Latina/Frazaranĝo

El Vikilibroj

Frazaranĝo[redakti]

Unu afero dum lernado de lingvo estas lerni la solajn vortojn kaj iliajn formojn kaj signifojn; alia afero estas meti tiujn vortojn en plenajn sencohavajn kaj bonsonajn frazojn. Dum la unuan aferon helpas tabeloj kaj rigidaj regularoj, por la fakta aranĝado de frazoj kaj frazaroj oni simple bezonas ankaŭ ian senton, kiu plej facile kaj nature akiriĝas de la jamaj parolantoj kaj skribantoj de la lingvo simple per tio, ke oni aŭdas kaj legas la lingvon. Tamen ni povas enkonduki iom da notoj kaj rekomendoj por helpi al komencanto orienti sin.

Vortordo[redakti]

Latino ĝenerale havas liberan vortordon. Tamen same kiel en Esperanto validas, ke eĉ se ie eblas pluraj variantoj por ĝuste frazigi apartan penson, kutime kelkaj malmultaj variantoj estas pli bonaj kaj natursonaj ol la aliaj.

En simplaj sciigaj frazoj la latina vortordo estas plej ofte SOV. Unue venas la subjekto de la frazo, poste la objekto kaj nur fine la verbo. En Esperanto oni havas SVO, oni do plej kutime diras “La knabino amas la poeton”; en klasika latino la samo tamen diriĝus Puella poētam amat (laŭvorte “La knabino la poeton amas”).

Tamen vi memoru, ke la latina vortordo estas vere libera. Precipe en poezio oni ofte renkontas grandegajn eksperimentojn kun la vortordo kiel kun ĉiu lingvaĵo. Ankaŭ en pli malfruaj latinaj verkoj, skribitaj jam de ne-denaskaj latinuloj, la vortordo ŝanĝiĝas laŭbezone aŭ laŭ la denaska lingvo de la verkanto kaj ĝenerale “simpliĝas”, same cetere kiel preskaŭ ĉiuj abundaj gramatikaĵoj de la klasika Romana latino.

Pasiva voĉo[redakti]

Latino tre ŝatas konstrui frazojn per pasiva voĉo. Puella ā magistrā laudātur “La knabino estas laŭdata de la instruistino” estas por latinaj oreloj frazo neniom malpli kutima ol la rekta Magistra puellam laudat “La instruistino laŭdas la knabinon”.

Vi rememorigu al vi, ke la aganto de pasive esprimita faro, se li estas vivulo, antaŭmarkiĝas per la prepozicio ā / ab, kaj la vorto mem de la aganto estas en ablativo. Se la aganto estas senvivaĵo, ĝi estas ja en ablativo, sed sen ia prepozicio.

  • Nur en pli posta simpligita latino la aganto de pasiva ago estas iam esprimita per la prepozicio per (plus akuzativo).