Latina/A Resumo
Aspekto
< Latina
Tralegu ĉi-subajn resumetojn de la laste traktitaj lecionoj kaj certigu vin, ke vi komprenas ĉion.
- Por la latina alfabeto unue ekzistis nur la majuskla literaro, nur poste ekestis ankaŭ la minuskloj.
- La literoj I kaj V ĉiu povus marki ĉu vokalon ([i], [u]), ĉu duonkonsonanton ([j], [ŭ]).
- Nun I kutime plu uziĝas kaj por la vokalo kaj por la duonkonsonanto, dum la diferencon inter [u] kaj [ŭ] kutime montras la uzo de aŭ la litero V aŭ U.
- Oni povas tamen laŭplaĉe uzi J por iuj I.
- Ekzistas (aŭ precipe ekzistis en la pasinteco) ĉiuokaze multaj variaĵoj en la skribado de latino.
- La literoj K, Y, W kaj Z estas tre maloftaj.
- Ekzistas pluraj manieroj, kiel elparoli latinon.
- Nuntempe ofta estas la laŭklasika aŭ restaŭrita elparolo, sed konindas ankaŭ aliaj.
- Laŭklasike c legiĝas kiel [k], qu kiel [kŭ], v [ŭ], x [ks], z [dz].
- Vokaloj povas esti aŭ mallongaj (a) aŭ longaj (ā).
- Y prononciĝas kiel i kun rondigitaj lipoj.
- Ae kaj oe legiĝas [aj] [oj], tamen ne ĉiam.
- I iam fariĝas [j].
- Krom post q-, u estas [ŭ] ankaŭ post ng- kaj iuj s-.
- La akcento en tri- kaj pli-silabaj vortoj povas okupi diversajn silabojn.
- Se la antaŭlasta silabo estas peza (enhavas longan vokalon aŭ plurajn konsonantojn post la vokalo), ĝi prenas la akcenton.
- Se la antaŭlasta silabo estas malpeza, la akcenton prenas la antaŭ-antaŭlasta silabo.