Latina/Tria deklinacio (substantivoj)

El Vikilibroj

Tria deklinacio[redakti]

Al la tria deklinacio apartenas vortoj, kiu finiĝas genitive je -is.

Dum la unua- kaj duadeklinaciaj finaĵoj estis multaloke tre similaj aŭ eĉ samaj (āō, amum, ārumōrum, āsōs, īsīs), la tria deklinacio jam pli malproksimiĝas.

Simile kiel ĉe la tria konjugacio, al la tria deklinacio apartenas ĝenerale vortoj, kiuj origine ne havis ian teman vokalon (kiel estas la unuadeklinacia a kaj duadeklinacia o); la neceso por liga vokalo pleniĝas per mallonga ei. Krome al la tria deklinacio apartenas ankaŭ vortoj, kies tema vokalo ja estas i / ī. Tiuj ĉi i-temaj vortoj kredeble iam kreis propran deklinacian klason, sed tiu unuiĝis kun la senvokaleca kaj ili nun kune formas la trian deklinacion – kiu do tamen havas multajn diferencetajn subklasojn.

Unu karakterizaĵo – aŭ, fakte, malkarakterizaĵo – de la tria konjugacio estas, ke ĝi havas tre multajn eblajn singularnominativajn finiĝojn. Ĉe la unuaj du klasoj estis la finiĝoj estis plej ofte -a kaj -us/-um; ĉi tie ni renkontos tiujn ĉiujn kaj ankoraŭ multajn aliajn.

Tre grave estos nun konscii pri la radikŝanĝoj; la vortradiko kiel vidata en la singulara nominativo ofte estas (aŭ ŝajnas) diferenca de la radiko uzata en la aliaj kazoj. Estas do vere necese ellerni kaj la nominativan kaj la genitivan formon de ĉiu vorto.

Inter la triadeklinaciaj substantivoj troviĝas vortoj de ĉiuj tri genroj.


Sube vi trovos sep tabelojn. Tio povas ŝajni tre multe por tuja ellerno, kaj efektive estas. Sed vi ne bezonas mastri dekomence ĉiujn detalojn; fakte devus sufiĉi al vi la unua tabelo, kiu sumas la ĝeneralajn finaĵojn:

3a deklinacio Singularo Pluralo
Nominativo - -ēs / -(i)a
Genitivo -is -(i)um
Dativo -ī -ibus
Akuzativo -em / - -ēs / -(i)a
Vokativo - -ēs / -(i)a
Ablativo -e / -ī -ibus

Se vi ellernos nur tiujn, vi povos jam kompreni triadeklinaciajn vortojn sufiĉe multe. Tamen, kiel jam dirite, la tria deklinacio havas multajn subklasojn kaj etajn internajn variantojn. Tiujn ni prezentas sube.


Plej multaj viraj kaj inaj vortoj deklinaciiĝas simile al tiu ĉi:

3a deklinacio Homō, hominis
Singularo Pluralo
Nominativo homō homin-ēs
Genitivo homin-is homin-um
Dativo homin-ī homin-ibus
Akuzativo homin-em homin-ēs
Vokativo homō homin-ēs
Ablativo homin-e homin-ibus

Dum neŭtroj deklinaciiĝas jene:

3a deklinacio Nōmen, nōminis
Singularo Pluralo
Nominativo nōmen nōmin-a
Genitivo nōmin-is nōmin-um
Dativo nōmin-ī nōmin-ibus
Akuzativo nōme nōmin-a
Vokativo nōmin nōmin-a
Ablativo nōmin-e nōmin-ibus

Nun tamen sekvas la i-temaj vortoj. Ties karakterizaĵoj estas:

  • En la genitiva pluralo la finaĵo estas ĉiam -ium (anstataŭ la simpla -um).
  • Neŭtroj havas en pluralaj nominativo, akuzativo kaj vokativo -ia (anstataŭ -a), kaj en singulara ablativo -ī (anstataŭ -e).
  • Plie, malneŭtraj vortoj povas havi singularnominative -im (anstataŭ -em), singularablative (por -e) kaj pluralakuzative -īs (-ēs). Sed tio ne validas ĝenerale; ofte temas pri afero de stilo.

Oftaj signoj de tiuj vortoj, por helpi distingon, estas:

  • Ili estas t.n. “samsilabaj”: la nominativa formo ofte havas la saman kvanton da silaboj kiel la genitiva (ekzemple ambaŭ kazoj havas la finiĝon -is).
  • Ilia (kromnominativa) radiko finiĝas je pluraj konsonantoj (ofte -nt-). Sed troveblas ja esceptoj – vidu pli sube.
  • Se neŭtroj, ili havas la tipan nominativan finiĝon -e, -al-ar.

Jen ekzemplo de “samsilaba” vorto:

3a deklinacio Turris, turris
Singularo Pluralo
Nominativo turris turr-ēs
Genitivo turr-is turr-ium
Dativo turr-ī turr-ibus
Akuzativo turr-em
turr-im
turr-ēs
turr-īs
Vokativo turris turr-ēs
Ablativo turr-ī
turr-e
turr-ibus

Tipfiniĝa neŭtro:

3a deklinacio Animal, animālis
Singularo Pluralo
Nominativo animal animāl-ia
Genitivo animāl-is animāl-ium
Dativo animāl-ī animāl-ibus
Akuzativo animal animāl-ia
Vokativo animal animāl-ia
Ablativo animāl-ī animāl-ibus

Plurkonsonantfina vorto:

3a deklinacio Nox, noctis
Singularo Pluralo
Nominativo nox noct-ēs
Genitivo noct-is noct-ium
Dativo noct-ī noct-ibus
Akuzativo noct-em noct-ēs
Vokativo nox noct-ēs
Ablativo noct-e noct-ibus

Esceptaj inter tiuj vortoj, kies radiko finiĝas per pluraj konsonantoj, sed ne havas la -i-, estas la vortoj por familianoj:

  • parēns, parentis “gepatro” (plurala genitivo parentum, ne parentium)
  • pater, patris “patro” (patrum)
  • māter, mātris “patrino” (mātrum)
  • frāter, frātris “frato” (frātrum)

Kelkaj observoj[redakti]

La tria deklinacio estas tre kompleksa kaj la plej bona rimedo, kiel intimiĝi kun ĝi (same kiel kun iu ajn lernaĵo), estas simple “fosi” en ĝi kaj iompostiome mem observi iujn regulojn, tendencojn. Iujn plej bazajn ni tamen listigas por vi ĉi-sube; se vi volas, vi povas lerni ilin:

  • Vortoj, kiuj en singularo nominative finiĝas je -ās kaj genitive je -ātis, estas inaj.
  • Se vorto finiĝas nominative je -ō, la radiko en aliaj kazoj finiĝos je -n: leō, leōnis; pulchritūdō, pulchritūdinis; carō, carnis.
  • Multaj vortoj havas en singulara nominativo la finaĵon -s, almenaŭ kvazaŭe. Tiu povas unuliteriĝi kun la fino de la radiko (rēx, rēgis; aspex, aspicis) aŭ forgluti ĝin (quiēs, quiētis; vēritās (fakte vēritāts), vēritātis; nox (fakte nocts), noctis).
  • Multe da neŭtroj finiĝas en singulara nominativo (kaj akuzativo, vokativo) je -us; alikaze ilia finiĝo estas -er-or: genus, generis; tempus, temporis.