Latina/Uzoj de sum, esse

El Vikilibroj

Uzoj de sum, esse[redakti]

La verbo sum, esse povas plenumi diversajn funkciojn. Iujn ni havas ankaŭ en Esperanto, aliajn ne.

Esse + nominativo[redakti]

La plej baza signifo de “esti”: io estas ioio estas ia ktp.

  • Iūlia pulchra est. Julio estas bela.
  • Marcus est amīcus meus. Marko estas mia amiko.
  • Faber sum. Mi estas metiisto.

Esse + dativo[redakti]

La Esperanta verbo “havi” tradukiĝas latinen aŭ rekte per la verbo habeō, -ēre, aŭ per speciala esse-konstruo. Tiam la havataĵo estas en nominativo, kaj la havanto en dativo. Laŭvorte io estas al iu = “iu havas ion”.

  • Marcō amīcī et inimīcī sunt. = Marcus amīcōs et inimīcōs habet. Marko havas amikojn kaj malamikojn.
  • Mihi sunt multī librī. = Habeō multōs librōs. Mi havas multajn librojn.

Esse + genitivo + infinitivo[redakti]

Kiel la ĵusa dativ-posesiva konstruo uziĝas anstataŭ la verbo habeō, la verbon dēbeō “devi” oni povas anstataŭigi per vorto en genitivo por la devanto, esse kaj subjekteca infinitivo por la devata agado. De iu (ies) estas agi = “iu devas agi”.

  • Marcī est pugnāre. = Marcus dēbet pugnāre. (= Marcō est pugnandum.) Marko devas batali.

Kiel ni indikas en la ekzemplo, ekzistas eĉ ankoraŭ alia rimedo por esprimi tion ĉi, nome per la verba formo gerundivo, kiun ni tamen traktos nur pli poste.

Esse kiel helpa verbo[redakti]

Alia uzo de la latina sum, esse samkiel ĉe Esperanta “esti” estas iom pli abstrakta kaj pli pure gramatika: la rolo de helpa aŭ liga verbo por aliaj verboj, kun iliaj participoj.

Ekzemple, se en la pasinteco iu “faris ion”, tiu “io” ja “estis farata”, kaj se iu “faros” ion, li tion “estas faronta”. Latino do ankaŭ uzas la verbon por “esti” en similaj esprimoj, tamen nur lige kun verbformoj kreitaj de la perfekta kaj supina radikoj, kiujn ni traktos pli poste.