Saltu al enhavo

Latina/Grekeca deklinaciado

El Vikilibroj

Grekeca deklinaciado[redakti]

Kiel ni diris jam multfoje, latino transprenis multajn vortojn el la (antikva) greka lingvo. Tiuj ofte havas dum deklinaciiĝo iom ŝanĝitajn formojn, kiuj postportas signojn de la greka lingvo.

Resumas tion la jenaj aldonaj tabeloj; la malsamaĵoj je la normalo estas markitaj flave.

Unua deklinacio[redakti]

Por grekdevenaj vortoj de la unua deklinacio estas karakterizaj la nominativaj finaĵoj -ās, -ēs (viraj) kaj (ina), fakte ekvivalentaj al la purlatina -a.

Xiphiās, -ae, m.
Grekeca
1a deklinacio
Singularo Pluralo
-ē, -ēs, f. -ēs, -ae, m. -ās, -ae, m.
Nominativo -ē -ēs -ās -ae
Genitivo -ēs -ae -ārum
Dativo -ae -īs
Akuzativo -ēn -ān / -am -ās
Vokativo -ē -ā -ae
Ablativo -īs

Dua deklinacio[redakti]

La grekaj duadeklinaciaj finaĵoj estas -os (vira/ina) kaj -on (neŭtra), do tre similaj al la latinaj -us kaj -um. Oni povas tre facile anstataŭigi la grekajn finaĵojn per la latinaj, tamen iam oni lasas al grekaj vortoj iliajn finaĵojn.

Atomos, -ī, f.
Grekeca
2a deklinacio
Singularo Pluralo
-os, -ī, m./f. -on, -ī, n. -ī, m./f. -a, n.
Nominativo -os -on -ī -a
Genitivo -ī -ōrum
Dativo -ō -īs
Akuzativo -on -ōs -a
Vokativo -e -on -ī -a
Ablativo -ō -īs

Por tre elstaraj vortoj (ekzemple propraj nomoj aŭ libro-titoloj) oni iam uzas specialajn finaĵojn ankaŭ por la pluralaj nominativo kaj genitivo. Tiuj estas -oe (anstataŭ ) kaj -ōn (anstataŭ -ōrum).