Latina/Terminaro
Pliaj termin-klarigoj estas aldonotaj.
Fin-aĵo/iĝo
[redakti]Dum per la vorto finaĵo ni komprenas ĝuste difinitan (kaj nememstaran) gramatikan vorteron, kiu ekzemple aldoniĝas al la radiko de vorto aŭ al alia finaĵo, finiĝo ni nomas (lasante severecon apude) ion ajn, kio staras en la fino de vorto, do eĉ ekzemple kelkajn finaĵojn aŭ finaĵon kune kun la fina parto de la radiko ktp.
Ekzemplo de finaĵo en Esperanto estas -o aŭ -j. La unuan finaĵon havas vortoj kiel “homo”, “dramo”, “malantaŭo”; ambaŭ finaĵojn vortoj “homoj”, “dramoj”, “malantaŭoj”; sed nur la duan finaĵon havas ankaŭ la vortoj “homaj”, “dramaj” ktp.
Finiĝoj kontraŭe povas laŭplaĉi. La finiĝo de la vorto “homo” povas esti (la finaĵo) “-o”, sed ankaŭ “-mo”; tiam ni povas ekzemple diri, ke la vortoj “homo” kaj “dramo” havas la saman finiĝon, ambaŭ finiĝas je “-mo”, kvankam tio estas hazardaĵo sen ia gramatika signifo. Ĉe la vortoj “kontraŭveneno” kaj “vipurveneno” ni povas nomi la tutan parton “-veneno” finiĝo kaj paroli pri samfiniĝaj vortoj.
Ci–Vi
[redakti]Ĉar en latino gravas la distingo inter la singulara kaj plurala dua persono, en iuj partoj de tiu ĉi lernolibro ni provizore uzas la maloftan Esperantan pronomon “ci” por klare marki, ke temas pri singularo, dum “vi” tiam signifas nur pluralon. Ekzemple la vortaĵo “vi laŭdas” povus el normala Esperanto tradukiĝi latinen aŭ kiel “laudās” aŭ kiel “laudātis”, depende de tio, pri kiom da personoj temas; por ke ni ne bezonu ĉiam skribi “vi (unu)” kaj “vi (pluraj)”, bonvolu toleri portempan uzon de la malambigua ci/vi-sistemo.