Latina/Adverboj

El Vikilibroj

Adverboj[redakti]

Ekzistas du specoj de adverboj. Unuj estas originaj, ekzemple hodiē “hodiaŭ”, dum aliaj devenas de adjektivoj: male “malbone” de malus, -a, -um “malbona”.

La originajn adjektivojn oni ellernas parkere. Por la devenaj sufiĉas scii, ĝuste kiel ili kreiĝas.

Ni jam scias, ke ekzistas du klasoj de adjektivoj: la unua-dua-deklinaciaj kaj la tria-deklinaciaj. La sistemo por devenigi de ili adverbojn malsamas. Ĉar ni nun scias nur la unuan klason de adjektivoj, ni lernos nur pri ĝiaj adverboj.

Adverboj de unua-dua-deklinaciaj adjektivoj[redakti]

La adverbigo de tiaj adjektivoj estas sufiĉe facila: ĉe plej multaj oni aldonas al la (genitiva) radiko la finaĵon -ē.

  • clārus “klara” – clārē “klare”
  • validus “forta” – validē “forte”
  • pulcher “bela” – pulchrē “bele”
  • līber “libera” – līberē “libere”

Kelkajn adjektivojn oni tamen adverbigas per la finaĵo :

  • prīmus “unua” – prīmō “unue”
  • rārus “malofta” – rārō “malofte”
  • sērus “malfrua” – sērō “malfrue”

Ankoraŭ aliaj adjektivoj uzas anstataŭ adverbo kvazaŭ sian (neŭtran) akuzativon:

  • multus “multa” – multum “multe”
  • nimius “troa” – nimium “tro(e)”

Fine kelkaj adjektivoj havas malregulajn adverbojn:

  • bonus “bona” – bene “bone”
  • malus “malbona” – male “malbone”