заеба́л. Ебёт мозги́ ка́ждый день (Tiu kacosuĉanto-estro tedigis min ĝismorte. Li tedigas min ĉiutage).

— меня́ э́то не ебёт (min tio ne interesas)

La vortkombino signifas ke iu fajfas pri io. Ĝi uzeblas ankaŭ kiel demando: а тебя ебёт? (ĉu tio fikas vin?) en la senco: “Ĉu tio koncernas vin?” Ekzemple: Куда́ я иду́? А тебя́ ебёт? Мне вот на тебя́ по́хуй (Kien mi iras? Ĉu tio koncernas vin? Mi fajfas pri vi).

— пидара́с, пидора́с, пи́дор, пида́р, педри́ла, пе́дик (gejaĉo; aĉulo)

La vorto en sia rekta senco signifas “gejaĉo”, sed plej ofte uzeblas senrilate al la seksa orientiĝo de koncerna persono kaj signifas simple “aĉulo”. Ekzemple: Кто э́тот пи́дор в кра́сном ша́рфике? (Kiu estas tiu gejaĉo en ruĝa skarpeto?) aŭ Отъеби́сь, пи́дор, заеба́л уже́! (Forfikiĝu, aĉulo, vi jam tedigis min!)

Krudaĵoj

[redakti]

Ĉi tie ni prezentos vortojn krudajn, sed limigite uzeblajn en certaj situacioj kaj medioj. Ili kutime ne estas skribataj, sed foje uzeblas en parolo por akcenti emocian staton de la parolanto aŭ krudecon de la situacio kaj medio. Ne uzu ilin se apude troviĝas infanoj aŭ virinoj — tio estas tro malĝentile.

— за́дница (postaĵo)

Tio estas kruda formo de la norma по́па. Ekzemple: Смотри́, кака́я за́дница! (Rigardu, kia postaĵo!) Ĝi povas esti uzata ankaŭ kiel sinonimo de la vorto катастро́фа (katastrofo). Ekzemple: Как дела́? Да по́лная за́дница (Kiel statas la aferoj? Kompleta pugo [katastrofo]).

— жо́па (postaĵo)

TIo estas pli kruda formo ol задница. Ekzemple: Опя́ть и́щешь приключе́ний на свою́ жо́пу? (Ĉu vi denove serĉas aventurojn por via postaĵo?) aŭ Ну и жо́пу ты нае́ла! (Nu kian postaĵon vi kreis manĝante!)

— сра́ка (fekilo; postaĵo)

Laŭvorte tio signifas “fekilo”, sed laŭesence “postaĵo”. Ĝi estas pli kruda formo ol жопа, uzata plejparte inter malsupraj socitavoloj. Ekzemple: Я вам сра́ку подставля́ть не собира́юсь! (Mi al vi la postaĵon submeti ne planas!)

— срать (feki)

Ĝi uzeblas en la rekta senco kaj estas pli kruda ol la norma ка́кать, испражня́ться. Ekzemple: До́лго ты ещё бу́дешь срать? Два часа́ в туале́те сиди́шь! (Ĉu vi ankoraŭ longe fekos? Du horojn vi jam en necesejo sidas!)

— насра́ть (surfeki; fajfi)

Laŭvorte ĝi signifas “surfeki”, sed laŭsence “fajfi”. Ekzemple: За́втра вы́боры? А мне насра́ть! (Ĉu morgaŭ estos baloto? Mi fajfas!)

— обосра́ть (superfeki; kalumnii)

Laŭvorte ĝi signifas “feki sur iun aŭ ion abunde”, sed laŭsence — “kalumnii, insulti”. Ekzemple: Шеф выступа́л на собра́нии, всех обосра́л (La ĉefo elpaŝis dum kunveno, insultis ĉiujn) aŭ Вот уже́ и Ста́лина обосра́ли, и Ле́нина (Jen oni jam ankaŭ Stalinon kalumniis, ankaŭ Leninon).

— обосра́ться (fekiĝi; fuŝi)

Ĝi laŭvorte signifas “feki en sian pantalonon”, sed laŭsence celas esprimi ke iu fuŝis, malsukcesis ion fari, timis fortege. Ekzemple: Ви́дели э́того пи́дора в си́ней ку́ртке? Выёбывался како́й он круто́й, как прие́хали менты́ — пе́рвый обосра́лся (Ĉu vi vidis tiun aĉulon en blua jako? Li fanfaronis kia mojosa li estas, sed kiam venis policaĉoj li la unua ektimegis) aŭ Гла́вное тепе́рь на экза́мене не обосра́ться (Plej gravas nun ne fuŝi ĉe la ekzameno).

— усра́ться (fekegi; ridinda)

Tiu ĉi verbo laŭvorte signifas “feki abunde”, sed estas uzata en la senco “ridinda”. Ekzemple: Слы́шали, что но́вый шеф сказа́л? Усра́ться мо́жно! (Ĉu vi aŭdis kion diris la nova ĉefo? Oni povas nur ridi!)

— сра́ный (fekita; damna)

Laŭvorte ĝi signifas “fekita”, sed celas “damna”. Ekzemple: Да еба́ть я хоте́л э́ту сра́ную поли́тику! (Fiki mi volas tiun ĉi damnan politikon!) aŭ Где э́тот сра́ный магази́н? (Kie estas tiu damna vendejo?)

— просра́ть (trafeki; perdi)

Laŭvorte ĝi signifas “trafeki”, sed estas uzata en la senco “perdi, malgajni”. Ekzemple: Прави́тельство на́ше — одни́ хуесо́сы, просра́ли всё, что могли́ (Registaro nia estas sole kacosuĉantoj, ili perdis ĉion kion ili povis) aŭ Ворова́ли мно́го, вот и просра́ли войну́ (Oni ŝteladis multe, do malgajnis la militon).

— посра́ть (ekfeki)

Malofta kazo, kiam la vorto estas uzata en sia rekta senco — ekfeki. Ekzemple: Где здесь туале́т? Посра́ть бы на́до (Kie estas necesejo ĉi tie? Necesus ja feki).

— засра́ть (trofeki; malpurigi)

Laŭvorte tio signifas “surfeki ion”, sed laŭsence “malpurigi, ĥaosigi iun ejon, aĵon”. Ekzemple: Ёб твою́ мать! Э́ти уёбки всю ко́мнату засра́ли! (Fiku vian patrinon! Tiuj aĉuloj la tutan ĉambron malpurigis!) aŭ Му́хи весь телеви́зор засра́ли (Muŝoj la tutan televidilon surfekis).

— вы́срать (elfeki; produkti)

Laŭvorte tio signifas elfeki, sed ĝi estas uzata ankaŭ figursence kiel sarkasma sinonimo de “produkti”. Ekzemple: Еба́лись они́ над э́тим те́кстом два дня, а вы́срали две страни́цы (Umis ili pri tiu teksto du tagojn, sed produktis du paĝojn).

— срач (fekado; kverelo, malpura ejo)

La vorto estas uzata nur figursence por priskribi bruan kverelon aŭ malpuran ejon. Ekzemple: Сосе́ди тако́й срач по́дняли! (Najbaroj tian kverelon faris!) aŭ Что за срач вы здесь устро́или? Засра́ли всю кварти́ру! (Kial tian malpuraĵon vi kreis? Vi malpurigis la tutan apartamenton!)

— пересра́ться (superfeki; timegi, kverelegi)

La vorto signifas laŭvorte “feki tro abunde”, sed estas uzata nur figursence por priskribi ies ekstreman timon aŭ same ekstreman kverelon. Ekzemple: На рабо́те все пересра́лись из-за пре́мии (En laborejo ĉiuj kverelegis pro premio) aŭ Охра́нник пересра́лся и сде́лал вид, что не ви́дит во́ра с пистоле́том (Gardisto timegis kaj ŝajnigis ne vidi ŝteliston kun pistolo).

— ссать (pisi)

La vorto estas uzata plejparte en rekta senco. Ekzemple: Ссать на́до во́время! (Pisi necesas ĝustatempe!)

— засса́ть (superpisi, ektimi)

La vorto estas uzata ĉefe figursence kiel “ektimi”. Ekzemple: Лёха говори́л, что всё вы́скажет ше́фу, а сам засса́л (Loĥa diris ke li ĉion eldiros al la ĉefo, sed efektive li ektimis) aŭ Щено́к весь ко́врик засса́л (Hundido la tutan tapiŝeton superpisis).

— обосса́ть (superpisi)

La vorto estas uzata preskaŭ sole rektasence. Ekzemple: Мужики́ по́сле пивно́го фестива́ля все углы́ обосса́ли (Viroj post biera festivalo superpisis ĉiujn angulojn).

— обосса́ться (pisi sur sin, timegi)

La vorto estas uzata same ofte en ambaŭ sencoj. Ekzemple: Ко́ля уви́дел соба́ку и обосса́лся от стра́ха (Kola ekvidis hundon kaj pisis sur sin pro timo) aŭ Да не пошёл он к дире́ктору, обосса́лся (Li ne iris al direktoro, timegis).

— насса́ть (surpisi, fajfi)

La vorto estas uzata same ofte en la rekta senco “surpisi” kaj en la figursenco “fajfi” pri io. Ekzemple: Вы меня́ увольня́ете? А мне насса́ть! (Ĉu vi maldungas min? Kaj mi fajfas pri tio!) aŭ Да насса́л он на ваш вы́говор! (Li ja fafas pri via riproĉo!)

— усса́ться (tropisi, ridegi)

La vorto estas uzata ĉefe figursence. Ekzemple: И э́то зарпла́та? Усса́ться мо́жно (Ĉu tio estas salajro? Oni povas nur ridi) aŭ И э́то твоя́ машина? Усса́ться и не жить (Ĉu tio estas via aŭto? Oni povas nur morti pro rido).

— посса́ть (pisi)

La vorto estas uzata nur rektasence. Ekzemple: На́до посса́ть, два часа́ уже́ терплю́ (Necesas pisi, du horojn mi jam eltenas) aŭ Я уже́ посса́л, сходи́ то́же (Mi jam pisis, iru ankaŭ vi).

— просса́ть (trapisi, malgajni)

La vorto estas uzata en ambaŭ sencoj. Ekzemple: Соба́ки всю́ ме́бель просса́ли (Hundoj la tutan meblaron trapisis) aŭ На́ши футболи́сты опя́ть просса́ли матч (Niaj futbalistoj denove malganis la matĉon).

— ссыкло́ (timemulo)

Laŭvorte ĝi tradukeblas kiel “pisulo”, sed uzeblas en la senco “timemulo”. Ekzemple: Что, ссыкло́, пора́ за слова́ отвеча́ть (Nu do, timemulo, venis tempo respondeci pri la vortoj) aŭ Да не пойдёт он никуда́, он же ссыкло́! (Nenien li iros, li ja estas timemulo!).

— ссыку́н, ссыку́шка (timemulo, timemulino)

La vorto havas genran diferencon kaj foje estas uzata simple por marki iun personon, do en la senco “ulo, ulino”, speciale junan, do malfortan kaj malspertan. Ekzemple: Э́тот ссыку́н пойдёт на рыба́лку и́ли нет? (Ĉu tiu aĉulo iros fiŝkapti aŭ ne?) aŭ Э́ти ссыку́шки то́лько про парне́й да та́нцы ду́мают (Tiuj junulinoj sole pri la buboj kaj dancoj pensas).

— засса́нец (pisaĉulo, aĉulo)

La vorto uzeblas por nomi iun, suferantan pro nekontrolebla pisado, aŭ plej ofte figursence kiel “aĉulo”. Ekzemple: Смотри́, э́тот засса́нец опя́ть крова́ть обосса́л! (Rigardu, tiu pisaĉulo denove liton malsekigis!) aŭ Я э́тому засса́нцу покажу́, как со мной спо́рить! (Mi instruos tiun ĉi aĉulon kiel disputi kun mi!)

— за́ссанный (surpisita)

La vorto povas marki iun ejon aŭ aĵon, sur kiun oni multe pisis. Ekzemple: Жу́ткий дом, за́ссанные коридо́ры — не бу́ду там жить! (Terura domo, surpisitaj koridoroj — mi ne loĝos tie!) aŭ Тут, похо́же, держа́ли соба́ку — дива́н весь за́ссанный (Ĉi tie ŝajnas oni tenis hundon — tapiŝo estas tute superpisita).

— сса́нный (aĉa, damna)

La vorto malgraŭ sia rekta senco “pisita” estas uzata preskaŭ sole figursence. Ekzemple: И где э́то сса́нное такси́? (Kaj kie estas tiu aĉa taksio?) aŭ На́ хер мне ваш сса́нный айфо́н? (Por kio mi bezonas vian damnan iPhone?)

— хер (kaco)

La vorto antaŭe estis uzata kiel nomo de la litero Х (Ĥa), sed nun ĝi estas uzata ĉefe kiel pli akceptebla en publika medio sinonimo de la vorto хуй (kaco). Do ĉiuj vortkombinoj kun la vorto хуй povas esti ŝanĝitaj per anstataŭigo de tiu ĉi vorto per хер. Ekzemple: Не сдал экза́мен? Ну и хер с ним! (Ĉu vi malsukcesis dum ekzameno? Kaj kacon al ĝi!) aŭ Како́го хе́ра я тут де́лаю? (Kian kacon mi faras ĉi tie?).

— херня́ (aĉaĵo, aĵo)

La vorto formiĝis de la menciita хер kaj povas havi negativan signifon (aĉaĵo) aŭ neŭtralan (aĵo, afero, okazaĵo, malgravaĵo). Ekzemple: Опя́ть колесо́ проколо́л! Ну что за херня́?! (Denove mi trapikis la pneŭon! Nu kial tia aĉaĵo?!) aŭ А э́то что за херня́ на столе́? (Kaj kio estas tiu aĵo sur la tablo?) aŭ Расстро́ился, что в о́тпуск не отпусти́ли? Да херня́ всё э́то! (Ĉu vi malĝojas, ke oni ne lasis vin ferii? Sed ĉio ĉi estas malgravaĵo!)

— хер соба́чий (kaco hunda; malgravaĵo)

La vortkombino estas uzata kiel antonimo de serioza afero aŭ aĵo. Ekzemple: Миллио́н ба́ксов — э́то вам не хер соба́чий! (Miliono da dolaroj estas ne hunda kaco!)

— похе́рить (likvidi)

La vorto kreiĝis surbaze de хер pro maniero de oficistoj kaj instruistoj superstreki diagonale rifuzatajn tekstojn — ĉu taskojn plenumitajn de lernantoj aŭ proponojn faritajn de malsupraj oficistoj. Tio kvazaŭ formis super la teksto literon Х en la malnova rusa nomata хер, kiu rifuzis ĝin, pereigante la proponitan solvon. Plejparto de la rusparolantoj jam ne konas devenon de la vorto kaj simple uzas ĝin tiusence.

Ekzemple: Кла́ссный прое́кт мы запусти́ли, но пришёл но́вый нача́льник и всё похе́рил (Mojosan projekton ni lanĉis, sed venis nova estro kaj detruis ĉion) aŭ Мы всей кома́ндой рабо́тали неде́лю, а ты взял и всё похе́рил! (Nia tuta teamo laboris semajnon kaj vi ĉion detruis!).

— хера́чить (fari, iri, veturi)

Ĝi preskaŭ ne havas negativan nuancon. Ekzemple: Ты всё отдыха́ешь, а я с утра́ хера́чу на заво́де! (Vi ja plu ripozas, kaj mi de matene laboras en uzino!) aŭ Смотрю́, Ми́шка хера́чит мне навстре́чу (Mi vidas, Miŝĉjo iras/veturas renkonte al mi).

— похера́чить (ekiri, ekveturi)

Ĝi ankaŭ estas preskaŭ tute neŭtrala. Ekzemple: И куда́ э́то ты похера́чил? (Kaj kien vi ekiris/ekveturi?)

— захерачить (enbati, enigi, sendi)

Preskaŭ tute neŭtrala vorto. Ekzemple: Я им захера́чил письмо́ с утра́ (Mi sendis al ili leteron matene) aŭ Захера́чь э́тот гвоздь поглу́бже (Enbatu tiun ĉi najlon pli profunde).

— прихера́чить (aldoni, alkroĉi, alveni)

Preskaŭ tute neŭtrala vorto. Ekzemple: Я прихера́чил карти́ну на сте́ну (Mi pendigis la pentraĵon sur la muron) aŭ Я то́лько ве́чером прихера́чил домо́й (Mi nur vespere venis hejmen).

— нахера́чить (fari)

La vorto havas signifon “fari”, kiu povas esti uzata en la senco negativa (faraĉi) aŭ neŭtrala (fari abunde aŭ simple fari). Ekzemple: Я за́ день нахера́чил сто писе́м (Mi dum unu tago faris cent leterojn) aŭ Ну, покажи́, что ты тут нахера́чил (Nu montru kion vi ĉi tie faris) aŭ И кто э́ту херню́ нахера́чил? (Kaj kiu tiun ĉi aĉaĵon faris?)

— охере́ть, охерева́ть (miri/miradi, esti ŝokita, arogi/arogadi)

La plursignifa vorto povas esti uzata rilate iun, kiu estas tro aroga aŭ por esprimi ŝokon kaj miron. Ekzemple: Я охерева́ю от вас! (Mi estas ŝokita de vi!) aŭ Охере́ть, это же Трамп стои́т в о́череди! (Vaŭ, Trump staras en atendovico!) aŭ Вы охере́ли что́ ли, помидо́ры по сто рубле́й продава́ть?! (Ĉu vi estas ekstreme aroga por vendi tomatojn kontraŭ cent rubloj?!)

— охере́вший (ŝokita, mirigita, aroga)

La adjektivo devenas de la menciita verbo kaj sekvas ĝiajn sencojn. Ekzemple: Они́ тут совсе́м охере́вшие, пойдём ку́пим помидо́ры в друго́м ме́сте (Ili ĉi tie estas ekstreme arogaj, ni iru aĉeti tomatojn en alia loko) aŭ Я смотрю́, ты совсе́м охере́вший — парку́ешься как попа́ло (Mi vidas ke vi arogiĝis komplete — vi parkumas iel ajn) aŭ Стою́ я на у́лице, охере́вший, не зна́ю что да́льше де́лать (Staras mi surstrate ŝokita, ne scias kion plu fari).

— хер вам (kacon al vi, spit)

Tio estas milda formo de хуй вам, esprimanta spitadon al iu aŭ io. Ekzemple: Хер вам, а не де́ньги! (Kacon al vi, sed ne monon!)

— хер с ним (kacon kun ĝi)

Tio estas la milda formo de хуй с ним, uzata por esprimi rezignon pri io. Ekzemple: Потеря́ли кошелёк? Ну и хер с ним! (Ĉu vi perdis monujon? Kaj al diablo ĝin!)

— на́ хер, к хера́м, на́ хер ну́жно? (al diablo, por kio necesas?)

La vortkombino esprimanta maldeziron ion fari, precipe pro sensenceco de tiu ĉi ago. Ekzemple: Рабо́тать с утра́ до́ ночи? Да ну на хер! (Ĉu labori de matene ĝis vespere? Ne, al diablo!) aŭ Сдава́ть экза́мен? На́ хер ну́жно?! (Ĉu ekzameniĝi? Ne, kiu bezonas tion?!) aŭ Да ну её к хера́м, э́ту рабо́ту! (Al diablo tiun ĉi laboron!)

— хер положи́ть (kacon surmeti, do ignori, neglekti)

La milda formo de хуй положить (sur ion aŭ iun), esprimanta fajfadon pri io aŭ iu, neglekton. Ekzemple: Он на рабо́ту оконча́тельно хер положи́л, ни хера́ не де́лает (Li definitive ekfajfis pri laboro, nenion faras) aŭ Я жа́ловался, но нача́льник на меня́ хер положи́л, всё бесполе́зно (MI plendis, sed la estro ignoras min, ĉio estas senfrukte).

— ушлёпок (aĉulo, sentaŭgulo)

Tio estas milda formo de уёбок, same uzata. Ekzemple: Что за ушлёпок там стои́т? (Kio estas aĉulo kiu tie staras?)

— муда́к, муди́ла (aĉulo, sentaŭgulo)

La vorto formita de la malnovrusa radiko уд (kaco) estas uzata ĉefe en negativa senco, kvankam jam ne tro fortas, ĉar la origina radiko estas forgesita kaj ne plu uzata memstare, resinte nur en у́дочка (fiŝkano). Ekzemple: Како́й муда́к поцара́пал мне маши́ну? (Kiu aĉulo gratis mian aŭton?) aŭ Из-за э́того мудака́ я все де́ньги потеря́л (Pro tiu ĉi aĉulo mi la tutan monon perdis).

— мудозво́н (babilulo, mensogulo)

La vorto estas uzata por montri, ke iu estas babilas multe, sed plejparte mensoge aŭ malĝuste. Ekzemple: Как мне надое́ли эти депута́ты-мудозво́ны! (Kiel min tedigis tiuj ĉi deputitoj-babilaĉuloj!) aŭ Э́тот мудозво́н обеща́л вчера́ де́ньги отда́ть, а до сих пор ничего́ нет (Tiu mensogulo promesis hieraŭ redoni la monon, sed ĝis nun okazis nenio).

— чмо, чмо́шник (sentaŭgulo, aĉulo)

La vorto proksimas al мудак, sed havas nuancon de humiligo, do estas uzata ankaŭ por substreki ke iu estas kompleta nulo, malkapabla ion fari, sen cerbo kaj volo. Ekzemple: На хера́ тебе́ э́то чмо? Найди́ норма́льного па́рня! (Por kiu vi bezonas tiun aĉulon? Trovu normalan bubon!) aŭ Я с э́тим чмо да́же разгова́ривать не хочу́ (Mi kun tiu sentaŭgulo eĉ interparoli ne volas) aŭ А э́то что за чмо с тобо́й? (Kaj kio estas tiu sentaŭgulo kun vi?)

— чмори́ть (humiligi)

Temas pri la vorta kaj fizika humiligo. Ekzemple: В шко́ле сно́ва чморя́т новичка́ (En lernejo oni denove humiligas novulon) aŭ Шеф меня́ чмори́т постоя́нно (La ĉefo humiligas min konstante).

Popolaĵoj

[redakti]

Nun ni transiras al la plej ofte uzata vortogrupo. Tiuj ĉi vortoj estas ne sakraĵoj, nek eĉ krudaĵoj, sed simple popolaj vortoj kaj esprimoj, uzataj en ĉiutaga parolo (inkluzive sociajn retojn kaj mesaĝojn), sed neakcepteblaj en pli formalaj tekstoj aŭ paroloj. Parto de ili estas misformitaj normalaj vortoj, aliaj venis el ĵargonoj (plej ofte el la krima kaj junulara), iuj havas alilingvan devenon.

— чё (kio?)

Tio estas popoleca analogo de что, uzata preskaŭ de ĉiuj rusparolantoj ĉiutage. Ĝi formas la samajn vortojn kaj vortkombinojn: чё тако́е? (kio okazas?), чё э́то? (kio estas tiu ĉi? kial?)

— чё э́то? (kial?)

Ĝi same derivas de la normala что э́то? sed ofte prononceblas kiel чёйто. Ekzemple: Не пойдёшь бо́льше в шко́лу? Чё это? (Ĉu vi ne plu iros al lernejo? Kial?) aŭ Чё э́то вы тут де́лаете? (Kion vi faras ĉi tie?)

— и чё? (kaj kio/do?)

La neformala formo de и что? uzata en la senco “kaj kio/do?”. Ekzemple: Ну взял я твою́ ви́лку. И чё? (Nu prenis mi vian forkon. Kaj do?) aŭ Ну не вы́шла я за́муж. И чё тепе́рь де́лать? (Nu ne edziniĝis mi. Kaj kion nun fari?)

— а чё? (kaj/sed kio?)

La neformala formo de а что? uzata en la senco “kaj/do kio?” Ekzemple: Да, я вы́пил ма́лость. А чё, нельзя́ что́ ли? (Jes, mi drinkis iom. Kaj kio, ĉu estas malpermesite?) aŭ Ну взял я де́ньги из ка́ссы. А чё, все беру́т, а мне нельзя́? (Nu prenis mi monon el la kaso. Kaj kio, ĉu ĉiuj rajtas preni kaj mi ne?) aŭ Да, э́то я. А чё? (Jes, tio estas mi. Kaj do?)

— кого́? (kio?)

Ĝi proponceblas kiel normala кого (kiun), sed estas uzata en la senco “kio?”. Ekzemple: Иди́, принеси́ мешо́к из подва́ла — Кого́? А чё я? (Iru, alportu sakon el kelo — Kio? Sed kial mi?) aŭ Ты бу́дешь отвеча́ть за всю кома́нду — Кого́? Не бу́ду я! (Vi respondecos pri la tuta teamo — Kio? Mi ne faros!)

— щас (nun, tuj, eĉ ne esperu)

Tio estas neformala formo de сейча́с (nun), uzata sarkasme por komprenigi ke la ordono ne estos plenumita. Foje ĝi uzeblas en la rekta senco kiel “nun”. Ekzemple: Сходи́ за водо́й — Ага́, щас (Iru por preni akvon — Aha, eĉ ne esperu) aŭ Я щас пое́м и вы́йду (Mi nun manĝos kaj eliros).

— э (hej)

Kutime tiu litero estas uzata kiel interjekcio kun signifo “hej”, do por atentigi, esprimi miron aŭ ŝokon. Tio estas mallongigita popola formo de эй. Ekzemple: Вы ухо́дите? Э, а я́? (Ĉu vi foriras? Hej, sed kio pri mi?) aŭ Э, ты куда́? (Hej, kien vi?) aŭ Э, а мне чё де́лать? (Hej, sed kion mi faru?)

— ага́ (jes, ho)

Tio estas multsignifa interjekcio, kies senco varias depende de kunteksto kaj intonacio. Ĝi povas esprimi aprobon, ekscitiĝon aŭ sarkasman rifuzon. Ekzemple: Ага́, вот вы где! (Aha, jen kie vi estas!) aŭ Рабо́тать в выходны́е? Ага́, коне́чно! (Ĉu labori semajnfine? Aha, certe! [do: kompreneble ne]) aŭ Пойдёшь в кино́? — Ага́, щас, то́лько де́ньги возьму́ (Ĉu vi iros al kinejo? — Jes, tuj, mi nur prenos monon) aŭ Бу́дешь бригади́ром? — Ага́, де́лать мне бо́льше не́чего (Ĉu vi estos brigadestro? — Aha, [kvazaŭ] mi ne havas aliajn farendaĵojn [do: certe ne]).

— угу́ (jes)

La vorto similas al ага, sed esprimas sole aprobon, kun ioma nuanco, montranta ke respektiva persono estas tro okupita por respondi pli longe kaj formale aŭ estas subedukita. Ekzemple: Хо́чешь зарабо́тать сто рубле́й? — Угу (Ĉu vi volas perlabori cent rublojn? — Jes).

— не (ne)

Gi aspektas kiel la formala не, sed estas uzata kiel mallonga neformala formo de нет (ne). Ekzemple: Хо́чешь сок? — Не, не хочу́ (Ĉu vi volas sukon? — Ne, mi ne volas) aŭ Пошли́ в библиоте́ку — Не, неохо́та (Ni iru al biblioteko — Ne, mi ne volas). Foje ĝi longiĝas por substreki maldeziron kaj pigrecon de la parolanto. Ekzemple: Пора́ де́лать уро́ки! — Неее, я ещё му́льтики не смотре́л! (Jam tempas fari hejmajn taskojn! — Neee, mi ankoraŭ animaciaĵojn ne spektis!)

— не́а (ne)

Alia, eĉ iom pli neformala formo de ne, uzata iom duonŝerce, kun akcento je senzorgemo de la parolanto. Ekzemple: Ты купи́л хлеб? — Неа, забы́л (Ĉu vi aĉets panon? — Ne, mi forgesis).

— ха (ha)

La interjekcio estas uzata por esprimi miron, ekscitiĝon, foje spiton. Ekzemple: Ха, вот те на! (Ha, jen kia afero!) aŭ Ха, щас! (Ha, ne!) aŭ Ха, дружи́ще, приве́т! (Ha, amikego, saluton!)

— отке́ль, отке́дова (de kie?)

Neformalaj formoj de la vorto откуда estas uzata ĉefe en tre neformala konversacio, foje duonŝerce. Malpli edukitaj homoj uzas ilin pli ofte. Ekzemple: Отке́ль э́тот хрен взя́лся? (De kie tiu ulo aperis?) aŭ Отке́дова мне знать? (De kie mi devas scii?)

— доке́ль, доке́дова, доку́дова (ĝis kie? ĝis kiam?)

Neformalaj formoj de la vortkombinoj до ку́да? до каки́х пор? estas uzataj en tre neformalaj konversacioj aŭ inter subedukitaj homoj. Ekzemple: Доке́дова э́та хрень бу́дет длиться? (Ĝis kiam tiu aĉa situacio daŭros?) aŭ Доке́ль мы э́то терпе́ть бу́дем? (Ĝis kiam ni tion toleros?) aŭ Тебе́ доке́дова е́хать? (Vi ĝis kie veturos?)

— отсе́ль, отсе́дова, отсю́дова (de ĉi tie)

Neformala formo de la vorto отсюда estas uzata en neformalaj interparoloj aŭ de subedukitaj personoj. Ekzemple: Отсе́дова кило́метра три то́пать (De ĉi tie proksimume tri kilometrojn necesos marŝi) aŭ Копать бу́дете отсю́дова (Vi fosos de ĉi tie) aŭ Москва́ далеко́, отсе́ль не вида́ть (Moskvo estas for, de ĉi tie ĝi ne videblas).

— отту́дова, отте́дова (de tie).

Neformala formo de la vorto отту́да estas uzata en neformalaj interparoloj aŭ de subedukitaj personoj. Ekzemple: Зада́ча проста́я: таска́й ре́льсы отту́дова (La tasko estas simpla: alportadu relojn de tie) aŭ Отте́дова е́хать до́лго (De tie veturado estos longa).

— досе́дова, досю́дова (ĝis ĉi tie)

Neformala formo de la vortkombino до э́того ме́ста estas uzata en neformalaj interparoloj aŭ de subedukitaj personoj. Ekzemple: Забо́р на́до сооруди́ть отту́дова досю́дова (Barilon necesos konstrui de tie ĝis ĉi tie) aŭ Досе́дова ещё никто́ из го́рода не доходи́л (Ĝis ĉi tie ankoraŭ neniu el la urbo ĝisiris).

— ба́бки (mono; ĉiam plurale!)

Tiu ĉi vorto venis el krimĵargono kaj nun estas aktive uzata en ĉiuj medioj sen ajna nuanco, fakte kiel neformala sinonimo de la vorto де́ньги (mono) kaj same ĉiam plurale. Laŭ unu el versioj ĝi aperis en la 18-a jarcento, kiam la registaro eldonis paperan monon kaj sur bankbiletoj montriĝis portreto de la reganta dum jardekoj imperiestrino Katerina la 2-a, kiu jam estis maljunulino, do ба́бка (avino). Laŭ alia versio la vorto devenas de la nomo de la tradicia rusa ludo, en kiu estas uzataj ŝafaj artikoj, nomataj ба́бки.

Ekzemple: Хоро́ш трепа́ть, ба́бки дава́й! (Sufiĉas babili, donu monon!) aŭ Ба́бки есть? (Ĉu vi havas monon?) aŭ Опя́ть ба́бки ко́нчились (Denove mono elĉerpiĝis).

— бабло́ (mono)

Tio estas derivaĵo de ба́бки (mono), uzata en la sama senco, sed jam malpli vaste, ĉar ĝi sonas pli krude. Ĝi ĉiam estas uzata singulare. Ekzemple: Без бабла́ жизнь дерьмо́ (Sen mono la vivo estas merdo) aŭ Бабла́ не одолжи́шь? (Ĉu vi ne pruntos al mi monon?)

— бакс (dolaro)

Tio estas neformala nomo de la usona mono, vaste uzata en ĉiuj socitavoloj. Ekzemple: Я заплати́л сто ба́ксов (Mi pagis cent dolarojn) aŭ В обме́ннике ба́ксы ко́нчились (En monŝanĝejo dolaroj elĉerpiĝis).

— коса́рь (mil [pri mono])

La vorto estas uzata kiel neformala sinonimo de ты́сяча (mil) kiam temas pri mono — ne gravas ĉu la rusia aŭ eksterlanda. Ekzemple: Ты мне сто косаре́й до́лжен (Vi ŝuldas al mi cent mil) aŭ Я три косаря́ ему́ отда́л (Mi tri mil donis al li).

— лям (miliono [pri mono])

La vorto servas kiel neformala sinonimo de миллио́н (miliono), kiam temas pri mono. Ekzemple: С тебя́ сто ля́мов за услу́гу (Vi ŝuldas cent milionojn pro la servo) aŭ Гони́ два ля́ма и всё бу́дет (Donu du milionojn kaj ĉio okazos).

— ярд (miliardo)

La vorto estas uzata kiel neformala sinonimo de миллиа́рд (miliardo), inkluzive (sed ne sole) rilate monon. Ekzemple: В Кита́е наро́ду полтора́ я́рда живёт (En Ĉinio unu kaj duona miliardo da homoj loĝas) aŭ Ходорко́вский два я́рда ба́ксов за грани́цей спря́тал (Ĥodorkovskij du miliardojn da dolaroj eksterlande kaŝis).

— точи́ть, ха́вать, жрать (manĝi)

La vortoj estas sinonimoj de la verbo есть, ку́шать (manĝi), uzataj sen iu ajn nuanco aŭ por indiki troan, avidan manĝadon (жрать). Cetere subedukitaj personoj uzas ilin sennuance kiel normalajn ĉiutagajn vortojn. Точи́ть (torni) havas iom ironian nuancon kaj estas uzata duonŝerce. Ха́вать sonas krude. Жрать sonas iom kondamne.

Ekzemple: Хва́тить жрать, пошли́ уже́! (Sufiĉas manĝi, ni iru jam!) aŭ Опя́ть но́чью точи́ла? (Ĉu vi denove nokte manĝis?) aŭ Ха́вать бу́дешь? (Ĉu vi manĝos?)

— сточи́ть, сха́вать, сожра́ть (formanĝi)

La vortoj estas neformalaj sinonimoj de la verboj съесть, ску́шать (formanĝi). Ilia uzado kaj nuancoj sekvas tiujn de la supre menciitaj formoj. Ekzemple: Я за выходны́е всё сточи́ла, что в холоди́льнике бы́ло (Mi dum semajnfino formanĝis ĉion, kio haveblis en fridujo) aŭ Ты уже́ два пирога́ сха́вал! (Vi jam du kukojn formanĝis!) aŭ Он сожра́л всё, до чего́ смог дотяну́ться (Li formanĝis ĉion, kion li povis atingi permane).

— ха́вчик, жра́чка (manĝaĵo; ĉiam singulare!)

Tio estas neformalaj sinonimoj de la vorto еда́ (manĝaĵo). Ilin uzas ĉefe gejunuloj aŭ personoj subedukitaj, ĉar ili sonas krude. Ekzemple: Ха́вчик есть? (Ĉu vi havas manĝaĵojn?) aŭ Жра́чка ко́нчилась, что де́лать бу́дем? (Manĝaĵoj elĉerpiĝis, kion ni faru?)

— бухло́, буха́лово (drinkaĵo; ĉiam singulare!)

La vorto estas uzata kiel neformala sinonimo de алкого́ль (alkoholaĵo, drinkaĵo) kaj sonas tre krude. Ĝi ĉiam estas uzata singulare. Ekzemple: Бухло́ ко́нчилось, вот херня́! (Drinkaĵoj elĉerpiĝis, jen aĉaĵo!) aŭ Бери́ буха́лово и погна́ли по ба́бам! (Prenu drinkaĵojn kaj ek al virinoj!)

— буха́ть (drinki)

La vorto kun aliloka akcento бу́хать origine uzata en la senco “bategi” (plej ofte sonorilon) en neformala lingvaĵo signifas выпива́ть (drinki), kutime abunde (drinkegi). Ekzemple: Буха́ем втору́ю неде́лю (Ni drinkas la duan semajnon) aŭ Семёныча на рабо́те не жди — он опя́ть буха́ет (Ne atendu Semjonoĉ en laborejo — li denove drinkegas).

— забуха́ть (ekdrinki)

La vorto estas uzata kiel neformala sinonimo de la vorto запи́ть (ekdrinki). Ekzemple: Он сно́ва забуха́л, на рабо́ту не хо́дит (Li denove ekdrinkis, ne frekvenas laborejon) aŭ Но́вый год — мо́жно и забуха́ть! (Novjaro — oni povas ja ekdrinki!)

— буха́рик (alkoholulo)

La vorto estas uzata kun moka kaj kondamna senco rilate homon, evidente tro drinkeman, dependan de alkoholo. Ekzemple: А э́то чё за буха́рик у на́шей двери́ стои́т? (Kio estas tiu alkoholulo, staranta ĉe nia pordo?)

— та́чка (aŭto)

En formala lingvaĵo la vorto signifas “ĉarumo”, sed en tiu neformala ĝi uzeblas por “aŭto”. Ĝi ne havas specialan nuancon, sed kutime temas pri pasaĝera aŭto — ne kamiono aŭ motorciklo. Ekzemple: Я за но́вую та́чку два ля́ма отда́л (Mi kontraŭ nova aŭto du milionojn fordonis) aŭ Коля́н бро́сил буха́ть, нашёл рабо́ту, на круто́й та́чке е́здит (Koljan ĉesis drinki, trovis laboron, en mojosa aŭto veturadas).

— ве́лик (biciklo)

Tio estas mallongigo de la formala vorto велосипе́д (biciklo), vaste uzata, speciale de gejunuloj. Ekzemple: Круто́й у тебя́ ве́лик! (Mojosan biciklon vi havas!) aŭ Без ве́лика пло́хо (Sen biciklo estas malbone).

— мо́тик, байк (motorciklo)

La unua estas mallongigo de la formala vorto мотоци́кл (motorciklo), uzata ĉefe de gejunuloj rilate malmultekostajn motorciklojn. Tiuj pli kostaj ofte meritas la anglaĵon байк (de motorbike, do motorciklo), kiu kvazaŭ altigas ilian valoron. Ekzemple: Мне роди́тели мо́тик купи́ли (Al mi la gepatroj motorciklon aĉetis) aŭ Сосе́д на огро́мном ба́йке по го́роду е́здит (Najbaro sur grandega motorciklo tra la urbo veturadas).

— гнать (mensogi)

En formala lingvaĵo la vorto signifas “peli”, sed en la krimĵargono ĝi signifas “mensogi” kaj kun tiu senco ĝi penetris la junularan kaj poste la ĝeneralan vortuzon. Ĝi sonas krude kaj kondamne. Ekzemple: Чё ты го́нишь? Я тебе́ два ля́ма за э́ту та́чку отда́л! (Kial vi mensogas? Mi al vi du milionojn kontraŭ tiu aŭto fordonis!) aŭ Не гони́, я всё зна́ю! (Ne mensogu, mi ĉion scias!).

— гон (mensogo, mensogado)

La vorto derivas de гнать (mensogi) kaj en normala lingvaĵo signifas pelado aŭ (rilate bestojn) “amorperiodo”, sed en tiu neformala temas pri “mensogo, mensogado”. Ekzemple: Да э́то гон, не брал я э́ти ба́бки! (Sed tio estas mensogo, mi ne prenis tiun ĉi monon!) aŭ На хера́ мне э́тот гон слу́шать? (Kiucele mi tiun mensogadon aŭskultu?)

— трепа́ть языко́м (babilaĉi)

Origine la vorto трепа́ть (tili) rilatis al prilaborado de lino, dum kiu oni plurfoje ĝin batas. Sed nun tiu metio kaj la senco estas forgesitaj kaj la vorto estas uzata ofte en tiu ĉi vortkombino en la senco “uzi la langon per troa babilado”. Ekzemple: Хоро́ш трепа́ть языко́м, пошли́ домо́й (Sufiĉas tili la langon [babili] jam, ni iru hejmen).

— загна́ть (vendi)

Laŭvorte tio sonas kiel “enpeli” kaj povas esti uzata tiusence (загна́ть гвоздь в бревно́ — enigi najlon en trabon), sed en ĉiutaga parolo ĝi havas signifon “vendi”, ofte tro multekoste. Ekzemple: Я вчера́ загна́л одному́ чуваку́ та́чку за п́ару ля́мов (Mi hieraŭ vendis al unu ulo aŭton je du milionoj).

— втю́рить, впа́рить (vendi trompe aŭ konvinki pri io mensoge)

Ekzemple: Я вчера́ одному́ лопуху́ втю́рил ста́рый комп за сто куско́в (Mi hieraŭ vendis trompe al fuŝulo malnovan komputilon je cent mil) aŭ Прики́нь, он ей впа́рил, что он ко́ммерс с ба́бками, а сам просто́й работя́га (Imagu, li konvinkis ŝin ke li estas komercisto kun mono dum li estas simpla laboristo).

— начха́ть (terni pri io, do fajfi)

Ĝi havas ironian sencon: Тебя́ с рабо́ты вы́пнули? Да начха́ть! (Ĉu oni maldungis vin? Kaj fajfu!) aŭ Девчо́нка тебя́ ки́нула? Ну и начха́ть на неё! (Ĉu knabino forlasis vin? Do fajfu pri ŝi!)

— насра́ть (feki sur ion, do fajfi, ignori)

Tio estas kruda vorto, ne uzata en normala medio kaj esprimanta ekstreman koleron aŭ subedukitecon de la parolanto. Ekzemple: О, я ша́пку до́ма забы́л... Да насра́ть на неё! (Ho, mi forgesis hejme la ĉapon... Kaj mi fekas pri ĝi!).

— нафига́чить (fari multe)

Ekzemple: Вчера́ ве́чером де́лать не́хер бы́ло, пельме́ней вот нафига́чил (Hieraŭ vespere mi havis nenion por fari, do faris multajn pelmenojn).

— зафига́чить (enigi)

Ĝi estas uzata en la senco “enigi ion plenforte”. Ekzemple: Я со всей ду́ри гвоздь в сте́ну зафига́чил — тепе́рь вы́нуть не могу́ (Mi tutforte enigis najlon en la muron kaj nun ne povas eligi ĝin). Oni povas uzi ĝin ankaŭ en la senco “sendi, ĝiri ien”, foje kun aludo al troa hasto aŭ neracieco de la ago. Ekzemple: Прики́нь, я все ба́бки зафига́чил в битко́йн, а он ру́хнул (Imagu, mi tutan monon investis je bitkojno kaj ĝia kurzo falis) aŭ По́сле разво́да я сра́зу зафига́чил па́ру ля́мов свое́й бы́вшей, что́бы отвали́ла (Post divorco mi tuj ĝiris du milionojn al la eksa edzino por ke ŝi ne plu ĝenu min).

— вы́пендриться (fari ion por aspekti ege mojose)

Ĝi estas uzata moke rilate personon, kiu uzas luksajn vestojn, aŭtojn ks por montri sin ege mojosa, supera kompare al la aliaj. Ekzemple: Лёха вчера́ вы́пендрился — на Ма́йбахе в шко́лу прие́хал (Loĥa hieraŭ fanfaronis — li venis al lernejo en Maybach). Ŝerce oni povas diri tiel ankaŭ pri si mem, sen kondamna nuanco: А я вот но́вое пла́тье наде́ла — ре́шила вы́пендриться (Mi survestis novan robon — decidis fanfaroni iom).

— выпендрёж (fanfaronado)

La vorto havas klare kondamnan kaj mokan sencon. Ekzemple: Подари́ть айфо́н шестиле́тнему ребёнку? Ну, э́то уже́ выпендрёж (Ĉu donaci iPhone al sesjara infano? Nu, tio jam estas fanfaronado).

— запендю́рить (enigi ion forte kaj fore)

La vorto estas uzata se oni deziras diri ke io estis enigita, sendita, ĵetita ien for kaj forte, eble sen longa pripensado. Ekzemple: Вчера́ ве́чером пришёл домо́й, ки́нул куда́-то телефо́н, а тепе́рь найти́ не могу́. Куда́ я его́ запендю́рил? (Hieraŭ vespere mi revenis hejmen, ĵetis ien la telefonon kaj nun ne povas trovi ĝin. Kien mi ĝin ĵetis?) aŭ Установи́л но́вую про́гу на телефо́н, а тепе́рь не могу́ найти́. Куда́ я её запендюрил? (Mi instalis novan apon je la telefono kaj nun ne povas trovi ĝin. Kien mi ĝin metis?)

— захрена́чить (meti ien)

Ĝi similas al запендю́рить, sed sonas pli krude. Ekzemple: И куда́ я комп захрена́чил? (Kien mi metis la komputilon).

— наколо́ть (trompi)

Laŭvorte ĝi signifas “surpingligi”, sed efektive temas pri trompo. Ekzemple: Хоте́л поменя́ть вчера́ сто ба́ксов, но меня́ла меня́ наколо́л — фальши́вку подсу́нул (Mi deziris hieraŭ ŝanĝi cent dolarojn, sed ŝanĝisto trompis min — donis falsaĵon).

— приколо́ться (amuziĝi, ŝerci)

La vorto estas uzata en la senco ŝerci pri io aŭ iu, amuziĝi rilate iun. Ekzemple: Пацаны вчера над Коляном прикололись — спрятали ключи от тачки, убился, найти не мог (Buboj hieraŭ ŝercis pri Kolĉja — ili kaŝis liajn ŝlosilojn de la aŭto, li pene serĉis, sed ne trovis) aŭ Я решил над преподом приколоться — пришел на экзамен в шлёпках (Mi decidis amuziĝi pri instruisto — venis al ekzameno je babuŝoj).

— прикол (ŝerco)

Vaste uzata vorto, veninta el junulara ĵargono. Ekzemple: Пять ля́мов за ха́ту на окра́ине? Это чё, прико́л? (Kvin milionojn kontraŭ apartamento urborande? Ĉu tio estas ŝerco?) aŭ Э, ты куда́ мои́ ключи́ захера́чил? Дава́й уже́, э́то не прико́л! (Hej, kien vi metis miajn ŝlosilojn? Redonu jam, tio ne estas ŝerco!)

— охрене́ть, охере́ть (esti ŝokita aŭ konduti aroge)

La unua vorto sonas pli milde, la dua pli krude, sed la senco estas sama — esprimi ŝokon. Ekzemple: Людка вышла за Коляна? Охереть, не встать! (Ĉu Ljudka edziniĝis je Kolĉjo? Estas ŝoko, oni povas fali!) aŭ Теперь ещё и парковка платная? Я охереваю от наших властей! (Ĉu nun ankaŭ parkumado estas pagenda? Mi estas ŝokita de niaj aŭtoritatoj!)

Alia senco estas konduti aroge. Ekzemple: Вы чё, совсем охренели? Быстро заткнулись и марш по домам! (Ĉu vi tute arogantiĝis? Tuj silentiĝu kaj ek al viaj hejmoj!) aŭ Ты чё, ваще охерел, берегов не видишь? (Ĉu vi tute arogantiĝis, ne plu vidas la bordojn [limojn de akceptebla konduto]?)

— мочить (bati, mortigi)

Laŭvorte ĝi signifas “malsekigi”. Ekzemple: Е́сли на́до, то и в сорти́ре бу́дем террори́стов мочить! (Se necesos, ni ankaŭ en necesejo la teroristojn mortigos!) aŭ Мочи́ их, га́дов! (Batu ilin, aĉulojn!). Se temas pri plenumita mortigo, oni uzas la vorton замочи́ть. Ekzemple: Вчера́ опя́ть кого́-то на окра́ине замочи́ли (Hieraŭ oni denove mortigis iun urborande).

— втю́хать, втю́хнуть, впа́рить (trompe vendi iun varon, servon, ideon)

Ekzemple: Све́тке вчера́ втю́хали ста́рый ве́лик по цене́ но́вого. Вот лоша́ра! (Al Sveta oni hieraŭ vendis malnovan biciklon laŭ prezo de la nova. Jen stultulino!) aŭ И не на́до мне э́ту фигню́ впа́ривать, всё равно́ не возьму́! (Kaj ne trudu al mi tiun aĵon, mi ajnakaze ne aĉetos!).

— па́рить мозги́ (trudi ion, speciale ideon)

La vortkombino estas uzata kun kondamna senco kaj laŭvorte signifas “vaporumi la cerbon”. Ekzemple: Конча́й мозги́ па́рить, не пое́ду я никуда́! (Finu jam admoni, nenien mi veturos!) aŭ Шеф вчера́ два часа́ мозги́ па́рил со свои́ми пла́нами ро́ста (La ĉefo hieraŭ du horojn tedis per siaj kreskoplanoj) aŭ Ты мне уже́ весь мозг запа́рил, хоро́ш! (Vi jam tedis min ekstreme, sufiĉas!)

— запа́ра, запа́рка (hasto)

Laŭvorte ĝi signifas “vaporego, vaporumo”, sed temas pri stato de hasto, kiam necesas urĝe plenumi plurajn taskojn. Ekzemple: Перезвони́ по́зже, у нас тут запа́ра на рабо́те (Revoku poste, ni havas urĝajn taskojn en laboro) aŭ До́ма второ́й день запа́рка — на́до всё прибра́ть и подшама́нить пока́ квартира́нты не зае́хали (Hejme la duan tagon estas urĝa laboro — necesas ĉion ordigi kaj iom ripari antaŭ ol luantoj venos).

— запа́рить (tedi)

Laŭvorte tio estas “vaporumi”, sed temas pri “tedi ekstreme”. Ekzemple: Да не бу́ду я в униве́р поступа́ть, вы меня́ запа́рили уже́! (Mi ne studentiĝos ĉe universitato, vi jam tedis min!).

— запа́риться (laciĝi)

Ĝi estas uzata por priskribi staton de iu (ofte de si mem), kiu ege laciĝis pro abunda, foje sensenca aŭ senfrukta laboro. Ekzemple: Я запа́рился уже́ э́ту та́чку ремонти́ровать — ни хера́ она́ не е́дет (Mi laciĝis jam riparadi tiun ĉi aŭton — malgraŭ ĉio ĝi ne veturas) aŭ Сосе́ди уже́ запа́рились сорняки́ поло́ть — прут из земли́ и всё тут (Najbaroj jam laciĝis forsarki fiherbojn — ili elteriĝas nehaltigeble).

— ухрю́каться (malpuriĝi)

Laŭvorte ĝi estas “grunti multe”, sed efektive temas pri stato de iu grave malpuriĝinta, eble kiel porkido kurinta tro multe. Ekzemple: Пе́тя, ты опя́ть ухрю́кался? Посмотри́ на свои́ брю́ки! (Petja, ĉu vi denove malpuriĝis? Rigardu vian pantalonon!)

— нахрю́каться (ebriiĝi)

Laŭvorte ĝi estas “grunti sufiĉe”, sed temas pri grava ebriiĝo, ĝis porkostato. Ekzemple: Мой вчера опять нахрюкался с друзьями, еле до дому дополз (La mia [edzo] hieraŭ denove ebriiĝis kun amikoj, apenaŭ rampis [marŝaĉis] ĝis la hejmo).

— трындеть (babili)

La vorto estas uzata por marki konversacion, kutime malgravan, kaj havas iom mokan nuancon. Ekzemple: Что он там трынди́т? Ни фига́ не слы́шу (Kion li parolaĉas? Mi nenion aŭdas) aŭ Да ничего́ мы не де́лаем, сиди́м про́сто, трынди́м, пи́во пьём (Nenion ni faras, simple sidas, babilas, bieron drinkas).

— потрынде́ть (babili iom)

La vorto havas la saman sencon, sed rilatas al babilado jam finita aŭ planata sed mallonga. Ekzemple: Мы потрынде́ли немно́го, но пора́ на рабо́ту идти́ (Ni babilis iom, sed jam tempas iri al laboro) aŭ Приходи́ ве́чером, потрынди́м о том о сём (Venu vespere, ni babilos pri io kaj tio).

— натрынде́ть (rakonti ion malveran aŭ necertan)

La vorto povas esprimi malcertecon, dubon aŭ rektan malfidon al ricevita informo. Ekzemple: Мне тут сосе́дка натрынде́ла, что пе́нсию увели́чат (Al mi najbarino diris ke oni altigos la pension) aŭ Подру́га натрынде́ла, что сего́дня распрода́жа, я прие́хала, а там ни фига́ (Amikino diris ke hodiaŭ estas disvendado kun rabatoj, mi venis, sed tie okazis nenio).

— протрынде́ть (perdi tempon pro babilado)

La vorto havas kondamnan sencon. Ekzemple: Хоте́ла вчера́ оде́жду погла́дить, а вме́сто э́того протрынде́ла два часа́ с подру́гой (Mi deziris hieraŭ gladi vestojn, sed anstataŭe babilis du horojn kun amikino).

— фиг, фи́га, фиг тебе́, фи́гушки, фи́га тебе́, фи́гу тебе́ (spit, spit al vi)

La vorto esprimas spitemon kaj ofte estas akompanata de samnoma gesto (фи́га, фи́гушка), kiam oni pugnigas la manon kaj eligas la polekson inter la meza kaj montrofingroj direkte al kunparolanto (vualita aludo al kaco). Ĝi estas malĝentila, sed ne kruda, do uzata eĉ de etaj infanoj, en publiko, televido, fabeloj ktp. Ekzemple: Отда́ть тебе́ дете́й по́сле разво́да? Фиг тебе́! (Ĉu lasi kun vi la infanojn post divorco? Spit al vi!) aŭ Фи́гу тебе́, а не мою́ ку́клу! (Spit al vi anstataŭ mia pupo!).

— фига́чить (fari tion multe, eble senpense)

La vorto preskaŭ identas laŭ senco al хрена́чить, хера́чить, sed sonas pli milde, do uzeblas de iu ajn en neformala konversacio. Ekzemple: Что они́ там фига́чат? (Kion ili faras tie?) La vorto нафига́чить identas al нахрена́чить, нахера́чить, sed ankaŭ estas plej milda. Alia vorto, зафига́чить, estas milda versio de захрена́чить, захера́чить. Ekzemple: Ну что ты опя́ть нафига́чил в тетра́ди? Кто ж так дома́шнее зада́ние де́лает? (Kion vi faraĉis en la kajero? Kiu ja tiel plenumas hejmajn taskojn?)

— фигня́ (aĉaĵo, stultaĵo, aĵo ĝenerale)

La vorto povas havi aŭ ne kondamnan nuancon depende de kunteksto. Ofte ĝi simple markas aĵon, kies nomon la parolinto ne konas aŭ ne deziras mencii. Ekzemple: Возьми́ э́ту фигню́, вставь вот сюда́ и мото́р бу́дет в поря́дке (Prenu tiun ĉi aĵon, enigu ĉi tien kaj la motoro estos en ordo) aŭ Что за фигня́? Ты же обеща́л верну́ть де́ньги сего́дня! (Kio okazas? Vi ja promesis redoni la monon hodiaŭ!) aŭ Хоро́ш мне мозги́ па́рить, я на э́ту фигню́ не поведу́сь (Sufiĉas admoni min, mi tiun mensogon ne kredos).

— мура́ (stultaĵo, sensencaĵo)

La vorto estas sufiĉe milda kaj esprimas malaprobon de iu propono aŭ informo. Ekzemple: Лете́ть из Москвы́ в Гава́ну че́рез А́фрику? Да ну, мура́ кака́я-то (Ĉu flugi el Moskvo al Havano tra Afriko? Ne, tio estas stultaĵo) aŭ Не на́до мне всю э́ту муру́ расска́зывать, про́сто верни́ де́ньги (Ne rakontu al mi ĉiujn ĉi sensencaĵojn, simple redonu la monon).

— бя́ка (aĉaĵo, aĉulo)

La vorto estas milda, eĉ infaneca, plenkreskuloj uzas ĝin ŝerce aŭ parolante al infanoj. Ekzemple: Не тро́гай, э́то бя́ка! (Ne tuŝu, tio estas aĉaĵo!) aŭ Не бу́ду игра́ть с Лёшей, он бя́ка! (Mi ne ludos kun Ljoŝa, li estas aĉulo!)

— бу́ка (malkontentulo, paŭtulo)

La vorto estas infaneca kaj aplikeblas al homo malkontenta pro io, paŭtinta, ne deziranta komuniki kun la aliaj, sin izolema. Ekzemple: Ну что ты сиди́шь до́ма как бу́ка? Иди́, поигра́й с ребя́тами (Nu kial vi restas hejme kiel paŭtinta ermito? Iru ludi kun infanoj) aŭ У меня́ две сосе́дки — одна́ норма́льная, а втора́я бу́ка, ни с кем не обща́ется (Mi havas du najbarinojn — unu estas normala kaj la alia estas sin izolema, ŝi komunikas kun neniu).

— нае́хать (premi, ĉantaĝi iun)

La vorto venis el krimĵargono, sed nun estas vaste uzata en normala medio en la senco premi, ataki iun postulante monon, pardonpetojn, cedojn ktp. Ekzemple: Шеф на меня́ вчера́ нае́хал, говори́т, что я оди́н план не вы́полнил (La ĉefo hieraŭ skoldis min, li diras ke mi sola ne plenumis la planon) aŭ На на́шу компа́нию нало́говая нае́хала, всю отчётность переры́ли, копа́ют под нас (Nian kompanion atakis impostejo, ili trafosis ĉiujn raportojn, subfosas nin) aŭ Жена́ на меня́ ве́чно наезжа́ет — и де́нег я ма́ло приношу́, и до́ма мол ничего́ не де́лаю (La edzino ĉiam riproĉas min — kaj monon mi alportas malabunde, kaj hejme mi nenion faras).

— кры́ша (aŭspicio, protekto)

Laŭvorte tio estas “tegmento”, sed en krimĵargono, el kiu venis tiu ĉi vorto, ĝi signifas aŭspicion fare de certaj krimuloj rilate iun komercon, entreprenon. Kutime tio signifas ke kompanio pagas certan procentaĵon al bando, kiu reciproke protektas ĝin kontraŭ la aliaj krimuloj. En pli vasta medio ĝi signifas aŭspicion, protekton ĝenerale.

Ekzemple: Э́того ко́ммерса тро́гать нельзя́, у него́ кры́ша (Tiun ĉi komerciston oni ne tuŝu, li havas protekton) aŭ Хоте́ли бухга́лтера уво́лить, а у неё оказа́лась кры́ша в администра́ции — она́ сестра́ гла́вного бухга́лтера (Oni deziris maldungi librotenistinon, sed evidentiĝis ke ŝi havas aŭspicion en la administracio — ŝi estas fratino de la ĉefa librokontisto).

— крышева́ть (protekti, aŭspicii)

La vorto estas verba formo de кры́ша kaj estas uzata en la senco “protekti, aŭspicii iun”. Ekzemple: Ма́фия всегда́ крышева́ла борде́ли и продавцо́в нарко́тиков (Mafio ĉiam protektadis bordelojn kaj narkotikvendistojn) aŭ По́сле слия́ния в но́вую компа́нию поста́вили за́ма из Красноя́рска — бу́дет свои́х крышева́ть (Post kuniĝo je la nova firmao oni enpostenigis vic-direktoron el Krasnojarsko — li aŭspicios la siajn).

— чухня́ (stultaĵo)

La vorto devenas de pli vaste uzata kaj norma чушь kaj havas la saman sencon, sed iom pli popolecan nuancon. Ekzemple: Инопланетя́не? Не ве́рю я в э́то, чухня́ какая́-то (Ĉu aliplanedanoj? Mi ne kredas tion, tio estas stultaĵo).

Ni certe listigis ne ĉiujn vortojn el la menciitaj kampoj, ja tiucele necesus obligi la ĉapitron. Tamen tio ĉi jam sufiĉas por kompreni 80% de la neformalaj konversacioj. Ĉion alian vi povos ĉerpi el la vivo memstare. Ek!