Latina/Prezencaj infinitivoj

El Vikilibroj

Kiel ni diris jam pli frue, latino havas plurajn specojn de infinitivoj – entute ses: prezencan, perfektan kaj futuran, ĉiun en pasiva kaj aktiva variantoj.

La perfektan kaj futuran infinitivojn ni traktos nur pli poste en ĉi tiu lernolibro, ĉar ili kreiĝas helpe de ankoraŭ nekonataj verbaj radikoj (perfekta kaj supina). Sed jam nun ni povas prezenti la prezencan infinitivon por la unuaj du konjugacioj.

Aktiva infinitivo de prezenco kreiĝas per la finaĵo -re, kiu aldoniĝas al la radiko pere de la tema vokalo (longigita). Pasivo kreiĝas same, nur la finaĵo estas -rī.

(Vi ne konfuzu la aktivan prezencan infinitvon kun la pasiva prezenca imperativo en la dua persono de singularo, kiu havas la saman formon.)

Ekzemploj:

Laŭdi: laud + ā + re → laudāre
Vidiĝi, esti vidata: vid + ē + rī → vidērī

1a konjugacio Laudō, -āre
Infinitivo
Aktivo Prezenco laŭdi laud-ā-re
Pasivo Prezenco laŭdiĝi laud-ā-
2a konjugacio Videō, -ēre
Infinitivo
Aktivo Prezenco vidi vid-ē-re
Pasivo Prezenco vidiĝi vid-ē-