Nao

El Vikilibroj

Bonvenon al vikilibro pri la lingvo Nao.

Nao estas planlingvo distingiĝanta je logikeco kaj simpleco de gramatiko. Por lernado de Nao necesas ne tiom memorado, kiom pensado. El relative malgranda kvanto da bazaj vortoj kaj pere de ilia logika kombinado oni povas konstrui vere grandegan kvanton da vortoj kun iaj ajn nuancoj, kio permesas al oni atingi pli altan nivelon de esprimpleneco kaj klareco.

Ekzemploj de vortfarado:

naigedifua [najgedifŭa] = (laŭvorte «esti tiom varma, ke fariĝi gaso») = boli
sobefasim [sobefasim] = (laŭvorte «rimarki kaj konsekvence fari la saman) = imiti iun
mikiomusem [mikjomusem] = (laŭvorte «fratino de edzo») = bofratino
danaponsolse [danaponsolse] = (laŭvorte «persono, kiu opinias grava nur sin mem») = egoisto

Kiel vi vidas, la gramatiko de Nao estas kreita tiel, ke per relative mallongaj vortoj oni povas esprimi tre ekzaktajn kaj enhavoriĉajn sencojn.

Ĉiu vorto havas nur unu signifon.

Ĉiuj vortoj estas neŝanĝeblaj – mankas konjugacioj, deklinacioj, kazoj kaj esceptoj. La sistemo de tensoj (verbotempoj) estas riĉa, sed ne necesas, se tempo estas komprenebla kuntekste.

La vortordo defaŭlte jenas: subjekto-predikato-objekto, sed per specialaj markvortoj oni povas kombini propoziciojn en libera ordo.

Leciono 1. Alfabeto kaj prononco[redakti]

La alfabeto de Nao enhavas 18 literojn:

5 vokaloj: a i u e o
14 konsonantoj: p t k b d g s f h c j l m n
Ankaŭ ekzistas 4 aldonaj konsonantoj, kiujn oni uzas nur por transliterumado de fremdlingvaj vortoj: r z v y

Nao ne havas majusklojn.

La litero "c" estas elparolata samkiel esperanta "ŝ", "j" - samkiel "ĝ", "y" - samkiel en Loĵbano. La aliaj literoj estas elparolataj same kiel en Esperanto.

Ĉiujn vortojn oni elparolas literon post litero. Ĉiun silabon konsistigas unu vokalon. La akcento ĉiam estas je la lasta silabo.

Leciono 2. Utilaj frazoj[redakti]

joimit = «Saluton»
me nom 'petro = «Mia nomo estas Petro»
te nom ke = «Kiel vi nomiĝas?»
joikohunfali = «Dankon»
dei = «Jes»
deu = «Ne»

Leciono 3. Vortfarada inicilo[redakti]

Lingvo Nao estas kreita tiel, ke oni povas tre efike konstrui novajn vortojn el tiuj, kiuj jam estas konitaj. Ekzemple:

bu = «korpoparto»
kan = «vidi/rigardi»

——————————————————————

bukan = «okulo»

Tiamaniere, vi ne devas memorfiksi la vorton «okulo» aparte, sed nur scii ĝiajn konsistaĵojn. Samlogike, vi povas diveni, kiel konstrui vortojn «orelo» kaj «kruro» per vortradikoj «aŭdi/aŭskulti» kaj «iri». Evidentiĝas, ke sciado de nur 300 bazaj vortoj de Nao permesas al vi atingi la saman nivelon de esprimiveco, kiel sciado de 10000 anglaj vortoj.

Unu el la plej oftaj vortfaradaj metodoj estas derivado de antonimo – necesas ŝanĝi i/u.


Ekzemple:

li = «bona»
lu = «malbona»

——————————————————————

peihou = «ĝentila»
peuhou = «malĝentila»

——————————————————————

ladipusfoi = «plirapidiĝo»
ladipusfou = «malplirapidiĝo»

——————————————————————

tohoi = «kialo»
tohou = «konsekvenco»

Leciono 4. Kombinado de simplaj propozicioj[redakti]

Vortareto[redakti]

me = mi
cun = alta
kan = rigardi al/vidi
ginkiu = manĝi
dog = hundo
moi = voli
di = eki (komenci)
tio = labori
bio = esti


La vortordo en Nao estas ordinara – subjekto-predikato-objekto. Ni faru kelkajn simplajn propoziciojn:

me 'ludovik = «Mi estas Ludoviko»
te cun = «Vi estas alta»
'ludovik cin = «Ludoviko estas malalta»

Remarkinde, ke mankas kopulo «beo». Ĝi ne necesas, se propozicio havas predikaton.

dog ginkiu = «La hundo manĝas»
'ludovik kan dog = «Ludoviko vidas/rigardas al la hundo»

Malesto de prepozicioj klarigeblas per tio, ke plimulto da verboj defaŭlte implicas ilin.

La objekto povas esti ne nur substantivo, sed ankaŭ tuta predikativo. Ekzemple:

'ludovik kan dog ginkiu = «Ludoviko spektas, ke la hundo manĝas»

Nun ni rigardu, kiel kombini du verboj:

'petro moi kan = «Petro volas vidi/spekti»
me di ginkiu = «Mi ekmanĝas (komencas manĝi)»

Kiel vi vidas, Nao havas neniajn specialajn formojn de verbo.

Tasko[redakti]

Traduku en Naon:

1. La hundo rigardas al vi

2. Diana ekmanĝas

3. Mi volas vidi, kiel Sonia laboras

Leciono 5. Demandaj, neaj kaj imperativaj propozicioj[redakti]

Vortareto[redakti]

sa = scii
dimoi = komenci voli = ekvoli
dom = domo
ba = paroli/diri
ta = tio (ĉi) /tiu (ĉi)

Negacio en Nao fariĝas samkiel en Esperanto: per partikulo no («ne»):

'maria no kan dog = «Maria ne vidas la hundon»
me no ginkiu = «Mi ne manĝas»

Demandaj propozicioj, postulantaj respondon «jes» aŭ «ne», ĉiam komenciĝas per demanda partikulo ca':

ca 'sonia tio = «Ĉu Sonja laboras?»
ca te no moi kan = «Ĉu vi ne volas rigardi?»

Aliokaze oni uzas la vorton ke = «kio/kiu».

La vorto ke obeas ĝeneralajn regulojn de vortordo, tial ĝi situas samtie, kie devas situi la respondo al ĝi.

te kan ke = «Vi rigardas al kio?»
'sonia sa ke = «Sonja scias kion?»

Demanda propozicio povas esti ankaŭ predikativo, ekzemple:

me sa ca 'sonia tio = «Mi scias, ĉu Sonja laboras»
'ludovik sa [ca] te ba ke = «Ludoviko ne scias, kion vi diris»

Imperativo fariĝas per speciala verbo he («peti»), kiu sen mencio de subjekto signifas defaŭlte «mi petas vin»:

he di tio = «Komencu labori»
he kan ta = «Rigardu al tio»

Kombinante he kaj no, ni povas fari negacian imperativon:

he no ginkiu ta = «Ne manĝu tion (ĉi)»

Tasko[redakti]

Traduku en Naon:

1. Ĉu la domo estas alta?

2. Kion manĝas la hundo?

3. Ne diru tion.

4. Ĉu vi scias, kion vidis Maria?

Leciono 6. Adjektivoj kaj adverboj[redakti]

Vortareto[redakti]

li = bona
da = persono/homo
go = angla «go» (iri, veturi k.t.p.)
foi = rapida
ta = tiu/tio (ĉi)

En Nao, adjektivoj iras post substantivo, kiun ili priskribas:

dom cun = «alta domo»
da li = «bona homo»

Substantivoj povas roli ankaŭ kiel adjektivoj, kiam ili iras post aliaj substantivoj:

dog te = «via hundo»
da ta = «tiu (ĉi) persono»

La vorto ce farigas vorton adjektivo:

cetio = «laboranta»
cebukan = «okula»

Adjektivo troviĝanta post verbo rolas kiel adverbo:

tio li = «labori bone»
go foi = «iri/veturi rapide»

La vorto po farigas vorton adverbo; tia adverbo povas troviĝi ie ajn en propozicio:

pofou = «malrapide»
potio = «laborante»

Leciono 7. Numeraloj[redakti]

Nao havas 10 ciferojn:

0 nol
1 ji
2 dua
3 tui
4 fos
5 pet
6 lok
7 set
8 hap
9 nef

Nombro fariĝas pere de laŭvica nomado de ĝiaj ciferoj demaldekstre-dekstren, ekzemle:

10 = jinol
555 = petpetpet
726 = setdualok
2019 = duanoljinef

Kombinado de numeraloj kaj substantivoj:

pet dog = «kvin hundoj»
setdua da = «sepdek du homoj»

Pere de numeraloj oni povas fari nomojn de monatoj (= sinie) kaj tagoj de semajno (= nal):

«mardo» = «dua tago de semajno» = nal dua
«julio» = «sepa monato» = sinie set

Leciono 8. Bazaj reguloj de vortfarado[redakti]

Ni rigardu kvar eblajn kombinaĵojn de substantivoj kaj verboj:

1. Kombinaĵo [sub1] [sub2] signifas [sub1] de [sub2]
Ekzemple: paupau [«gepatro» «gepatro»] = «gepatro de gepatro» = «geavo»
2. Kombinaĵo [sub] [verb] signifas [sub], kiu [verb]
Ekzemple: datio [«homo» «labori»] = «homo, kiu laboras» = «laboristo/laboranto»
3. Kombinaĵo [verb] [sub] signifas [verb], kies objekto estas [sub]
Ekzemple: kandom [«vidi» «domo»] = «vidi domon»
4. Kombinaĵo [verb1] [verb2] signifas [verb1], kies objekto estas [verb2]
Ekzemple: moigo [«voli» «iri/veturi»] = «voli iri/veturi»

Leciono 9. Prefiksoj[redakti]

Prefiksoj estas unusilabaj vortoj, situantaj ĉe la komenco de vorto kaj atribuantaj nuancon al ĝia signifo. Ni rigardu ekzemplon de ilia funkciado:

Aŭgmentativiga prefikso: pu[redakti]

lu = «malbona» → pulu = «malbonega»
he = «peti» → puhe = «petegi»
dom = «domo» → pudom = «domego»

Diminutiviga prefikso: pi[redakti]

ton = «bastono» → piton = «bastoneto»
mi = «ino» → pimi = «ineto»
ginkiu = «manĝi» → piginkiu = «manĝeti»

Prefikso de admiro kaj respekto: hu[redakti]

da = «persono» → huda = «gesinjoro»
dimoi = «ekvoli» → hudimoi = «ekdeziri»
li = «bona» → huli = «rava»

Prefikso de aĉeco: hi[redakti]

ba = «diri» → hiba = «diraĉi»
kius = «besto» → hikius = «bestaĉo»
mulu = «malbona viro» → himulu = «viraĉo»

Slanga prefikso: je[redakti]

da = «persono» → jeda = «ulo»
mu = «knabo/viro» → jemu = «malino»

Leciono 10. Tensoj[redakti]

Defaŭlte, verbo en Nao havas nenian tenson. Frazo "me go" povas signifi «mi iras», «mi iris», «mi iros» k.t.p. Tre ofte tenso ne montriĝas, ĉar ĝi estas komprenebla kuntekste. Aliokaze oni uzas sekvajn prefiksojn:

ku (os-tempa prefikso): mi kugo = «mi iros»
ki (is-tempa prefikso): mi kitio = «mi laboris»
sen (as-tempa prefikso): mi senginkiu = «mi manĝas»

Pasivo[redakti]

En Nao pasivo fariĝas per vorto "do", kiu situas antaŭ verbo. Tiel, formiĝas nova verbo do[verb], kies senco iom ŝanĝiĝas – ago fariĝas per si mem kaj aganto ne gravas (se ne estas menciita per vorto doc). Ni rigardu ekzemplojn:

X fi kan lafaia = X ĝuas rigardadon al fajro
fi = ĝui
kan = rigardi
lafaia = fajro

Se kelkaj personoj ĝuas rigardadon al la fajro, do tio signifas ke la beleco estas atributo de la fajro.

lafaia do fi kan = La fajro estas ĝuita de spektantoj = Fajro estas bela.

Tiel ni ricevis la vorton dofikan = esti bela

Ni povas ŝanĝi la frazon:

lakan lafaia dofi = Rigardado al la fajro estas agrabla.
dofi kan lafaia = Estas agrable rigardi al la fajro.

Do akceptante la sekvencon "fi kan lafaia" kiel unueca verbo, kaj situigante do ĉe komenco, ni roligas la ĝia fino kiel subjekto. Kiel vi povas vidi supre, la fino povas esti mallonga - "lafaia", kaj plilonga - "kan lafaia", ĝi ankaŭ povas esti nula (tiaokaze subjekto malestas).

Ni rigardu ankoraŭ unu ekzemplon:

da N mau go tas num gos = Homo N ne rajtas transpasi la landlimon

Se multe da homoj ne rajtas transpasi la landlimon, do transpasado de la landlimo estas malpermesita.

domau go tas num gos = Estas malpermesita transpasi la landlimon.
num gos domau go tas = La landlimo estas malpermesita por transpasado.
la go tas num gos domau = Transpasado de la landlimo estas malpermesita.

Tiuj ĉi frazoj signifas la saman.

Se vorto "mau" = "ne rajti", do ni povas konstrui vorton "domau" = "esti malpermesita".

Do, do plenumas ne nur gramatikan funkcion, sed ankaŭ iom ŝanĝas la signifon de vorto. Jen estas kelkaj uzadoj de pasivo:

mo = povi
domo = ebli
mo lis = povi legi
domo lis = esti legebla
so = rimarki
doso = aspekti/ŝajni

Leciono 12. Koloroj[redakti]

Ekzistas du manieroj kiel esprimi kolorojn en Nao: relativa kaj nombra.

Nombra maniero[redakti]

Nao havas tre ĝustan, unusignifecan kaj samtempe sufiĉe intuician sistemon de esprimado de koloroj. Ĝi permesas ĝuste esprimi praktike ajnan koloron uzante nur tri vortojn (ha, lai(c), gan(c)) kaj nombrojn.

Vortareto[redakti]

ha = koloro
lai = hela
lau = malhela
bul = forta (intensa)
bil = malforta (malintensa)

Ĉe https://naolang.github.io/#/textbook/colors vidu la interagan spektroradon, kiu klarigos al vi kiel fariĝas koloroj, kaj vi provu fari la viajn mem.

Estas ses bazaj koloroj:

hanol = ruĝa
haji = flava
hadua = verda
hatui = helblua (lazura)
hafos = blua
hapet = viola (pliĝuste: roza intensa)

Do, komence parkerigu tiujn ĉi kolorojn.

Rimarku, ke ili fariĝas per nombroj ekde 0 ĝis 5: ruĝa estas "koloro 0", flava – "koloro 1", ktp. Oranĝa estas inter ruĝa kaj flava, konsekvence, ĝi estas "koloro 05", t.e. hanolpet.

Helecon oni esprimas per vorto lai/lau = (mal)hela plus laŭvola nombro ekde 0 ĝis 9. Se heleco tute ne estas menciita, do ĝi subkompreniĝas en la intervalo de lau5 ĝis lai5. Aliokaze, se estas ellasita nur ĝia valoro, la valoro subkompreniĝas inter 5 kaj 9.

Intenseco esprimiĝas pere de bul/bil) = (mal)intensa plus laŭvola nombro ekde 0 ĝis 9. Se intenseco tute ne estas menciita, do ĝi subkompreniĝas en la intervalo de bil5 ĝis bul5. Aliokaze, se estas ellasita nur ĝia valoro, la valoro subkompreniĝas inter 5 kaj 9.

Relativa maniero[redakti]

Ĉi maniero estas pli simpla sed malpli ĝusta.

Vi devas diri ha kaj nomi iun objekton, kies koloron vi volas esprimi.

Ekzemple, hatom povas esprimi ruĝan (tom estas tomato).

Eksteraj ligiloj[redakti]

Grupoj en Telegram: