Saltu al enhavo

Pola/Enkonduko

El Vikilibroj

Alfabeto

[redakti]
Majusklo Minusklo Nomo de litero Esperanta elparolo Rimarkoj
A a a a
Ą ą ą o (naza) oni povas elparoli kiel "on" (antaŭ c, d, g, k, t), "o" (antaŭ l, ł) kaj "om" (antaŭ b, p)
B b be b
C c ce c
Ć ć cie ĉj antaŭ "a", "ą", "e", "ę", "o", "ó", "u" oni skribas kiel "ci" kaj antaŭ "i" ŝanĝas je "c".
D d de d
E e e e
Ę ę ę e (naza) oni povas elparoli kiel "en" (antaŭ c, d, g, k, t), "e" (antaŭ l, ł) kaj "em" (antaŭ b, p).
F f ef f
G g gie g
H h ha ĥ[1]
I i i i ne kreas antaŭ "a", "ą", "e", "ę", "o", "ó", "u" silabon.
J j jot j
K k ka k
L l el l
Ł ł ŭ
M m em m
N n en n
Ń ń nj antaŭ "a", "ą", "e", "ę", "o", "ó", "u" oni skribas "ni" kaj antaŭ "i" ŝanĝas je "n".
O o o o
Ó ó u kreskowane, o z kreską u[2]
P p pe p
Q q ku k estas nur en fremdaj vortoj.
S s es s
Ś ś ŝj antaŭ "a", "ą", "e", "ę", "o", "ó", "u" oni skribas "si" kaj antaŭ "i" ŝanĝas je "s".
T t te t
U u u u povas esti elparolata post "a", "e" kiel "ŭ".
V v fau v estas nur en fremdaj vortoj.
W w wu v
X x iks ks estas nur en fremdaj vortoj.
Y y igrek, ipsylon i (centra)
Z z zet z
Ź ź ziet ĵj antaŭ "a", "ą", "e", "ę", "o", "ó", "u" oni skribas "zi" kaj antaŭ "i" ŝanĝas je "z".
Ż ż żet ĵ

Prononco de digrafoj

[redakti]
Digrafo Esperanta prononco
ch ĥ
cz ĉ
dz dz (sonata "c")
ĝj
ĝ
rz ĵ[3], (en la vortoj zamarzać - frostiĝi, marznąć - frosti kaj Tarzan) rz
sz ŝ

Akcento

[redakti]

Akcento estas je antaŭlasta silabo ekzemple en vorto "akcent" [AKcent]. De la principo estas esceptoj:
- je lasta silabo je kelkaj vortoj de franca genezo ekzemple: a propos [a proPO], atelier [ateLJE], foyer [fuaJE], tournée [turNE]; kaj je sigloj el ĉefliteroj ekzemple PKP [pekaPE].
- je tria silabo el fino je vortoj kun sufiksoj -śmy, -ście, -by, -bym, -byś kaj nur je nominativo: -ika, -yka.
- je kvara el fino silabo je vortoj kun sufiksoj: -byśmy, -byście.

Kutima interŝanĝo de parolsonoj

[redakti]
Situo ia ch d ie g h i k ł o ó r s t z
Palataligo (antaŭ e, i kaj -ka) sz ż, dz ż cz, c l rz ś ć ź
Aliaj situoj ie (antaŭ ć, rz, ś) ia/io (antaŭ t, d, n, s, z, r, ł) dz, c, (g+sk-/stwo) s y ó, a o, a, e
  • b, p, f, w, m kaj n en deklinacio, konjugacio kaj vortfarado palataliĝas.

Fine

[redakti]

EKZERCO
Diru vin je voĉo kelkaj parolturnoj, teniĝi lernata je hodiaŭa leciono bazojn de pola prononco:
Ja uczę się polszczyzny, choć to nie jest proste.
Może się nauczę, ale to nie jest pewne.
Co prawda brzmi dość trudno mowa ta, ale w Polsce jest przydatna.

Traduko

[redakti]

Mi lernas pollingvon, kvankam ĉi tio ne estas simpla. Eble mi estos lerninta, sed ĉi tio ne estas certa. Kio vero sonoras tre malfacile parolo ĉi tiu, sed en Polujo estas necesiĝa.

  1. En malnovpola lingvo estis elparolita kiel esperanta h.
  2. En malnovpola lingvo estis elparolita kiel o longa.
  3. En malnovpola lingvo estis elparolita kiel antaŭa r (preskaŭ )