Monopolo
Aspekto
Resumo
[redakti]Monopolo estas ludo por du ĝis ses ludantoj. Ĉiu ludanto celas akiri monon kaj bienojn kaj bankroti la aliajn ludantojn. Kiam ĉiuj ludantoj krom unu estas bankrotata, la lasta ludanto kun propraĵoj estas la gajnanto.
Ludpecoj
Por ludi ĉi tiun ludon, oni bezonas la jenajn:
- La tabulo (montrata sube)
- Unu kolorata peono aŭ ludmarkilo por ĉiu ludanto
- Du ĵetkuboj
- Ludmono
- 28 Bieno-kartoj
- "Hazardo" kartoj
- "Komunuma kesto" kartoj
- Multaj pecoj por marki "hotelon" aŭ "domon"
Mono
La mono uzata en la ludo estas la spesmilo (₷). Je la komenco de la ludo, ĉiu ludanto ricevu 3000 Smj.
La tabelo