Manlibro pri tradukado

El Vikilibroj
Iri al: navigado, serĉi

TRADUKADO[redakti]

Specoj de tradukoj[redakti]

Parola tradukado, interpretado, postulas de interpretisto kapablon rapide reagi kaj transdoni al la aŭskultantoj la ĉefajn ideojn de la parolanto; ne tiom gravas la precizeco, ĉar ne estas tempo por mediti pri la unuopaj detaloj. Por interpretado taŭgas do personoj, kiuj ne estas harfendaj kaj precizemaj, sed kiuj posedas iom aventureman naturon, ĉar interpretistoj kutime multe vojaĝas, ŝanĝas hotelojn kun duarangaj gastejoj, renkontiĝas kun plej diversaj homoj. Male la tradukistoj kutime enfermiĝas en sia laborĉambro, ĉirkaŭitaj de tutaj stokoj da enciklopedioj kaj vortaroj, kaj laboras kun fanatika precizeco.

La tradukoj estas ĝenerale dividataj je fakaj kaj beletraj. Por la fakaj tradukoj gravas racieco kaj terminologia precizeco, por la beletra tradukado ĉefas la estetikaj vidpunktoj. Kompreneble, tradukataj estas ankaŭ gazetaraj artikoloj, reklamoj, instrukcioj por manipuli maŝinojn aŭ uzi diversajn varojn - tiuj tekstoj foje pli proksimas al la faka literaturo, foje al la beletra.

La beletrajn tekstojn eblas dividi je prozo, poezio, dramo (proza aŭ versa) kaj muzika poezio. Sed ankaŭ la beletraĵoj estas tradukataj diversmaniere. Gramatika traduko estas uzata en lernejoj kiel helpilo por instruado de fremdaj lingvoj. La lernantoj tradukas tekston en sian gepatran lingvon kaj poste reen en la lingvon lernatan. Ne gravas la estetikaj vidpunktoj, gravas nur la gramatika kaj enhava ĝusteco. Lingvistika traduko estas plenumita de lingvisto sen artisma ambicio pro sciencaj celoj (ekz. ĉe antikvaj tekstoj), por ke aliaj sciencistoj (historiistoj) sciu, kio precize estas skribita en la teksto. Lingvistika traduko povas servi ankaŭ kiel baza helpilo por artisto, kiu ne konas la originalan lingvon. Lingvisto kaj artisto tiamaniere kunlaboras por traduki el ekzotaj aŭ antikvaj lingvoj gravajn beleteraĵojn konservante ilian belecon. Artisma traduko jam celas reprodukti ĉiujn estetikajn kvalitojn de la originalo kaj anstataŭi la originalon en la kulturo de la traduklingvo. Sub beletra traduko oni kutime pensas pri la artisma.

Teorio de bildo[redakti]

La beletro priskribas la vivon, tial necesas traduki la vivon, ne unuopajn vortojn. Ĉefe la prozo bildigas scenojn el la vivo de homoj, prezentas iliajn interparolojn, kaj ankaŭ la verkisto rakontas tiel vive, kvazaŭ li estus sidanta en apuda fotelo kaj voĉe babilanta kun sia leganto.

La faka literaturo klopodas efiki je nia racio kaj esprimiĝas per precizaj vortaj stiligoj, ofte per normigitaj terminoj kaj sciencaj difininoj, kiujn ni bezonas plurfoje malrapide tralegi por kompreni ilian logikon.
La beletro penas impresi nian fantazion kaj niajn emociojn, tial ĝi uzas bildojn, kiuj efikas neprecize, sed tuj. Legante "ŝia koro ektremis“ ni imagas, ke la heroino ion ektimis, sed ni ne imagas, ke la koro en ŝia brusto efektive komencis vibri - la metaforo efikas kiel kompleto, kiel bildo, ne kiel unuopaj vortoj.

Fakulo priskribas malnovan lokomotivon, kiu ne kapablis veturi pli rapide ol 10 km/h, dum artisto esprimas la saman ideon per bildo: La lokomotivo galopis kun tia bruego, ke ĝi panikis paŝtantan sin ĉevalidon - la ĉevalido preterkuris la lokomotivon, transsaltis la relojn antaŭ la lokomotiva muzelo kaj fuĝis direkte al la bieno. (La ĉevalido estis pli rapida ol la lokomotivo.)

Por la bildo sufiĉas nur la plej karakterizaj detaloj: Kun lacigitaj okuloj ŝi fine fermetis la palpebrojn kaj vidis, kiel en tenebro kaj vento tremetas gasflamoj kaj antaŭ teatraj frontonoj kun granda rapideco deruliĝas la fiakraj ŝtupetoj. (Flaubert) Ni legas plu kaj memoras, ke la sinjorino sopiras pri teatra tumulto en urbego, sed se oni demandus nin, kiujn vortojn Flaubert uzis por elvoki la bildon antaŭ nia anima vido, ni apenaŭ kapablus respondi sen denove enrigardi la libron. Kaj ĝuste tiel devas esti: kiel ĉe mozaiko ni devas percepti bildon, ne aron da ŝtonetoj, same ĉe priskribo ni vidu bildon, ne aron da vortoj.

Ĉiu nenormalaĵo aŭ strangaĵo ĉe priskribo, ekzemple neologismo aŭ monstra derivaĵo aŭ mallerta vortordo, tiras al si la atenton de la leganto kaj deturnas la atenton de la priskribata bildo, rompas ĝin (same kiel malbone sidanta ŝtoneto en mozaiko frapas la okulojn).

Bildo estas pli forta, pli impresa, se ĝi konsistas el vortoj konkretaj ol el vortoj ĝeneralaj: sur arbo sidis birdo kaj kantis - sur tilio kaŭris pasero kaj trilis. Same pli efikaj estas radikvortoj, kiuj efikas tuj, ol kunmetaĵoj, kiuj postulas racian analizon, precipe la negativaj: la ĉevalo trenmarŝis plu - la ĉevalo rampis plu; malvarma, sensuna, negaja tago - friska, griza, morna tago.

Kontraŭaj opinioj pri la manieroj de tradukado[redakti]

Dum la jarcentoj ŝanĝiĝadis opinioj pri tio, kiamaniere traduki, kiajn trajtojn de la originalo emfazi kaj kiajn dampi. Ankaŭ nun la tradukantoj ne estas unuecaj. Aperas jenaj kontraŭaj opinioj:
- Traduko laŭvorte reproduktu la tekston de la originalo
- Traduko reproduktu la ideon de la originalo
- Traduko legiĝu kvazaŭ originalo
- Traduko malkaŝu, ke ĝi estas nur traduko
- Traduko konservu stilon de la origina aŭtoro
- Traduko emfazu la individuan stilon de la tradukanto
- Traduko odoru de la epoko, en kiu estiĝis la originalo
- Traduko freŝu laŭ la tempo, en kiu ĝi mem estiĝis
- Traduko ne permesas aldonojn nek eliminojn
- Traduko rajtas la tekston redukti aŭ ampleksigi
- Traduko evitu rimedojn, kiuj mankas en la originalo
- Traduko plene apliku la riĉecon de la traduklingvo
- Traduko transportu la scenejon al la traduklingva lando
- Traduko konservu la nacian karakteron de la originalo
- Traduko respektu la versformon de la originalo
- Traduko apliku versformon taŭgan por la traduklingvo
- Versojn prefere traduku proze ktp.
La problemon de tradukado bone karakterizas ankaŭ la fama anekdoto: "Tradukoj similas al virinoj - se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj, se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj.“

Evoluo de la tradukmetodoj en la historio[redakti]

La mezepoka tradukisto simple alirakontis la nereligiajn tekstojn konsiderante la rezulton sia propra verko, dum la religiajn skribaĵojn li tradukis per sklaveca laŭvorteco, vorton post vorto, perfortante eĉ la gramatikon, kvankam la rezulta teksto estis preskaŭ nelegebla kaj malfacile komprenebla. Sed li ne kuraĝis "korekti la vortojn de Dio“.

La humanismo jam postulis, ke oni ne traduku izolajn vortojn, sed signifon post signifo, ideon post ideo, kaj ke oni uzu korektan kaj facile kompreneblan lingvaĵon. La protestantismaj tradukoj de Biblio eĉ aktualigis vivrealaĵojn, anstataŭigante turbanojn per ĉapeloj, papirusajn volvaĵojn per libroj, kuŝadon ĉe la manĝo per sidado k.s.

La baroko pro propagandaj, kontraŭprotestantismaj celoj klopodis folklorigi la tradukojn ankoraŭ pli, por ke ili pli facile disvastiĝu en la popolo kaj helpu likvidi la influon de la protestantismo.

Male, la fiera klasikismo konsideris ĉion folkloran maldigna por la literaturo; la tradukistoj penis rivale "pliperfektigi“ la aŭtoron, elsarki ĉion "nepoezian“ (ekz. nazpurigadon), uzi sole poetismajn esprimojn. Ambaŭ manieroj uniformigas la verkojn kaj senigas ilin de la originaleco. La aŭtoroj ofte uzas diferencajn stilojn por karakterizi la unuopajn heroojn de siaj verkoj; en la folklorigitaj aŭ poetigitaj tradukoj la karakterizaj diferencoj malaperas.

La romantikaj tradukistoj pietate subiĝis al la aŭtoro, dezirante prezenti lin al la legantaro tia, kia li efektive estas, eĉ kun liaj mankoj, konservi lian stilon kaj esprimmanieron. Kiel idealo estis por ili traduko preskaŭ laŭvorta, imitanta ĉiujn apartaĵojn de la originalo, eĉ se ili impresis strange kaj nenature en la traduko, ĉar la romantikuloj opiniis tiujn apartaĵojn karakterizaj por la aŭtoro.

La realisma traduko klopodis aspekti kiel originalo, se la aŭtoro verkus ĝin en la lingvo de la tradukisto. La traduko imitis la stilajn manierojn kaj kutimojn de la aŭtoro, aplikante ilin je la nova lingva materialo. La interpretisto ne tradukis laŭvorte la karakterizaĵojn de la aŭtoro, sed serĉis en sia propra lingvo esprimilojn, havantajn similan efikon. Ĉar la realisma tradukisto deziris, ke lia traduko impresu la leganton same kiel la originalo, li ofte transportis la scenejon de la rakontado el fremda lando kaj malproksima pasinteco al sia lando kaj sia epoko. Sed tiamaniere li ŝanĝis la kolorecon kaj atmosferon de la rakontado.

La naturalistoj konsideris sian devon konservi la nacian karakteron de la verko, por ke la leganto sentu, ke li legas romanon anglan, francan, rusan ktp., kvankam li legas ilin ĉiujn en sia gepatra lingvo. Ili ne nur ne transportis la scenejon, sed klopodis akcenti la fremdan medion spicante sian tradukon per fremdismoj (anglismoj, francismoj, rusismoj ktp.). Ili ekzemple tradukis kelkajn idiomojn aŭ proverbojn laŭvorte, de tempo al tempo konservis nekutiman vortordon k.s. Sed la fremdismoj ĝenas la leganton, aspektas nenature.

En la moderna tempo ekzistas pluraj skoloj, kiuj akordiĝas en la postulo, ke la tradukanto prezentu al la publiko ne sin mem, sed la tradukatan aŭtoron, ne plibonigadu lian verkon laŭ sia bontrovo, sed interpretu ĝin kun ĉiuj kvalitoj pozitivaj kaj negativaj, kun plena riĉeco kaj esprimiveco de lingvaĵo, kun karakterizaj distingoj inter parolmaniero de sociaj tavoloj (nobelo, pastro, soldato, maristo, kamparano, laboristo - ĉiu el ili uzas alian vortaron, alian kulturon de esprimado). La tradukanto servu modeste kaj humile al la tradukata aŭtoro. Sed ofte la unuopaj skoloj diferencas en la opinioj, kiel la postulojn efektivigi. Kelkaj akceptas eĉ reduktadon de tekstoj, aliaj ĝin strikte rifuzas.

Tri etapoj de la tradukista laboro[redakti]

La tradukanto klopodas:
- unue kompreni la originalon,
- due interpreti ĝin
- kaj fine realigi la tradukon per reverko en alia lingvo.

Kompreni la originalon
La kompreno de la originalo okazas el du vidpunktoj:
- kompreno de historiaj kaj filologiaj faktoj
- kompreno de estetikaj kvalitoj

La aŭtoro bildigas la realon laŭ sia subjektiva vidmaniero, la tradukanto interpretas la aŭtoran mesaĝon. La legantoj volas konatiĝi kun la opinioj de la aŭtoro kaj esplori la mondon per liaj okuloj; ili fidas al la tradukinto, ke li prezentas en la traduko ne sin mem, sed efektive la aŭtoron eĉ kun liaj mankoj kaj eraroj.

Antaŭ ĉio necesas kompreni la historiajn kaj filologiajn faktojn en la verko. La historiaj faktoj estas ekzemple ironiaj aludoj je politika situacio aŭ stato de la teknika evoluo (vestado, fotado, trajnado, aŭtomobilado ktp. antaŭ cent jaroj estis io alia ol hodiaŭ). Al la filologiaj faktoj apartenas ekzemple la emocia magio de la numeralo tri en fabeloj kaj fabloj (do ne eblas tiun numeralon ŝanĝi pro rimo aŭ ritmo) aŭ proverboj rilatantaj al certaj historiaj okazaĵoj (pri "Judasa kiso“ ne eblas paroli en la antaŭkristana epoko aŭ en budhana medio). Okazas eĉ, ke la tradukanto ne komprenas, ke temas pri frazeologia esprimo, kaj tradukas ĉion laŭvorte, ŝanĝante tute la sencon de la teksto. Ekzemple la angla "kapti krabon“ dum boatado ne signifas ĉasi krabojn, sed mallerte tuŝi la akvonivelon per la remilo.

Due necesas dediĉi atenton al la estetikaj kvalitoj de la originalo. Simpla leganto lasas sin emocii de ili subkonscie, sed la tradukanto ilin perceptas, komprenas kaj analizas per sia prudento. Li deĉifras, per kiaj rimedoj la aŭtoro atingas siajn efikojn kaj individuigas sian stilon. Metiaj tradukantoj inklinas traduki vorton post vorto, la tuton ne prenante en konsideron. La kreiva tradukisto imagas la tutan bildigitan realon, ne nur en izola frazo, alineo aŭ ĉapitro, sed en la tuta libro. Tradukado estas senĉesa decidado inter pluraj variantoj, el kiuj neniu precize ekvivalentas al la originalo, necesas elekti inter esprimoj tro fortaj kaj esprimoj tro malfortaj. Tial la tradukanto bezonas koni detale la tutan verkon kaj naturon de la herooj, por ke li povu prijuĝi, kiu el la eblaj variantoj plej taŭgas por la konkreta situacio aŭ persono. Li do ne tradukas vortojn, sed bildojn. Bildojn de la realo. Temas pri realo enkadre de la verko, laŭ subjektiva vidmaniero de la aŭtoro, ne pri la objektiva realo laŭ enciklopedioj. La tradukisto klopodas imagi la mondon tiel, kiel ĝin imagis la aŭtoro. Ekzemple tradukanto de Faŭsto prezentas al la legantoj sian opinion pri tio, kion Goethe opiniis, ke opinias Faŭsto.

Interpreti la originalon

La lingvo de la tradukanto havas alian paletron de koloroj kaj alian gamon de nuancoj ol la lingvo de la aŭtoro. Preskaŭ ĉiu vorto povas esti tradukebla en alian lingvon per pluraj esprimoj, el kiuj ĉiu parte sinonimas, sed neniu plene ekvivalentas. La diferencoj estas ne nur en la enhavo de la vortoj, sed ankaŭ en ilia stila uzeblo (komunuzaj, poeziaj, slangaj), en emocia forto (neŭtralaj, laŭdaj, insultaj), en eksterlingvaj asocioj (aludoj pri naciaj kutimoj, historio kaj kulturo estas ofte nekompreneblaj por alinacianoj).

Ekzemple por elekti inter la esprimoj dando, fripono, diboĉulo, ekstravaganculo, senpripensulo, ventkapulo, ĝigolo, kiu karakterizu iun el la herooj, necesas koni la tutan verkon por scii, kiel la koncerna persono aĝas, agas, kondutas, vivas, ĉu li misfaras pro malica, eĉ krima fikaraktero aŭ nur pro juneca senzorgema temperamento, ĉu en krizaj momentoj li kondutas noble kaj kuraĝe aŭ fie kaj poltrone ktp. ktp.

Sed en la interpretado kaŝiĝas ankaŭ certa danĝero. La priskribitaj agoj aŭ personoj povas memorigi la tradukanton pri liaj propraj problemoj kaj li poste tendencas subkonscie meti en la verkon trajtojn, kiujn la originalo ne posedas. La tradukanto ŝatas certajn esprimojn aŭ gramatikaĵojn, kiujn li aplikas en la traduko, kaj elvokas tiamaniere impreson, ke la aŭtoro ilin ŝatas. La tradukanto ne forgesu, ke lia tasko estas prezenti al la legantoj la aŭtoron, ne sin mem. La plej bona estas tia tradukanto, kiu plene submetiĝas kun siaj talentoj al la aŭtoro, penante servi lin.

Reverkado de la teksto

La tradukanto vestas la pensojn kaj bildojn de la aŭtoro per novaj vortoj en alia lingvo. Tiuj vortoj havas diferencan sonon, longecon, ritmon kaj melodion, sed ankaŭ malsamajn stilajn nuancojn (slanga, poezia, dialekta, arkaika, faka, emocia, flata, malbena k.s.), diferencan tradicion en uzado, kaj sekve impresas la leganton alimaniere ol la vortoj de la originalo. Ankaŭ la gramatikaĵoj havas en ĉiu lingvo alian oftecon de uzado, la sama gramatika formo povas en unu lingvo efiki normale, en alia arkaike, poezie aŭ male folklore, eĉ vulgare aŭ tute nenature. La vortoj kuniĝas en frazojn, ofte kliŝajn: proverboj, parolturnoj, veterprognozoj, ekkrioj, suspiroj, deziroj, epitetoj ĉe substantivoj aŭ verboj, rilatoj inter verboj kaj kutimaj prepozicioj estas pli malpli stabiliĝintaj en lingvoj, la saman ideon esprimas ĉiu lingvo per alia frazeologia kliŝo. La lingvoj diferencas eĉ per uzado de interpunkciaj signoj, ekzemple punktokomo kaj dupunkto, kaj per vortordo (la sama vicigo de vortoj en ĉiu lingvo donas alian impreson, havas alian stilan valoron). Ankaŭ al fremdvortoj, et-vortoj kaj karesvortoj ĉiu lingvo rilatas siamaniere.

La tradukanto bezonas scii la diferencojn inter "siaj“ du lingvoj: kio en la traduklingvo mankas kaj kio male superfluas, kio ekzistas en ambaŭ lingvoj kun la sama valoro kaj kio havas valoron malsaman.

Ĉiu lingvo posedas sian normon, tio signifas, ke certaj leksikaj, gramatikaj kaj stilaj rimedoj estas sentataj kiel "normalaj“, stile neŭtralaj, dum ĉiuj ceteraj efikas kiel spicaĵo, kiu donas al la teksto apartan guston kaj originalan aromon. Tiu spicaĵo povas nuancigi la tekston al tono poezia, arkaika, slanga, folklora, vulgara, sed ankaŭ impresi kiel simpla mallertaĵo, gramatike ja ĝusta, kaj tamen fremda al la koncerna lingvo. Kutime odorigas la frazon esprimoj emociaj (ekkrioj, ĝemoj, insultoj, karesoj), sed ankaŭ senemociaj nekutimaĵoj, kiel inversigoj de vortordo aŭ personigo de objektoj ('knabino bela tie staris, lampo palpebrumis sur la tablo, la motoro singultis ktp.).

Poste li staras antaŭ dilemo:

- se li ne utiligos specialaĵojn de sia lingvo, kiuj mankas en la lingvo de la originalo, lia lingvaĵo nepre estos malpli riĉa ol en la originalo; la aŭtoro de la originalo certe aplikis ĉiujn riĉaĵojn de sia lingvo, el kiuj multaj ne ekzistas en aliaj lingvoj, do se la tradukanto rezignas kompensi ilin per aliaj riĉaĵoj, neeviteble lia traduko estos malpli kolora ol la originalo

- se li utiligos specialaĵojn de sia lingvo, kiuj mankas en la lingvo de la originalo, lia lingvaĵo povas esti same riĉa kaj multkolora, ja eĉ pli bunta ol la originalo; sed aliflanke li povas troigi sian inventemon kaj tiom ŝanĝi la tekston, ke ĝi portos alian mesaĝon, ol kiun lanĉis la aŭtoro.

Kompreneble, plej multe gravas, kian rolon ludas la lingva inventemo en la originalo. Ekzistas tekstoj, kiuj plenas de vortludoj kaj ŝercoj, kio postuligas similan ŝercan vortludemon ankaŭ en la traduko, aliaj tekstoj estas sobraj, modestaj, seriozaj, ĉe kiuj ŝercemo povas ĝeni.

Procedo de la tradukado[redakti]

Tradukisto unue legas la tradukotan verkon kiel simpla leganto, lasante sin ĉarmi per la beleco de la verko kaj per filozofio, kiun la aŭtoro mesaĝas al la mondo.

Dum la dua legado li jam atentas kiel estonta tradukanto kun krajono en la mano, substrekas la aŭtorajn specialaĵojn, kiuj spicas la tekston kaj karakterizas la individuan stilon de la verkisto aŭ dirmanierojn de unuopaj figuroj. En kajeron li enskribas esprimojn, frazojn, proverbojn, koncize: apartaĵojn, ĉe kiuj supozeblas tradukaj malfacilaĵoj.

Post la dua tralego sekvas analizo de la substrekitaj esprimoj kaj serĉado de adekvataj esprimiloj en la cellingvo, solvado de la traduk-enigmoj, enskribitaj en la kajero. La tradukisto serĉas "traduk-ŝlosilon“, koncepton, kiun li aplikos ĉe tradukado de la ĝuste analizata konkreta verko.

Nur dum la tria legado okazas samtempe la propra tradukado.

Sekvas periodo, kiam la finitan tradukon tralegas pluraj kontrolantoj, dume la tradukinto mem "ripozas“ (kutime tradukas alian verkon), por liberiĝi de la influo de la originalo. Post kelkaj monatoj, kiam li parte forgesis sian laboron, li denove tralegas la tradukon kvazaŭ tekston de alia tradukisto. Nun li pli klare vidas mankojn kaj erarojn, kiujn li faris sub influo de la originala lingvo, samtempe li povas pli objektive prijuĝi la rimarkigojn de la kontrolintoj.

Studoj pri la aŭtoro[redakti]

Vere responsemaj tradukistoj ne kontentiĝas nur per la tradukata verko mem. Antaŭ la komenciĝo de la laboro ili klopodas konatiĝi kun la biografio de la tradukota aŭtoro, kun la politika kaj socia situacioj en lia tempo, kun verkoj, kiujn li verkis antaŭ kaj post la tradukata libro kaj kiuj dokumentas la evoluon de lia arto. La verkoj kutime enhavas multajn aludojn je tiutempaj reĝimoj, skandaloj, sociaj movadoj, filozofioj, sen kiuj la tradukanto ne povas la verkon kompreni kaj ĝuste interpreti por la nuntempaj legantoj en alia lingvo. Eĉ la historiaj romanoj en historia vesto okupiĝas pri problemoj, kiuj skuis la socion, en kiu la aŭtoro vivis, kaj je kiuj li reagis per sia verkaro.

Libereco de tradukanto[redakti]

Estus grava eraro starigi ian normon, laŭ kiu oni devas traduki. La tradukisto bezonas certan krean liberecon, post kiu tamen ne rajtas kaŝiĝi malseriozeco, neglektemo, fuŝemo aŭ supraĵemo. Ĉiu originalo ebligas plurajn interpretojn en alia lingvo, kiuj ĉiuj - malgraŭ siaj diferencoj - povas esti ĝustaj kaj pravigeblaj. La unuopaj interpretadoj povas diferenci laŭ la unuopuloj kaj laŭ ilia sentado, sed ankaŭ laŭ iliaj epokoj kaj lokoj.

Tamen, la tradukanto sciu kaj konsciu, kiaj ebloj de tradukado ekzistas, per kiaj diversaj manieroj eblas traduki konkretan tekston aŭ teksteron. Tradukado de beletro estas problemo samtempe lingvistika kaj artisma. Ne eblas traduki tekston nur laŭ lingvistikaj vidpunktoj, neglektante la estetikan flankon de la afero, nek interpreti la tekston sole laŭ sia lingva sento kaj intuicio, fidante sian artisman geniecon, kaj malrespektante la lingvosciencan studadon de tradukotaĵo. Bona tradukisto bazas sian arton sur serioza lingvistika analizo de la teksto.

Kvin tipoj de ekvivalenteco ĉe tradukado[redakti]

1) Pri la unua tipo oni parolas tiam, kiam du lingvoj uzas tute aliajn vortojn, kun alia signifo, tamen la rezulta efiko estas sama. La ĉeĥa vortplekto "farti kiel porko en sekalo“ kaj la germana "farti kiel fiŝo en akvo" signifas la samon kiel la Esperanta "vivi kiel kuko en butero“ - ĉiu el ili esprimas, ke iu ĝuas bonfarton. La unua tipo konservas "la celon de komunikado“.

2) Ĉe la dua tipo krom la celo de komunikado estas konservata ankaŭ la sama konkreta situacio. Anglo "respondas la telefonon“, ĉeĥo "levas la aŭskultilon“. Fakte okazas ambaŭ agoj, ĉar oni devas unue levi la aŭskultilon kaj poste respondi.

3) En la tria tipo estas priskribataj la samaj trajtoj de la situacio, per similaj vortoj, kiuj tamen estas diference organizitaj, ekzemple per negado de mala trajto: "Tio povas finiĝi por vi malbone.“ - "Tio ne estos bona por vi.“ La detaleco de priskribo povas esti ĉe la traduko malpli alta ol ĉe la originalo (Li elmovis el la ŝranketo tirkeston, elprenis cigaredojn kaj proponis ilin al Petro - Li prenis el la ŝranketo cigaredojn kaj proponis ilin al Petro) aŭ male pli alta (Mi vidis, ke estis prezentita demando - Mi legis en ĵurnalo, ke estis prezentita demando). Tio okazas precipe tiam, kiam en ĉiu el ambaŭ lingvoj validas alia konvencio: viva praktiko pruvas, ke ... - el konkreta praktiko oni scias, ke ... Kelkaj lingvoj ebligas kunmeti kopule en la sama ebeno kvalitojn daŭran kaj momentan, dum en aliaj lingvoj tio ne eblas: Li estis svelta kaj dormema, kiam li enlitiĝis. - La sveltulo estis dormema, kiam li enlitiĝis.

4) La kvara tipo de ekvivalentoj estas tiuj, kiam oni uzas la samajn vortojn, sed en unu lingvo estas aktiva voĉo kaj en alia la pasiva (oni rulis ŝtonon - la ŝtono estis rulata) aŭ subpropozicio estas anstataŭigita per gerundio aŭ verba substantivo k.s. (mi manĝis, kiam mi venis hejmen - mi manĝis veninte hejmen - mi manĝis post alveno hejmen; mi diris al li, kion mi pensas pri ŝi - mi diris al li mian opinion pri ŝi). Tiuj ĉi ekvivalentoj ekzistas ankaŭ interne de unu lingvo.

5) En la kvina tipo estas la koincido inter originalo kaj traduko maksimuma: The house was sold for 10 thousand dollars. - La domo estis vendita por 10 mil dolaroj.

Danĝero de troa banaleco kaj logikeco en traduko[redakti]

Analizante tradukojn kaj komparante ilin kun la originaloj, oni rimarkis du gravajn tendencojn, kiuj aplikiĝas dum la tradukado:

a) La tradukistoj tendencas uzi pli ĝenerale konatajn vortojn kun pli larĝa, sed malpli preciza signifo, uzi stilajn ŝablonojn. Ekzemple "rorado de leonoj“ ŝanĝiĝas al "blekado aŭ muĝado de leonoj“, "ronronado de aŭtomobiloj“ al "murmurado, graŭlado aŭ bruado de aŭtomobiloj“, "serpentumado de soldatoj“ al "zigzaga rampado de soldatoj“ ktp. La esprimoj uzitaj de la originala aŭtoro estas malpli kutimaj kaj malpli banalaj, sed ĝuste tial pli trafaj, pli koloraj, pli reliefaj kaj pli impresaj. Kiam la tradukisto rimarkas, ke la aŭtoro intence uzis emocie fortajn esprimojn, li male inklinas troigi la emocian forton. Anstataŭ "granda amaso da mono“ li tradukas "mamuta amaso da mono“, anstataŭ "Joĉjo gapis“ aperas en la traduko "Joĉjo gapaĉis“ k.s. La pliintensigo kaj malintensigo de la emociaj esprimoj estas tradukmetodaj eraroj kaj la tradukantoj devas gardi sin kontraŭ ili.

b) La tradukistoj tendencas "klarigi“ la tekston, fari ĝin pli logika ol en la originalo. Sed la aŭtoroj ofte intence formulas siajn frazojn malklare por elvoki streĉitan atmosferon (detektivaj kaj psikologiaj romanoj) aŭ ŝajne nelogike, ĉar tio donas al la teksto novan, pli impresan bildon. En la frazo "mi estis kaptita, poste ili kuris tra ia koridoro kaj fine ĵetis min en ian kelon“ la rakontanto montras sian senpovon dirante "poste ili kuris tra ia koridoro“ anstataŭ diri "poste ni kuris tra ia koridoro“"poste ili kuris kun mi tra ia koridoro“, kvankam estas klare, ke li kuris kun ili. Tradukisto, kiu anstataŭ "ili“ skribus "ni“"ili kun mi“, farus la frazon pli logika, sed malpli impresa. Li difektus la artan bildon. Tamen "plilogikigoj“ estas en tradukoj tre oftaj. Multaj tradukantoj inklinas al pli ofta uzo de konjunkcioj, por ke la teksto estu "pli flua“. La aŭtoro intence evitis ilin por akiri certan efikon (Li alkuris. Li sidiĝis. Li diris nenion.), sed la tradukinto rompis la bildon per aldono de konjunkcioj. (Li alkuris. Kaj li sidiĝis. Kaj li diris nenion.).

Tamen en multaj situacioj la klarigoj taŭgas. Estas konsilinde skribi "la rivero Sázava, la vilaĝo Křenovice, la ĵurnalo Rovnost“, ĉar la nomoj Sázava, Křenovice, Rovnost per si mem dirus nenion al eksterlanda leganto.

Kulturaj diferencoj[redakti]

La tradukanto devas memori, ke li tradukas ne nur inter diferencaj lingvoj, sed ankaŭ inter diferencaj kulturoj. Ĉiu teksto vekas en la leganto asociojn, kiuj troviĝas kvazaŭ malantaŭ la vortoj ekster la teksto, kaj tiuj eksterlingvaj asocioj diferencas laŭ la kulturoj historiaj aŭ geografiaj. Ekzemple nun estas azeno simbolo de stulteco, dum ĉe antikvuloj ĝi estis simbolo de seksa pasiemo kaj voluptemo. Ankaŭ "pano“ kaj "domo“ estas diferencaj en ĉiuj mondopartoj kaj historiaj epokoj. Ju pli malproksimaj estas la lando kaj la tempo de la originalo, des pli diference la verko estos komprenata de niaj legantoj.

Kompensoj[redakti]

La tradukanto ne rajtas plibonigi nek ŝanĝi la verkon, lia tasko estas prezenti al la legantoj la aŭtoron, ne sin mem. Sed se en la traduklingvo mankas certaj esprimrimedoj, la tradukanto povas serĉi konvenan kompenson, aliajn esprimilojn kun la sama aŭ simila efiko. Ekzemple unu vortludon oni povas anstataŭigi per alia, la poeziecon esprimi per inversa vortordo (kato nigra) aŭ per aldono de komparo (kato nigra kiel nokto), foje unu vorton de la originalo pli taŭge tradukas vortgrupo aŭ frazeologia frazo en la traduko. La tradukanto ekzamenas, kiajn esprimilojn la aŭtoro uzis, kion li volis atingi per ili, kiujn el ĉi tiuj rimedoj posedas la traduklingvo kaj kiujn necesas kompensi. Simple dirite, li serĉas tradukŝlosilon.

En poezio oni aplikas ekzemple aldonajn rimojn, kiuj en la originalo mankas, por kompensi netradukeblajn trajtojn de la originalo. Tiu metodo estas uzita ĉe Bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský en traduko de Tomáš Pumpr. En la originalo ĉiu strofo havas nur unu riman paron, en la Esperanta traduko ofte tri parojn (Vi sensperte vivas certe, / neestinte dio, / false ŝajnas, ke mi gajnas / en la profesio.) La tradukisto certe ne volis "plibonigi“ aŭ "korekti“ la aŭtoron, sed simple kompensi spicon de folkloraj esprimoj en la originalo.

La preparo de la tradukonto[redakti]

La publiko ĝenerale akceptas, ke muzikistoj kaj kantistoj en operejo akiris muzikan kleriĝon en konservatorio, ankaŭ pri poeziaj tradukoj oni kredas, ke ilin faris efektivaj poetoj, majstroj de lingvo kaj de poeziaj formoj. Sed pri tradukado de prozo regas ĝenerale opinio, ke ĝi estas nenia arto nek scienco, kaj tial ĝin povas fari ĉiu, kiu scias paroli ambaŭ lingvojn kaj posedas sufiĉe grandan vortaron. Tiu miskompreno rezultigas tradukojn, kies kvalito similas al opero kantata de amatoroj sen ekzercitaj voĉoj kaj sen ia ajn scio pri muzika teorio.

La profesiaj tradukistoj rekrutiĝas el lingvistoj, kiuj kompletigis sian kleriĝon per studado de artliteratura teorio, aŭ el verkistoj, kiuj kompletigis sian edukon per studado de lingvistiko. Tradukado troviĝas sur la limo inter arto kaj lingvoscienco. Simile kiel por restaŭri pentraĵojn ne sufiĉas esti bonega pentristo, sed necesas specialaj scioj (rentgenado, kemio, arthistorio), ankaŭ por tradukado necesas scioj, kiujn originala verkisto ne bezonas.

Por naciaj lingvoj ekzistas aŭ translatologiaj institutoj aŭ translatologiaj fakoj ĉe universitatoj, kie la adeptoj - krom la fremda lingvo - studas ankaŭ lingvistikon, stilistikon, teorion de tradukado kaj ankaŭ artteorion, ĉar kiu volas interpreti arton por aliaj, tiu devas antaŭ ĉio la arton mem kompreni.

Esperantaj tradukoj estas kutime laboraĵoj de amatoraj volontuloj, pli aŭ malpli talentaj, sed ofte tute ne konsciaj pri la tradukaj problemoj. Aŭ ili komprenas la problemojn nur el vidpunktoj gramatika kaj leksika, sed pri la artismaj ili eĉ ne scias, ke tia vidpunkto ekzistas.

En naciaj lingvoj haveblas sufiĉe ampleksa translatologia literaturo, kiun oni povas prunti en publikaj bibliotekoj, same kiel diversajn enkondukojn en lingvistikon kaj stilistikon. Por konatiĝi kun artaj problemoj taŭgas kritikoj de grandaj verkistoj kaj kritikistoj (Balzac, Dostojevski, Eliot, Orwell, Ingarden, Šalda ktp.), kiuj estas eldonataj libroforme en diversaj lingvoj. Kompreneble, tralego de tiuj libroj ankoraŭ neniun faros eksperto, sed vi almenaŭ ne saltos en tradukadon kiel Pinokjo en la maron, ne havante imagon pri ĝia grandeco.

Stilaj ebenoj[redakti]

Fundamenta stilo estas la stilo komunuza, kiun oni parolas en la ordinara vivo, kaj kiu aplikas la fundamentan vort provizion. Pli malalta, pli kruda formo de la komunuza stilo estas slango, transiranta iam eĉ al vulgareco kaj trivialeco, precipe ĉe la kriminaluloj, kies parolo estas nomata argoto. La plej perfektan disvolviĝon de la komunuza stilo oni trovas en la stilo beletra, kiu uzas rakontadon simile kiel la stilo komunuza, sed per pli riĉa vortaro kaj zorgas pri la estetika efiko de siaj priskriboj. La stilo publicista staras meze inter la stiloj beletra kaj faka, ĉar ĝi klopodas vigle kaj atentokapte bildigi fakajn temojn. Pri la plej preciza espri mado sen estetika efiko penas la stilo faka, kiu estas karakterizata per normigado de fakaj nomoj, alivorte terminoj. Aparta speco de la faka stilo estas la substilo administracia, kiu prezentas volojn de aŭtoritatoj. Ĉiuj stiloj komune formas unu lingvon, ĝiajn stilajn ebe nojn. Por ĉiu ebeno konvenas aliaj postuloj, ofte kontraŭstarantaj. Por la beletra stilo taŭgas multaj sinonimoj sen preciza signifo, dum la stilo faka strebas elimini la sinonimojn kaj ĉiun terminon unu sence difini. Plenumo de bezonoj de unu stilo ne malhelpas plenumon de bezonoj de alia stilo.

Stiligadoj neŭtrala kaj sent-esprima[redakti]

Se oni uzas simplajn vortojn en ordinara parolo (en la deklivo estis nigra grot-enirejo), temas pri stiligado neŭtrala. Sed kiam oni uzas pli viglan, nekutiman esprimiĝon (en la deklivo oscedis grot-enirejo'), temas jam pri stiligado sentesprima, kiu prezentas subjektivajn sentojn kaj sintenojn de la rakontanto. La plej oftaj manieroj de la sentesprima stiligado estas uzo de et kaj aĉ vortoj (hundeto, hundaĉo), de slangismoj (Heninde! Ĉu jam envenis la ideo en vian melonon?) aŭ de vortfiguroj (li batalis kiel leono). Ĉiu emocia esprimiĝo (Ho mia kara!) estas sentesprima, sed ne ĉiu sent esprima parolo estas emocia. La neŭtrala stiligado estas karakteriza por la faka stilo, la sentesprima por la stilo beletra.

Vortfiguroj kaj pensofiguroj[redakti]

Por fortigi la efikon de vortoj estas uzataj multaj vortfiguroj kaj pensonfiguroj, plej ofte kun sent esprima karaktero. La elipso ellasas vortojn por ne ripeti ilin (mia libro kaj la via = mia libro kaj via libro), dum la ripeto plurfojigas ilin por emfazi (antaŭ multe, multe da jaroj); la hiperbato renversas la kutiman vortordon (homon honestan ili kalumniis), la opozicio apudmetas vortojn de kontraŭa signifo (freneze saĝa, terure bela), la komparo (li batalis kiel leono) povas ŝanĝiĝi en metaforon (tio estis batalo de leono kun hundoj); eluzata estas la ironio (tiu nia familia geniulo!); la metonimio esprimas signifon per vorto rilatanta (bela mano = bela skribo; homo sen koro = homo kruela), la sinekdoko anstataŭigas la partojn per la tutaĵo (kunkuris la tuta vilaĝo = ĉiuj vilaĝanoj). La eŭfemismo mildigas esprimojn (la avineto forpasis = mortis), dum la disfemismo krudigas ilin (la maljunulinaĉo kadavriĝis; la inaĉo vomis sian animon). La gradacio gradigas (homo diligenta en laboro, honesta en sia vivo, fidela en la amo), la hiperbolo troigas (li fortas kiel urso). La retorikan demandon respondas la parolanto mem (Kie estas la kaŭzo? Nur en lia maldiligentado!). Vort kaj pensofiguroj ekzistas ankoraŭ tre multaj.

Frazeologiaj esprimoj[redakti]

Parolante kaj skribante oni ofte uzas fiksiĝintajn vortkonstruojn, idiotismojn, parolturnojn kaj proverbojn (tion li ne afiŝos; ĉie li vidas fantomojn; pinĉa frosto; droni en mallumo; doni sian sangon por la patrujo; praktiko instruas nin; ĉie estas ĉarme, sed hejme plej varme). En Esperanto kreis kaj notis multajn frazeologiajn esprimojn Zamenhof (Proverbaro) kaj Kalocsay (6000 frazeologiaj esprimoj). Frazeologiaj esprimoj eniras en Esperanton precipe pere de la beletro.

Kelkaj stilaj apartaĵoj de Esperanto[redakti]

a) Esperanto tre ŝatas infinitivojn (mi invitis amikon por tagmanĝi; li foriris sen adiaŭi min; antaŭ ol foriri mi pagis), kiuj estas pli vivecaj ol substantivoj (mi invitis amikon por tagmanĝo; li foriris sen adiaŭo; antaŭ la foriro mi pagis);

b) Esperanto tendencas kurtigi frazojn per infinitivoj, participoj kaj gerundioj (ili pene laboris por gajni monon; venis mia amiko, loĝanta en apuda strato; laborante tutan nokton, li laciĝis);

c) Esperanto multe uzas adverbojn (mi venis vizite al vi; li alnajlis la tabulon martele; mi iradis tien ĉiutage; li iras urben; surstrate promenas multaj homoj) ;

d) Esperanto ofte unuvortigas (mansvingi, fingromontri, surmurigi, subtabligi, enpoŝigi, elpoŝigi, albordiĝi, surteriĝi');

e) Esperanto ŝatas verbigi substantivojn kaj adjektivojn (marteli, eleganti, kontenti, abundi, dispordi ĉambron, li harpagonas, flugilantaj anseroj, faŭkanta kaverno).

Principoj de beletra tradukado[redakti]

La tradukanto ne devas plibonigi nek ŝanĝi la verkon, lia tasko estas prezenti al la legantoj la aŭtoron, ne sin mem. Li ne traduku sole vortojn, sed la efikon de vortoj kun iliaj signifonuancoj kaj stila uzebleco. Se en la traduklingvo mankas certaj esprimrimedoj, la tradukanto devas serĉi konvenan kompenson, aliajn esprimilojn kun la sama aŭ simila efiko. Ekzemple unu vortludon oni povas anstataŭigi per alia, la poeziecon esprimi per inversa vortordo (kato nigra) aŭ per aldono de komparo (kato nigra kiel nokto), foje unu vorto de la originalo devas esti tradukita per vortgrupo aŭ frazeologia frazo en la traduko. La tradukanto devas ekzameni, kiajn esprimilojn la aŭtoro uzis, kion li volis atingi per ili, kiujn el ĉi tiuj rimedoj posedas la traduklingvo kaj kiujn necesas kompensi. Simple dirite, li devas trovi tradukŝlosilon. Necesas scii, ke pli konkretaj kaj pli precizaj vortoj elvokas pli vivecan bildon ol la vortoj abstraktaj kaj ĝeneralaj (sur pomarbo kaŭris pasero kaj pepis sur arbo sidis birdo kaj kantis). La verkistoj tial preferas vortojn precizajn kaj sukoplenajn, dum la tradukistoj ofte tendencas uzi vortojn pli ĝeneralajn, kiam ili ne povas pli precizan rememori; tiamaniere ili malfortigas la bildon ('sur pomarbo sidis pasero kaj kantis). Alifoje la tradukanto troigas la uzadon de precizaj vortoj kaj anstataŭ venis hundo al arbo li skribas alkuris pudelo al kverko. Aŭ la tradukanto ne komprenis, kial la aŭtoro esprimiĝis neprecize, uzante stilan mallongigon (Kiam mi venis hejmen, la edzino atendis min en la kuirejo. Hodiaŭ la tagmanĝo ne ŝajnis al mi bongusta.), kaj provas en la traduko ĉion klarigi, rompante efekton de la bildo (Kiam mi venis hejmen, la edzino atendis min en la kuirejo. Ŝi donis al mi tagmanĝon, sed hodiaŭ ĝi ne ŝajnis al mi esti bongusta). Ĝeneraligado, troigado kaj klarigado estas la plej oftaj eraroj de tradukistoj.

Ofte la tradukanto volas riĉigi la traduklingvon per enkonduko de novaj vortoj kaj derivaĵoj. Sed tiaj novaĵoj altiras la atenton de la leganto kaj rompas la bildon de la rakontado. En ĉiu bildo devas esti nur tiom da forto, kiom la bildo bezonas. Por stilisto pleje gravas kapablo ĝuste taksi mezurojn kaj elekti adekvatajn rimedojn.

Tradukanto bezonas ne nur stilan talenton kaj bonegan scion de ambaŭ lingvoj, sed li devas konatiĝi ankaŭ kun la lingvistiko, stilistiko, literatura teorio kaj tradukarta teorio (lernolibrojn li certe trovos en sia gepatra lingvo), kaj ne devas manki al li bonegaj vortaroj kaj enciklopedioj.

Nacia karaktero de verko[redakti]

Se la agado de verko okazas en konkreta lando, tiam necesas konservi la nacian karakteron de la libro eĉ en tradukoj. La leganto devas senti, ke liaj herooj vivas ekzemple en Francio de la 16-a jarcento. Cetere ekzistas romanoj pri Francio verkitaj originale en aliaj lingvoj (Kastelo de Prelongo) kaj ankaŭ tiam la leganto ĉiam sentas, ke li legas pri francoj interparolantaj franclingve. Konservi la karakteron signifas simple ne rompi ĝin per io, kio ne taŭgas por la koncerna lando kaj epoko. Oni ne tradukas familiajn nomojn, precipe ne la mondfamajn (Quijote, Pickwick), eĉ se ili ion signifas, kaj ne uzas frazeologiajn esprimojn, kiujn la agantaj figuroj ne povis koni (judasa kiso, la ovo de Kolumbo, travivi sian Vaterlon ktp.). En Trezorinsulo de R. L. Stevenson la pirata nomo „Long John Silver“ signifas „Longa Johano Arĝento“, tamen oni tradukas „Longa Johano Silver“, por konservi la anglan karakteron de la familia nomo. Sed estas dubinda la esperantigo de la nomoj Trelawney kaj Livesey al Triloni, Livesi, kiuj aspektas pli itale ol angle. Ankaŭ dialekton en unu lingvo oni ne povas simple anstataŭigi per dialekto en alia lingvo, ĉar konkreta dialekto transportus la scenejon en alian landon.

Male ekzistas libroj, kie la nacia karaktero rompus la etoson. Ekzemple la Insulo de pingvenoj de Anatole France estas satira parodio pri la homa historio, kie Francio servis nur kiel modelo, sed la agado okazas sur nekonata insulo, kie duonblinda misiisto pro eraro baptis pingvenojn, opiniante ilin etaj homoj - tial Dio decidis homigi la baptitojn kaj startigi la pingvenan civilizacion. Konservi la francajn nomojn en traduko signifus loki la agadon en Francion, kio rompus la iluzion pri la pingvena insulo.

Signifo kaj senco[redakti]

La tradukanto devas konscii, ke la senco de vortoj estas ofte iom alia ol ilia signifo. Ekzemple blanka pano estas en la realo flava kaj blanka kartoĉo estas kartoĉo sen kuglo. Kiam gastiganto demandas sian gaston Ĉu vi trinkas kafon? la vera senco de la demando estas Ĉu vi amas kafon kaj ĉu mi povas kuiri ĝin por vi?. La frazo hieraŭ mi estis kaptanta fiŝojn povas signifi hieraŭ mi sidis sur bordo kaj atendis, ĉu iu fiŝo kaptiĝos, sed ankaŭ hieraŭ mi tiris el la akvo unu fiŝon post la alia. Kutime dependas de la origina lingvo, ĉu oni komprenas la frazon en la unua aŭ en la dua senco. La unuan sencon oni prefere traduku hieraŭ mi estis provanta kapti fiŝojn. Simile la frazon la bebo estis naskita la 10-an de januaro kelkaj lingvoj komprenas tiel, ke la bebo naskiĝis la 9-an de januaro (ĉar la 10-an ĝi jam estis naskita), en aliaj lingvoj la frazo signifas, ke la bebo naskiĝis la 10-an de januaro (estis naskita antaŭ ol la tago finiĝis). Se ŝtatprezidento deklaras mi ne estos la unua prezidento, kiu subskribos kapitulacon, necesas scii, ĉu iu antaŭa prezidento jam subskribis kapitulacon. Se jes, ankaŭ ĉi tiu subskribos (ĉar li ne estos la unua), se ne, ankaŭ ĉi tiu ne subskribos (ĉar li ne volas esti la unua). La trenado de ĉevalo povas signifi, ke la ĉevalo trenas, sed ankaŭ ke ĝi estas trenata. En la infanĉareto povas kuŝi bebo, sed ĝi povas esti ankaŭ infana ludilo, en kiu kuŝas pupo. La libro de Balzac povas esti verkita de Balzac aŭ posedata de Balzac ktp.

Oni ĉiam devas zorgi, ke la teksto estu ĝuste komprenebla por homoj el diversaj kulturoj.