Latina/Nombro, kazo, genro

El Vikilibroj

Nombro, kazo kaj genro, tio estas la kategorioj de latinaj deklinacieblaj vortoj – de substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj de iuj numeraloj kaj participoj. Du el tiuj kategorioj havas ankaŭ Esperanto, estos do por vi des pli facile kompreni ilin.

Nombro[redakti]

La gramatika nombro en latino funkcias tute same kiel en Esperanto. Ĝi esprimas, ĉu la priparolata persono aŭ afero estas unu sola, aŭ ĉu estas pli da personoj/aferoj.

  • Singularoununombro signifas unu. Ekz. fēmina, virino · magister, instruisto · oppidum, urbeto · bonus, bona · ego, mi · ūnus, unu · secundus, dua · triās, trio.
  • Pluralomultenombro male signifas pli ol unu. Fēminae, virinoj · magistrī, instruistoj · oppida, urbetoj · bonī, bonaj · nōs, ni · duo, du · prīmī, unuaj · triadēs, trioj.

Rimarku interalie, ke dum ĉe substantivoj kaj adjektivoj en Esperanto sufiĉas aldoni -j al la baza -o aŭ -a, en latino ofte la tuta singulara finaĵo estas dekroĉita kaj alia tuta finaĵo aldonita.

  • Iam havis malnova latino ankoraŭ dualon, nombron signifantan ĝuste duopon da personoj/aferoj. Tiu gramatika nombro postvivis ankoraŭ en la klasika greka kaj ĝiaj postlasaĵoj videblas ankaŭ en latino, ekzemple en la malreguleca deklinacio de la nombronomo duo “du” aŭ ambō “ambaŭ”. Tamen klasika latino jam distingas nur du gramatikajn nombrojn.

Kazo[redakti]

Kazo montras pli konkrete la rolon de certa vorto en la frazo. Esperanto havas du kazojn: nominativon (nenia kromfinaĵo aŭ -j) kaj akuzativon (-n, -jn). Latino havas ankoraŭ kvar aliajn.

  • Nominativo estas la plej baza vortformo; en la frazo ĝi kutime esprimas la subjekton aŭ aganton Ekz. dominus, sinjoro · homō, homo · viae, vojoj · , vi (ci) · quis, kiu · trēs, tri.
  • Genitivo esprimas plej ofte ian posedan rilaton. Ĝi pli malpli respondas al la Esperanta prepozicio “de”, kiu tamen havas eĉ iom pli vastan signifaron ol la latina genitivo. Dominī, de sinjoro · hominis, de homo · viārum, de vojoj · tuī, de vi · cuius, de kiu (kies) · trium, de tri.
  • Dativo simile kvazaŭegalas Esperantan “al”, tamen ne ĉiakuntekste. Dominō, al sinjoro · hominī, al homo · viīs, al vojoj · tibi, al vi · cui, al kiu · tribus, al tri.
  • Akuzativo ekzistas ankaŭ en Esperanto; ĝi markas kutime la objekton de agado, sed uziĝas ankaŭ ekzemple en iuj tempo-rilataj esprimoj aŭ post iuj prepozicioj. Dominum, sinjoron · hominem, homon · viās, vojojn · , vin, quem, kiun · trēs, tri.
  • Vokativo estas uzata, kiam oni vokasalparolas iun. Iuj vortoj aŭ vortospecoj do vokativajn formojn tute ne havas, ĉar ili simple estus sensencaj; kaj ĉe multegaj vortoj vokativo egalas al nominativo (kiun oni cetere uzas por alparolado ankaŭ en Esperanto). Domine, (he) sinjoro (!) · homō, homo · viae, vojoj · , vi · trēs, tri.
  • Ablativo estas fine la plej diversosignifa kaj “sovaĝa” el la latinaj kazoj. Unue ĝi uziĝas en ligo kun multaj prepozicioj; alie, memstare, ĝi povas havi plej diversajn funkciojn. Libertraduke oni iam povas esprimi la latinan ablativon per Esperanta adverba konstruo, ekz. suā linguā – sialingve. La ablativaj formoj por niaj ses supre enkondukitaj vortoj estas respektive: dominō · homine · viīs · · quō · tribus.

Kiel vi vidas, latino havas kazojn, kiujn Esperanto plej ofte esprimus per diversaj prepozicioj. Ankaŭ latino havas prepoziciojn, sed ili uziĝas malpli ofte ol en Esperanto.

La ĝustajn signifojn de la latinaj kazoj ni eksplikados plie en la venontaj lecionoj kiel memstarajn gramatikajn apartaĵojn.

  • Iam menciiĝas ankoraŭ alia kazo – lokativo, ebliganta senperajn esprimojn de lokiĝeco (kutime esprimatajn helpe de la prepozicio in, en, ligiĝanta kun ablativo). Tiu kazo ja ekzistis en malnovega latino, tamen en la klasika ĝi jam estis mortinta – escepte de certaj specoj de vortoj (ekzemple urbo- aŭ insulnomoj), kiuj uziĝas siajn aŭ genitivajn aŭ ablativajn formojn en la lokativa signifo.

Genro[redakti]

Jen kategorio nova. En Esperanto oni ja distingas per la pronomoj (li, ŝi, ĝi) kaj sufiksoj aŭ iuj radikoj mem (-in-; viro, femino) la sekson de persono kaj eventuale de besto, tamen tiu distingado ne estas rigide gramatika, kaj gramatik-regule ne tiom gravas, ĉu oni pripronomas ekzemple katon kiel “ĝi”, “li” aŭ “ŝi”.

Latino tamen distingas efektivajn gramatikajn genrojn. Ĉiu vorto havas asignitan unu genron kaj tiu influas ĝiajn rilatojn kun aliaj vortoj. Ni prenu ekzemple la jam konatan vorton dominus, sinjoro, kiu nature estas vir-genra; se ni volas aldoni al ĝi la adjektivon signifantan “bona”, devas ankaŭ tiu havi virgenran formon. Tiu en latino estas bonus, kaj la tuta esprimo do estos bonus dominus – “bona sinjoro”. Sed se ni parolus pri “bona virino”, ni devus laŭgenrigi la adjektivon denove, kaj ĉar “virino” – fēmina estas in-genra vorto, ankaŭ la adjektivo devas ini: bona fēmina.

Ĉe personoj la gramatika genro kutime laŭas la naturan sekson – do ekzemple la vortoj de viraj familianoj (pater – patro, fīlius – filo) estas virgenraj, dum la nomoj por familianinoj (māter – patrino, fīlia – filino) estas gramatike de ina genro. Tiu logika distingado tamen ne entute validas ĉe aliaj nepersonaj vortoj, kiujn Esperanto plej ofte markus per la pronomo ĝi kiel diversseksaĵojn aŭ senseksaĵojn, sed latino ofte havas por ili kvazaŭ nelogikan gramatikan genron. Ekzemple, la nomoj de arboj (quercus – kverko, fāgus – fago) estas kutime in-genraj, same kiel ekzemple ec-vortoj (pulchritūdō – beleco, virilitās – vireco).

Ekzistas vortoj, precipe inter la bestonomoj, kiuj povas esti aŭ virgenraj aŭ ingenraj laŭ la efektiva sekso. “Bona hund(in)o” do povas esti ĉu bonus canisbona canis.

Estas ankaŭ esceptaj vortoj nebestaj, kies ŝanĝo de genro povas signifi ŝanĝon en nuanco: virgenra locus, loko, pluralas aŭ neŭtragenre kiel loca – lokoj (ekzemple en la pejzaĝo) aŭ vire kiel locī – lokoj (en libro ks.).

Fine ni do sumu la gramatikajn genrojn:

  • Vira genro. Ekz. vir mem, viro · rēx, reĝo · victor, venkinto · piscis, fiŝo · mundus, mondo · gladius, glavo · venter, ventro · rīvus, rivereto.
  • Ina genro. Fēmina, virino · rēgīna, reĝino · victrīx, venkintino · apis, abelo · mors, morto · spatha, spado · mamma, mamo · aqua, akvo.
  • Neŭtra genro. Saxum, ŝtono · metrum, mezuro · sigillum, sigelo · pōmum, frukto · mīrāculum, mirindaĵo · pīlum, ĵetlanco · ōs, buŝo · lac, lakto.

En la vortareto kaj alie uziĝas por la tri genroj la mallongigoj m., f. kaj n. (de respektive masculīnum, virgenraĵo, fēminīnum, ingenraĵo, kaj neutrum, neŭtraĵo).