Saltu al enhavo

Latina/Numeraloj

El Vikilibroj

Vidu ankaŭ kromĉapitron pri Romanaj ciferoj.

Numeraloj

[redakti]

Numeraloj aŭ nombrovortoj estas, kompreneble, vortoj por esprimi nombrojn: plej ofte por diri kiom io estas, sed ankaŭ por esprimi konceptojn kiel ordo (unua, dua, tria), nombro da fojoj (unufoje, dufoje, trifoje) ktp. En latino ni povas (almenaŭ ĉe ne grandaj nombroj) distingi la jenajn tipojn de numeraloj:

  • Kardinala esprimas, kiom da elementon havas aro: ūnus (unu), duo (du), quīnqāgintā (kvindek).
  • Orda diras, kioma iu elemento estas en aro: prīmus (unua), secundus (dua), quīnquāgēsimus (kvindeka).
  • Adverbia en latino plej ofte esprimas, kiom da fojojn io okazas: semel (unufoje; unue), bis (dufoje; due), quīnquāgiēns (kvidekfoje; kvindeke).
  • Multiplika esprimas, kiomobla io estas: simplex (unuobla), duplex (duobla).
  • Distribua esprimas, kiomopepo kiom io dividiĝas: singulī (po unu), bīnī (po du).

Kardinalaj

[redakti]

Kardinalaj numeraloj ĝis tri estas deklinacieblaj vortoj, kvazaŭ adjektivoj; kvar kaj pli grandaj jam ne deklinaciiĝas.

Unu ĝis tri

[redakti]

Ūnus, -a, -um “unu” plej similas al duadeklinacia adjektivo, sed fakte ĝia deklinacio estas pronomeca, tio signifas, ke en singulara genitivo ĝi havas (ĉiugenre) -īus kaj en dativo .

La vorto ūnus havas ankaŭ pluralon. Tiu tamen ne uziĝas same kiel la Esperanta “unuj”; ĝi uziĝas tiam, kiam la priskribata vorto estas en pluralo, sed havas singularan signifon (ekz. litterae – laŭvorte “literoj”, fakte “letero” – ūnārum litterārum “de unu letero”; aŭ castra “tendaro” – ūnīs castrīs “al unu tendaro”).

numeralo Ūnus, -a, -um
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo ūn-us ūn-a ūn-um ūn-ī ūn-ae ūn-a
Genitivo ūn-īus ūn-ōrum ūn-ārum ūn-ōrum
Dativo ūn-ī ūn-īs
Akuzativo ūn-um ūn-am ūn-um ūn-ōs ūn-ās ūn-a
Vokativo ūn-e ūn-a ūn-um ūn-ī ūn-ae ūn-a
Ablativo ūn-ō ūn-ā ūn-ō ūn-īs

La vorto duo, duae, duo uziĝas jam nur plurale. Ĝia deklinacio estas malregula; fakte ĝi baziĝas sur la iama gramatika nombro dualo, kiun havis praa latino. Same kiel duo deklinaciiĝas ankaŭ la vorto ambō, ambae, ambō “ambaŭ”.

numeralo Duo, duae, duo
Singularo
vira ina neŭtra
Nominativo du-o du-ae du-o
Genitivo du-ōrum du-ārum du-ōrum
Dativo du-ōbus du-ābus du-ōbus
Akuzativo du-ōs / du-o du-ās du-o
Vokativo du-o du-ae du-o
Ablativo du-ōbus du-ābus du-ōbus

Trēs, tria estas kvazaŭ regula triadeklinacia adjektivo.

numeralo Trēs, tria
Singularo
vira ina neŭtra
Nominativo tr-ēs tr-ia
Genitivo tr-ium
Dativo tr-ibus
Akuzativo tr-ēs tr-ia
Vokativo tr-ēs tr-ia
Ablativo tr-ibus

Kvar ĝis dudek

[redakti]

Numeraloj pli grandaj ol tri ne deklinaciiĝas.

1 ūnus, -a, -um 11 ūndecim
2 duo, duae, duo 12 duodecim
3 trēs, tria 13 trēdecim
4 quattuor 14 quattuordecim
5 quīnque 15 quīndecim
6 sex 16 sēdecim
7 septem 17 septendecim
8 octō 18 duodēvīgintī
9 novem 19 ūndēvīgintī
10 decem 20 vīgintī

Kiel vi vidas, numeraloj de “dek unu” ĝis “dek sep” estas kunmetaĵoj de la sendekaj formoj (tamen ofte kripligitaj) kaj -decim, varianto de decem. “Dek ok” kaj “dek naŭ” male esprimiĝas per subtraho de “dudek”, kvazaŭ “du-ĝis-dudek” kaj “unu-ĝis-dudek”.

Dudek ĝis cent

[redakti]

Tiuj ĝi vortoj mem ankaŭ ne deklinaciiĝas.

20 vīgintī
30 trīgintā
40 quadrāgintā
50 quīnquāgintā
60 sexāgintā
70 septuāgintā
80 octōgintā
90 nōnāgintā
100 centum

Post la dek-vortoj povas sekvi vortoj de nombroj por unu ĝis naŭ, same kiel en Esperanto. Ekz. vīgintī quattuor “dudek kvar”, nōnāgintā septem “naŭdek sep”. Alia rimedo estas diri unue la malpli grandan nombron kaj ligi ĝin al la dekvorto per et: quīquāgintā quīnque = quīnque et quīnquāgintā; vīgintī duo = duo et vīgintī.

Ūnus, duo kaj trēs en kunmetaĵoj ja deklinaciiĝas: sexāgintā trium hominum “de sesdek tri homoj”.

Tamen la nombroj finiĝantaj per “ok” kaj “naŭ” kreiĝas laŭ la modelo de duodēvīgintī kaj ūndēvīgintī: subtrahe de la sekvonta deko. Do “tridek ok” estas duodēquadrāgintā kaj “sepdek naŭ” estas ūndēoctōgintā. Sed “naŭdek ok” kaj “naŭdek naŭ” jam estas kunmetaj: nōnāgintā octō / octō et nōnagintā ktp., ne subtrahiĝas de centum.

Centoj

[redakti]

Centum ne deklinaciiĝas, sed la vortoj por “ducent”, “tricent” ktp. estas denove ja deklinacieblaj vortoj, kvazaŭ pluralaj adjektivoj de unua/dua deklinacio. Do quīngentae fēminae “kvincent virinoj”, quīngentōrum virōrum “de kvincent viroj” ktp.

100 centum
200 ducentī, -ae, -a
300 trecentī, -ae, -a
400 quadringentī, -ae, -a
500 quīngetī, -ae, -a
600 sescentī, -ae, -a
700 septingentī, -ae, -a
800 octingentī, -ae, -a
900 nōngentī, -ae, -a

Miloj

[redakti]

La vorto por “mil” estas mīlle. En singularo ĝi mem ne deklinaciiĝas; do mīlle mīlitēs, mīlle mīlitibus ktp. Sed pluraj miloj jam deklinaciiĝas:

numeralo Mīlle
Singularo Pluralo
Nominativo mīlle mīl-ia
Genitivo mīl-ium
Dativo mīl-ibus
Akuzativo mīl-ia
Vokativo mīl-ia
Ablativo mīl-ibus

Pluraj mīlia kondutas kiel substantivoj kaj post ili sekvas genitivo:

  • “du mil ĉevaloj” = “du miloj da ĉevaloj” = duo mīlia equōrum
  • “al kvindek mil homoj” = “al kvindek miloj da homoj” = quīnquāgintā mīlibus hominum

Ordaj

[redakti]

Ĉiuj ordaj numeraloj estas regulaj adjektivoj de unua/dua deklinacio.

Unua ĝis dudeka

[redakti]

Ĉe “dek-tria” ĝis “dek-sepa” deklinaciiĝas ĉiu vorto el la duopo.

1 prīmus, -a, -um 11 ūndecimus, -a, -um
2 secundus, -a, -um 12 duodecimus, -a, -um
3 tertius, -a, -um 13 tertius decimus
4 quārtus, -a, -um 14 quārtus decimus
5 quīntus, -a, -um 15 quīntus decimus
6 sextus, -a, -um 16 sextus decimus
7 septimus, -a, -um 17 septimus decimus
8 octāvus, -a, -um 18 duodēvīcēsimus, -a, -um
9 nōnnus, -a, -um 19 ūndēvīcēsimus, -a, -um
10 decimus, -a, -um 20 vīcēsimus, -a, -um

Pli ol dudeka

[redakti]

Pli grandaj ordaj numeraloj kreiĝas pli malpli regule:

  • anstataŭ -gintā venas -gēsimus
  • anstataŭ -gentī-centī-gentēsimus-centēsimus

“Trideka” estas trīcēsimus, “centa” cetēsimus.

Anstataŭ secundus en kunmetaj ordaj nombroj uziĝas la vorto alter.

Ekzemploj:

  • “trideka tria” – trīcēsimus tertius
  • “sesdeka sepa” – sexāgēsimus septimus
  • “dudeka dua” – vīcēsimus alter
  • “ducenta okdeka oka” – ducentēsimus duodēnōnagentēsimus

Ceteraj

[redakti]

Jen ekzemploj de la ceteraj renkonteblaj specoj de numeraloj.

Adverbiaj

[redakti]

Adverbiaj numeraloj esprimas nombron da fojoj: “unufoje”, “dufoje” ktp.

1 semel
2 bis
3 ter
4 quater
5 quīnquiēs
6 sexiēs
10 deciēns
20 vīcēns

Multiplikaj

[redakti]

“Unuobla”, “duobla” ktp. Estas triadeklinaciaj adjektivoj.

1 simplex, -plicis
2 duplex, -plicis
3 triplex, -plicis
4 quadruplex, -plicis
10 decemplex, -plicis

Distribuaj

[redakti]

“Unuopaj / po unu”, “duopaj / po du” ktp.; pluralaj unua/dua-deklinaciaj adjektivoj.

1 singulī, -ae, -a
2 bīnī, -ae, -a
10 dēnī, -ae, -a