Latina/Prefiksoj

El Vikilibroj

Prefiksoj[redakti]

En Esperanto estas kutima la praktiko antaŭglui al diversaj vortoj diversajn vortetojn kiel prefiksojn kaj tiel pliĝustigi aŭ tute ŝanĝi ilian signifon. Se oni donas ion plian al io, oni aldonas tion. Tia praktiko ekzistas ankaŭ en latino.

Oni prefiksas jen per memstaraj vortetoj (plej ofte prepozicioj), jen per prefiksoj “originaj”, kies jam ĉefa funkcio estas prefiksi. Esperanta ekzemplo (kvankam ne perfekta) estu la prefikso “mal-”.

La origina formo de prefikso en la kombinita vorto estas tre ofte iom kripligita (fakte asimilita). Ekzemple la prepozicio ad, kiam ĝi fariĝas prefikso, jen restas ad-, jen ŝanĝiĝas por pli facila prononceblo je jen al-, jen ap-, ac-, af- ar- ktp., depende de la radiko, antaŭ kiun ĝi algluiĝas.

Iujn prefiksojn ni elnombras ĉi-sube:

ab- (abs-, as-, au-, ), for-
ad- (ac-, af-, …), al-
ante-, antaŭ-
circum-, ĉirkaŭ-
con- (co-, col-, …), kun-
dis- (dī-, dif-, …), dis-, for-
ex- (ē-, ef-, …), el-, fin-
in- (īn-, ig-, …), mal-; en-
inter-, inter-
ob- (of-, …), kontraŭ
per-, -eg-
prae-, antaŭ-, ĉef-
re- (red-), re-
sē-, dis-
sub- (suf-, sur-, …), sub-

Ekzemploj[redakti]

  • “iri”, abeō “foriri”
  • caedō “tranĉi”, abscīdō “fortranĉi”
  • ferō “porti”, auferō “forporti”
  • pellō “peli”, aspellō “forpeli”
  • “iri”, adeō “aliri”
  • dūcō “konduki, irigi”, addūcō “alkonduki, alvenigi”
  • ferō “porti”, afferō “alporti”
  • tangō “tuŝi”, attingō “ektuŝi, atingi”
  • gradior “paŝi”, aggredior “alpaŝi; eniri, ataki”
  • optō “elekti”, adoptō “alelekti, alpreni, alproprigi”
  • causa “kaŭzo, (juĝ)afero”, accūsō “kulpigi”
  • “iri”, circumeō “ĉirkaŭiri”
  • mūniō “(en)murigi”, circummūniō “ĉirkaŭmunigi”
  • speciō “rigardi”, aspiciō “(al)rigardi”, circumaspiciō “ĉirkaŭrigardi”
  • “iri”, coëō “kuniri”
  • labōrō “labori”, collabōrō “kunlabori”
  • coquō “kuiri”, conconquō “kuiri kune”
  • claudō “fermi”, conclūdō “fermi, finigi”

Ĉe iuj vortoj la signifo estas per la prefikso tute ŝanĝita, ĉe aliaj la prefikso estas preskaŭ pleonasma aŭ iel helpas distingi kvazaŭ la aspekton de la verbo (simile kiel iam en Esperanto, precipe ĉe la prefiksoj “ek-” kaj “el-”).

Iuj prefiksohavaj vortoj prosperas multe pli ol la senprefiksaj “gepatroj”, kiuj mem uziĝas ĉu malofte, ĉu tute ne plu. Ekzemplo estu la vorto congruō (prenita tiel Esperanten), kies bazo gruō en sia nudeco fakte ne renkonteblas.

Pliajn ekzemplojn de priprefiksitaj vortoj ni donas en la sekva leciono kun la ĵus lernita verbo sum, esse.