Latina/Personaj finaĵoj
Aspekto
< Latina
Personaj finaĵoj
[redakti]Ĉiuj latinaj verboj (el ĉiuj konjugacioj kaj eĉ la malregulaj verboj) uzas en ĉiuj tensoj (krom perfekto) de indikativo kaj subjunktivo la jenajn finaĵojn por esprimi la personon kaj nombron.
| Personaj finaĵoj | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Nombro | Singularo | Pluralo | ||||
| Persono | 1 | 2 | 3 | 1 | 2 | 3 |
| Aktivo | -ō/-m | -s | -t | -mus | -tis | -nt |
| Pasivo | -(o)-r | -ris | -tur | -mur | -minī | -ntur |
Tiujn ĉi finaĵojn preskaŭ ĉiam antaŭas ankoraŭ iuj tenso- aŭ modo-sufiksoj aŭ diversaj ligilaj vokaloj (ĝuste kiuj estas diferencaj por la diversaj konjugacioj).