Plena Gramatiko de Loĵban/Pri ĉi tiu libro

El Vikilibroj

Kio estas Lojban?[redakti]

Lojban (pronuncata kiel "Loĵban") estas planlingvo de kiu antaŭaj versioj estis nomita "Loglan" fare de D-ro James Cooke Brown kiu fondis la Loglan Projekton kaj komencis ellabori la lingvon en la 1955-a. La celojn de la lingvo unue malfermis la artikolo "Loglan" kiun eldonis Scientific American en Junio de la 1960-a. La artikolo plus citoj en scienca fikcio (plej notinde en "La luno estas kruela majstrino" fare de Robert Heinlein) igis Lojban vaste pli konata. Loglanon kaj Loĵbanon konstruis dum kvar jardekoj dozenoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj, kiujn ekde la 1987-a kondukis la Logika Lingva Grupo (kiu eldonis la anglan version de ĉi tiu libro).

Ekzistas miloj da artefaritaj lingvoj (Esperanto estas plej konata), sed Lojban estas kreita por esti plurmaniere aparta. Jen la principaj trajtoj de Lojban:

  • Lojban estas konstruita por ke homoj kaj eble future komputiloj interparolu per si.
  • Lojban estas konstruita por esti neŭtrala inter kulturoj.
  • Loĵbana gramatiko estas bazita sur la principoj de predikata logiko.
  • Loĵbana gramatiko estas neambigua, tamen fleksa.
  • Lojban havas fonetikan ortografion kaj neambigue resolvas sonojn al vortoj.
  • Lojban estas pli facile lernata ol naturaj lingvoj (tamen malpli facile ol Esperanto).
  • La 1300 radikoj de Lojban estas facile kunmetataj por formi vortaron kun milionoj da vortoj.
  • La gramatikaj reguloj de Lojban ne havas esceptojn.
  • Lojban klopodas elimini katenojn en kreeca kaj klara pensado kaj komunikado.
  • Lojban havas pluraj uzoj, de kreecaj ĝis sciencaj, de teoriaj ĝis oportunaj.
  • Lojban estas demonstrita per tradukado kaj originalaj verkoj prozaj kaj poeziaj.

Pri kio temas ĉi tiu libro?[redakti]

Ĉi tiu libro estas referenca gramatiko de Lojban. Ĝi klopodas ekspliki la tutan Loĵbanan lingvon aŭ almenau kiom estas jam sciata. Lojban estas riĉa lingvo kun pluraj apartaĵoj kiujn oni klopodas malkovri.